2 Kroniko 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La aĝon de dudek kvin jaroj havis Amacja, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
1亚玛谢 登基的时候年二十五岁,在 耶路撒冷 作王二十九年。他母亲名叫 约耶但 ,是 耶路撒冷 人。
2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne el plena koro.
2亚玛谢 行耶和华眼中看为正的事,只是心不专诚。
3Kiam lia reĝado fortikiĝis, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
3国一坚定,就把杀他父王的臣仆杀了,
4Sed iliajn filojn li ne mortigis, ĉar tiel estas skribite en la instruo, en la libro de Moseo, kie la Eternulo ordonis, dirante: Ne devas morti patroj pro la infanoj, kaj infanoj ne devas morti pro la patroj, sed ĉiu devas morti pro sia peko.
4却没有治死他们的儿子,是照 摩西 律法书上耶和华所吩咐的说:「不可因子杀父,也不可因父杀子,各人要为本身的罪而死。」
5Amacja kunvenigis la Judojn, kaj starigis ilin laŭ patrodomoj, laŭ milestroj kaj centestroj, ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn; kaj li kalkulis ilin, la havantajn la aĝon de dudek jaroj kaj pli, kaj li trovis, ke ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj ŝildon.
5亚玛谢 招聚 犹大 人,按着 犹大 和 便雅悯 的宗族设立千夫长、百夫长,又数点人数,从二十岁以外,能拿枪拿盾牌出去打仗的精兵共有三十万;
6Kaj li dungis de Izrael cent mil bravajn militistojn pro cent kikaroj da arĝento.
6又用银子一百他连得,从 以色列 招募了十万大能的勇士。
7Sed homo de Dio venis al li, kaj diris: Ho reĝo, ne iru kun vi la militistaro de Izrael, ĉar la Eternulo ne estas kun Izrael, kun ĉiuj idoj de Efraim;
7有一个神人来见 亚玛谢 ,对他说:「王啊,不要使 以色列 的军兵与你同去,因为耶和华不与 以色列 人 以法莲 的后裔同在。
8sed iru vi sola, agu kuraĝe en la milito; alie Dio faligos vin antaŭ la malamiko, ĉar Dio havas la forton, por helpi kaj por faligi.
8你若一定要去,就奋勇争战吧!但 神必使你败在敌人面前;因为 神能助人得胜,也能使人倾败。」
9Kaj Amacja diris al la homo de Dio: Kion do oni faru kun la cent kikaroj, kiujn mi donis al la militistoj de Izrael? La homo de Dio respondis: La Eternulo povas doni al vi pli ol tio.
9亚玛谢 问神人说:「我给了 以色列 军的那一百他连得银子怎么样呢?」神人回答说:「耶和华能把更多的赐给你。」
10Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero.
10于是 亚玛谢 将那从 以法莲 来的军兵分别出来,叫他们回家去。故此,他们甚恼怒 犹大 人,气忿忿地回家去了。
11Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil;
11亚玛谢 壮起胆来,率领他的民到 盐谷 ,杀了 西珥 人一万。
12kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis.
12犹大 人又生擒了一万带到山崖上,从那里把他们扔下去,以致他们都摔碎了。
13Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo.
13但 亚玛谢 所打发回去、不许一同出征的那些军兵攻打 犹大 各城,从 撒马利亚 直到 伯·和 ,杀了三千人,抢了许多财物。
14Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis.
14亚玛谢 杀了 以东 人回来,就把 西珥 的神像带回,立为自己的神,在它面前叩拜烧香。
15Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li: Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano?
15因此,耶和华的怒气向 亚玛谢 发作,就差一个先知去见他,说:「这些神不能救它的民脱离你的手,你为何寻求它呢?」
16Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li: Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris: Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon.
16先知与王说话的时候,王对他说:「谁立你作王的谋士呢?你住口吧!为何找打呢?」先知就止住了,又说:「你行这事,不听从我的劝戒,我知道 神定意要灭你。」
17Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
17犹大 王 亚玛谢 与群臣 商议,就差遣使者去见 耶户 的孙子、 约哈斯 的儿子、 以色列 王 约阿施 ,说:「你来,我们二人相见 于战场 。」
18Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
18以色列 王 约阿施 差遣使者去见 犹大 王 亚玛谢 ,说:「 黎巴嫩 的蒺藜差遣使者去见 黎巴嫩 的香柏树,说:『将你的女儿给我儿子为妻。』后来 黎巴嫩 有一个野兽经过,把蒺藜践踏了。
19Vi diras al vi: Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
19你说:『看哪,我打败了 以东 人』,你就心高气傲,以致矜夸。你在家里安居就罢了,为何要惹祸使自己和 犹大 国一同败亡呢?」
20Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom.
20亚玛谢 却不肯听从。这是出乎 神,好将他们交在 敌人 手里,因为他们寻求 以东 的神。
21Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
21于是 以色列 王 约阿施 上来,在 犹大 的 伯·示麦 与 犹大 王 亚玛谢 相见 于战场 。
22Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
22犹大 人败在 以色列 人面前,各自逃回家里去了。
23Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
23以色列 王 约阿施 在 伯·示麦 擒住 约哈斯 的孙子、 约阿施 的儿子、 犹大 王 亚玛谢 ,将他带到 耶路撒冷 ,又拆毁 耶路撒冷 的城墙,从 以法莲门 直到 角门 ,共四百肘;
24Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
24又将 俄别·以东 所看守 神殿里的一切金银和器皿,与王宫里的财宝都拿了去,并带人去为质,就回 撒马利亚 去了。
25Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
25以色列 王 约哈斯 的儿子 约阿施 死后, 犹大 王 约阿施 的儿子 亚玛谢 又活了十五年。
26La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael.
26亚玛谢 其余的事,自始至终不都写在 犹大 和 以色列 诸王记上吗?
27De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
27自从 亚玛谢 离弃耶和华之后,在 耶路撒冷 有人背叛他,他就逃到 拉吉 ;叛党却打发人到 拉吉 ,将他杀了。
28Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.
28人就用马将他的尸首驮回,葬在 犹大 京 城他列祖的坟地里。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.