2 Kroniko
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Kroniko 9

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam la reĝino de Ŝeba aŭdis la famon pri Salomono, ŝi venis, por elprovi Salomonon per enigmoj, en Jerusalemon, kun tre granda akompanantaro, kun kameloj, portantaj aromaĵojn, multe da oro, kaj multekostajn ŝtonojn. Kaj ŝi venis al Salomono, kaj parolis kun li pri ĉio, kion ŝi havis sur sia koro.
1示巴 女王听见 所罗门 的名声,就来到 耶路撒冷 ,要用难解的话试问 所罗门 ;跟随她的人甚多,又有骆驼驮着香料、宝石,和许多金子。她来见了 所罗门 ,就把心里所有的对 所罗门 都说出来。
2Kaj Salomono solvis al ŝi ĉiujn ŝiajn demandojn; kaj estis nenio, kion Salomono ne scius kaj kion li ne solvus al ŝi.
2所罗门 将她所问的都答上了,没有一句不明白、不能答的。
3Kaj la reĝino de Ŝeba vidis la saĝecon de Salomono, kaj la domon, kiun li konstruis,
3示巴 女王见 所罗门 的智慧和他所建造的宫室、
4kaj la manĝaĵon de lia tablo kaj la loĝejon de liaj sklavoj kaj la oficojn de liaj servantoj kaj iliajn vestojn, liajn vinverŝistojn kaj iliajn vestojn, kaj lian iradon, kiam li iris en la domon de la Eternulo; kaj ŝi estis tute ravita.
4席上的珍馐美味、群臣分列而坐、仆人两旁侍立,以及他们的衣服装饰、酒政,和酒政的衣服装饰,又见他上耶和华殿的台阶,就诧异得神不守舍,
5Kaj ŝi diris al la reĝo: Vera estas tio, kion mi aŭdis en mia lando pri viaj aferoj kaj pri via saĝeco;
5对王说:「我在本国里所听见论到你的事和你的智慧实在是真的!
6mi ne kredis iliajn vortojn, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis; sed nun mi vidas, ke oni ne rakontis al mi eĉ duonon de via granda saĝeco: vi superas la famon, kiun mi aŭdis.
6我先不信那些话,及至我来亲眼见了,才知道你的大智慧;人所告诉我的,还不到一半;你的实迹越过我所听见的名声。
7Feliĉaj estas viaj homoj, kaj feliĉaj estas viaj servantoj, kiuj ĉiam staras antaŭ vi kaj aŭdas vian saĝecon.
7你的群臣、你的仆人常侍立在你面前听你智慧的话是有福的。
8Benata estu la Eternulo, via Dio, kiu favoras vin kaj sidigis vin sur via trono kiel reĝon antaŭ la Eternulo, via Dio. Pro amo de via Dio al la Izraelidoj, por fortikigi ilin por ĉiam, Li faris vin reĝo super ili, por ke vi zorgu pri juĝo kaj justeco.
8耶和华—你的 神是应当称颂的!他喜悦你,使你坐他的国位,为耶和华—你的 神作王;因为你的 神爱 以色列 人,要永远坚立他们,所以立你作他们的王,使你秉公行义。」
9Kaj ŝi donacis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro kaj tre multe da aromaĵoj kaj multekostajn ŝtonojn; neniam estis aromaĵoj similaj al tiuj, kiujn la reĝino de Ŝeba donacis al la reĝo Salomono.
9于是 示巴 女王将一百二十他连得金子和宝石,与极多的香料送给 所罗门 王;她送给王的香料, 以后 再没有这样的。
10Kaj la servantoj de Ĥiram kaj la servantoj de Salomono, kiuj venigis oron el Ofir, venigis ankaŭ santalan lignon kaj multekostajn ŝtonojn.
10希兰 的仆人和 所罗门 的仆人从 俄斐 运了金子来,也运了檀香木和宝石来。
11Kaj el la santala ligno la reĝo faris ŝtuparojn por la domo de la Eternulo kaj por la reĝa domo, ankaŭ harpojn kaj psalterojn por la kantistoj; neniam antaŭe oni vidis ion similan en la Juda lando.
11王用檀香木为耶和华殿和王宫做台,又为歌唱的人做琴瑟; 犹大 地从来没有见过这样的。
12Kaj la reĝo Salomono donis al la reĝino de Ŝeba ĉion, kion ŝi deziris kaj kion ŝi petis, krom tio, kion ŝi alportis al la reĝo. Kaj ŝi foriris returne en sian landon, ŝi kaj ŝiaj servantoj.
12所罗门 王按 示巴 女王所带来的,还她礼物,另外照她一切所要所求的,都送给她。于是女王和她臣仆转回本国去了。
13La pezo de la oro, kiu estis alportita al Salomono dum unu jaro, estis sescent sesdek ses kikaroj da oro;
13所罗门 每年所得的金子共有六百六十六他连得,
14krom tio la disportistoj kaj komercistoj alportadis, kaj ankaŭ ĉiuj reĝoj de Arabujo kaj la regionestroj alportadis al Salomono oron kaj arĝenton.
14另外还有商人所进的金子,并且 阿拉伯 诸王与 属 国的省长都带金银给 所罗门 。
15Kaj la reĝo Salomono faris ducent grandajn ŝildojn el forĝita oro (sescent sikloj da forĝita oro estis uzitaj por ĉiu ŝildo),
15所罗门 王用锤出来的金子打成挡牌二百面,每面用金子六百 舍客勒 ;
16kaj tricent malgrandajn ŝildojn el forĝita oro (tricent sikloj da oro estis uzitaj por ĉiu el tiuj ŝildoj), kaj la reĝo metis ilin en la arbardomon de Lebanon.
16又用锤出来的金子打成盾牌三百面,每面用金子三百 舍客勒 ,都放在 黎巴嫩林宫 里。
17Kaj la reĝo faris grandan tronon el eburo kaj tegis ĝin per pura oro.
17王用象牙制造一个大宝座,用精金包裹。
18Kaj ses ŝtupojn havis la trono, kaj oran piedbenketon, alfortikigitajn al la trono, kaj brakapogojn ambaŭflanke de la sidloko, kaj du leonojn, starantajn apud la brakapogoj.
18宝座有六层台阶,又有金脚凳,与宝座相连。宝座两旁有扶手,靠近扶手有两个狮子站立。
19Kaj ankoraŭ dek du leonoj tie staris sur la ses ŝtupoj ambaŭflanke; io simila ne ekzistis en iu regno.
19六层台阶上有十二个狮子站立,每层有两个:左边一个,右边一个;在列国中没有这样做的。
20Kaj ĉiuj trinkvazoj de la reĝo Salomono estis el oro, kaj ĉiuj vazoj de la Lebanona arbardomo estis el pura oro; arĝento en la tempo de Salomono estis rigardata kiel senvalora.
20所罗门 王一切的饮器都是金的, 黎巴嫩林宫 里的一切器皿都是精金的。 所罗门 年间,银子算不了什么。
21Ĉar la reĝo havis ŝipojn, kiuj iradis en Tarŝiŝon kun la servantoj de Ĥiram; unu fojon en tri jaroj venadis la ŝipoj el Tarŝiŝ, alportante oron, arĝenton, eburon, simiojn, kaj pavojn.
21因为王的船只与 希兰 的仆人一同往 他施 去; 他施 船只三年一次装载金、银、象牙、猿猴、孔雀回来。
22Tiel la reĝo Salomono superis ĉiujn reĝojn de la tero per riĉeco kaj saĝeco.
22所罗门 王的财宝与智慧胜过天下的列王。
23Kaj ĉiuj reĝoj de la tero penis vidi Salomonon, por aŭdi lian saĝecon, kiun Dio enmetis en lian koron.
23普天下的王都求见 所罗门 ,要听 神赐给他智慧的话。
24Kaj ili alportadis ĉiu sian donacon: vazojn arĝentajn, vazojn orajn, vestojn, batalilojn, aromaĵojn, ĉevalojn, kaj mulojn, ĉiujare.
24他们各带贡物,就是金器、银器、衣服、军械、香料、骡马,每年有一定之例。
25Kaj Salomono havis kvar mil ĉevalstalojn, ĉarojn, kaj dek du mil rajdistojn; kaj li lokis ilin en la urboj de ĉaroj kaj ĉe la reĝo en Jerusalem.
25所罗门 有套车的马四千棚,有马兵一万二千,安置在屯车的城邑和 耶路撒冷 ,就是王那里。
26Li regis super ĉiuj reĝoj, de la Rivero ĝis la lando Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo.
26所罗门 统管诸王,从大河到 非利士 地,直到 埃及 的边界。
27Kaj la reĝo atingis tion, ke la arĝento en Jerusalem estis kiel ŝtonoj, kaj la cedroj estis en tiel granda kvanto, kiel sikomoroj sur malaltaj lokoj.
27王在 耶路撒冷 使银子多如石头,香柏木多如高原的桑树。
28Ĉevalojn oni venigadis al Salomono el Egiptujo kaj el ĉiuj landoj.
28有人从 埃及 和各国为 所罗门 赶马群来。
29La tuta cetera historio de Salomono, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de la profeto Natan, en la profetaĵoj de Aĥija, la Ŝiloano, kaj en la vizioj de Jedo, la viziisto, pri Jerobeam, filo de Nebat.
29所罗门 其余的事,自始至终,不都写在先知 拿单 的书上和 示罗 人 亚希雅 的预言书上,并先见 易多 论 尼八 儿子 耶罗波安 的默示书上吗?
30Kaj Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael kvardek jarojn.
30所罗门 在 耶路撒冷 作 以色列 众人的王共四十年。
31Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de lia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
31所罗门 与他列祖同睡,葬在他父 大卫城 里。他儿子 罗波安 接续他作王。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.