Psalmaro 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
1耶和华啊,求你帮助,因虔诚人断绝了; 世人中间的忠信人没有了。
2Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
2人人向邻舍说谎; 他们说话,是嘴唇油滑,心口不一。
3La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,
3凡油滑的嘴唇和夸大的舌头, 耶和华必要剪除。
4Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
4他们曾说:我们必能以舌头得胜; 我们的嘴唇是我们自己的, 谁能作我们的主呢?
5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
5耶和华说:因为困苦人的冤屈 和贫穷人的叹息, 我现在要起来, 把他安置在他所切慕的稳妥之地。
6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
6耶和华的言语是纯净的言语, 如同银子在泥炉中炼过七次。
7Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
7耶和华啊,你必保护他们; 你必保佑他们永远脱离这世代的人。
8Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.
8下流人在世人中升高, 就有恶人到处游行。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.