2 Kroniko 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael.
1亞撒 的兒子 約沙法 接續他作王,奮勇自強,防備 以色列 人,
2Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.
2安置軍兵在 猶大 一切堅固城裏,又安置防兵在 猶大 地和他父 亞撒 所得 以法蓮 的城邑中。
3Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
3耶和華與 約沙法 同在;因為他行他祖 大衛 初行的道,不尋求 巴力 ,
4sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.
4只尋求他父親的上帝,遵行他的誡命,不效法 以色列 人的行為。
5Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro.
5所以耶和華堅定他的國, 猶大 眾人給他進貢; 約沙法 大有尊榮資財。
6Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.
6他高興遵行耶和華的道,並且從 猶大 除掉一切邱壇和木偶。
7En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;
7他作王第三年,就差遣臣子 便‧亥伊勒 、 俄巴底 、 撒迦利雅 、 拿坦業 、 米該亞 往 猶大 各城去教訓百姓。
8kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram.
8同着他們有 利未 人 示瑪雅 、 尼探雅 、 西巴第雅 、 亞撒黑 、 示米拉末 、 約拿單 、 亞多尼雅 、 多比雅 、 駝‧巴多尼雅 ,又有祭司 以利沙瑪 、 約蘭 同着他們。
9Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
9他們帶着耶和華的律法書,走遍 猶大 各城教訓百姓。
10Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat.
10耶和華使 猶大 四圍的列國都甚恐懼,不敢與 約沙法 爭戰。
11De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
11有些 非利士 人與 約沙法 送禮物,納貢銀。 阿拉伯 人也送他公綿羊七千七百隻,公山羊七千七百隻。
12Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
12約沙法 日漸強大,在 猶大 建造營寨和積貨城。
13Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
13他在 猶大 城邑中有許多工程,又在 耶路撒冷 有戰士,就是大能的勇士。
14Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
14他們的數目,按着宗族,記在下面: 猶大 族的千夫長 押拿 為首率領大能的勇士-三十萬;
15apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil;
15其次是,千夫長 約哈難 率領 大能的勇士 -二十八萬;
16apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
16其次是, 細基利 的兒子 亞瑪斯雅 (他為耶和華犧牲自己)率領大能的勇士-二十萬。
17Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo;
17便雅憫 族,是大能的勇士 以利雅大 率領拿弓箭和盾牌的-二十萬;
18apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
18其次是, 約薩拔 率領預備打仗的-十八萬。
19Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
19這都是伺候王的,還有王在 猶大 全地堅固城所安置的不在其內。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.