2 Kroniko 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
1他又製造一座銅壇,長二十肘,寬二十肘,高十肘;
2Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
2又鑄一個 銅 海,樣式是圓的,高五肘,徑十肘,圍三十肘;
3Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi.
3海周圍有野瓜的樣式,每肘十瓜,共有兩行,是鑄海的時候鑄上的;
4Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
4有十二隻 銅 牛馱海:三隻向北,三隻向西,三隻向南,三隻向東;海在牛上,牛尾向內;
5Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat’ojn.
5海厚一掌,邊如杯邊,又如百合花,可容三千罷特;
6Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi.
6又製造十個盆:五個放在右邊,五個放在左邊,獻燔祭所用之物都洗在其內;但海是為祭司沐浴的。
7Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
7他又照所定的樣式造十個金燈臺,放在殿裏:五個在右邊,五個在左邊;
8Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn.
8又造十張桌子,放在殿裏:五張在右邊,五張在左邊;又造一百個金碗;
9Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
9又建立祭司院和大院,並院門,用銅包裹門扇;
10Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
10將海安在 殿門的 右邊,就是南邊。
11Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio:
11戶蘭 又造了盆、鏟、碗。這樣,他為 所羅門 王做完了上帝殿的工。
12du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
12所造的 就是:兩根柱子和柱上兩個如球的頂,並兩個蓋柱頂的網子
13kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
13和四百石榴,安在兩個網子上(每網兩行蓋着兩個柱上如球的頂)。
14Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj;
14盆座和其上的盆,
15la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi.
15海和海下的十二隻牛,
16Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
16盆、鏟子、肉鍤子,與耶和華殿裏的一切器皿,都是巧匠 戶蘭 用光亮的銅為 所羅門 王造成的,
17En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
17是在 約旦 平原 疏割 和 撒利但 中間藉膠泥鑄成的。
18Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
18所羅門 製造的這一切甚多,銅的輕重無法可查。
19Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;
19所羅門 又造上帝殿裏的金壇和陳設餅的桌子,
20la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro;
20並精金的燈臺和燈盞,可以照例點在內殿前。
21kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;
21燈臺上的花和燈盞,並蠟剪都是金的,且是純金的;
22kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.
22又用精金製造鑷子、盤子、調羹、火鼎。至於殿門和至聖所的門扇,並殿的門扇,都是金子妝飾的。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.