2 Kroniko 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
1所羅門 就在 耶路撒冷 、 耶和華 向他父 大衛 顯現的 摩利亞山 上,就是 耶布斯 人 阿珥楠 的禾場上、 大衛 所指定的地方預備好了,開工建造耶和華的殿。
2Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado.
2所羅門 作王第四年二月初二日開工建造。
3Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj;
3所羅門 建築上帝殿的根基,乃是這樣:長六十肘,寬二十肘,都按着古時的尺寸。
4la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro.
4殿前的廊子長二十肘,與殿的寬窄一樣,高一百二十肘;裏面貼上精金。
5La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn.
5大殿 的牆 都用松木板遮蔽,又貼了精金,上面雕刻棕樹和鍊子;
6Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.
6又用寶石裝飾殿 牆 ,使殿華美;所用的金子都是 巴瓦音 的金子。
7Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.
7又用金子貼殿和殿的棟樑、門檻、牆壁、門扇;牆上雕刻基路伯。
8Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.
8又建造至聖所,長二十肘,與殿的寬窄一樣,寬也是二十肘;貼上精金,共用金子六百他連得。
9Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro.
9金釘重五十舍客勒。樓房都貼上金子。
10Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.
10在至聖所按造像的法子造兩個基路伯,用金子包裹。
11La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo.
11兩個基路伯的翅膀共長二十肘。這 基路伯 的一個翅膀長五肘,挨着殿這邊的牆;那一個翅膀也長五肘,與那基路伯翅膀相接。
12Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo.
12那基路伯的一個翅膀長五肘,挨着殿那邊的牆;那一個翅膀也長五肘,與這基路伯的翅膀相接。
13La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo.
13兩個基路伯張開翅膀,共長二十肘,面向 外 殿而立。
14Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn.
14又用藍色、紫色、朱紅色 線 和細麻織幔子,在其上繡出基路伯來。
15Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.
15在殿前造了兩根柱子,高三十五肘;每柱頂高五肘。
16Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn.
16又 照 聖所內 鍊子 的樣式做鍊子,安在柱頂上;又做一百石榴,安在鍊子上。
17Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.
17將兩根柱子立在殿前,一根在右邊,一根在左邊;右邊的起名叫 雅斤 ,左邊的起名叫 波阿斯 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.