2 Kroniko 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
1所羅門 祈禱已畢,就有火從天上降下來,燒盡燔祭和別的祭。耶和華的榮光充滿了殿;
2Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
2因耶和華的榮光充滿了耶和華殿,所以祭司不能進殿。
3Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
3那火降下、耶和華的榮光在殿上的時候, 以色列 眾人看見,就在鋪石地俯伏叩拜,稱謝耶和華 說 : 耶和華本為善, 他的慈愛永遠長存!
4Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo.
4王和眾民在耶和華面前獻祭。
5La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio.
5所羅門 王用牛二萬二千,羊十二萬獻祭。這樣,王和眾民為上帝的殿行奉獻之禮。
6La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris.
6祭司侍立,各供其職; 利未 人也拿着耶和華的樂器,就是 大衛 王造出來、藉 利未 人頌讚耶和華的。(他的慈愛永遠長存!)祭司在眾人面前吹號, 以色列 人都站立。
7Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.
7所羅門 因他所造的銅壇容不下燔祭、素祭,和脂油,便將耶和華殿前院子當中分別為聖,在那裏獻燔祭和平安祭牲的脂油。
8Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo.
8那時 所羅門 和 以色列 眾人,就是從 哈馬口 直到 埃及 小河,所有的 以色列 人都聚集成為大會,守節七日。
9Kaj en la oka tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.
9第八日設立嚴肅會,行奉獻壇的禮七日,守節七日。
10En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.
10七月二十三日,王遣散眾民;他們因見耶和華向 大衛 和 所羅門 與他民 以色列 所施的恩惠,就都心中喜樂,各歸各家去了。
11Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo.
11所羅門 造成了耶和華殿和王宮;在耶和華殿和王宮凡他心中所要做的,都順順利利地做成了。
12Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj.
12夜間耶和華向 所羅門 顯現,對他說:「我已聽了你的禱告,也選擇這地方作為祭祀我的殿宇。
13Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian popolon,
13我若使天閉塞不下雨,或使蝗蟲吃這地的出產,或使瘟疫流行在我民中,
14sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
14這稱為我名下的子民,若是自卑、禱告,尋求我的面,轉離他們的惡行,我必從天上垂聽,赦免他們的罪,醫治他們的地。
15Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.
15我必睜眼看、側耳聽在此處所獻的禱告。
16Nun Mi elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe.
16現在我已選擇這殿,分別為聖,使我的名永在其中,我的眼、我的心也必常在那裏。
17Kaj se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn leĝojn kaj preskribojn:
17你若在我面前效法你父 大衛 所行的,遵行我一切所吩咐你的,謹守我的律例典章,
18tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael.
18我就必堅固你的國位,正如我與你父 大衛 所立的約,說:『你 的子孫 必不斷人作 以色列 的王。』
19Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili:
19「倘若你們轉去丟棄我指示你們的律例誡命,去事奉敬拜別神,
20tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj.
20我就必將 以色列 人從我賜給他們的地上拔出根來,並且我為己名所分別為聖的殿也必捨棄不顧,使他在萬民中作笑談,被譏誚。
21Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
21這殿雖然甚高,將來經過的人必驚訝說:『耶和華為何向這地和這殿如此行呢?』
22Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
22人必回答說:『是因此地的人離棄耶和華-他們列祖的上帝,就是領他們出 埃及 地的上帝,去親近別神,敬拜事奉他,所以耶和華使這一切災禍臨到他們。』」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.