2 Kroniko 15
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Sur Azarjan, filon de Oded, venis la spirito de Dio.
1上帝的靈感動 俄德 的兒子 亞撒利雅 。
2Kaj li eliris antaŭ Asan, kaj diris al li: Aŭskultu min, ho Asa kaj ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj: la Eternulo estas kun vi, kiam vi estas kun Li; kaj se vi Lin serĉos, vi Lin trovos, sed se vi Lin forlasos, Li forlasos vin.
2他出來迎接 亞撒 ,對他說:「 亞撒 和 猶大 、 便雅憫 眾人哪,要聽我說:你們若順從耶和華,耶和華必與你們同在;你們若尋求他,就必尋見;你們若離棄他,他必離棄你們。
3Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;
3以色列 人不信真神,沒有訓誨的祭司,也沒有律法,已經好久了;
4sed en sia mizero ili returnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael; kaj ili serĉos Lin, kaj Li trovigos Sin al ili.
4但他們在急難的時候歸向耶和華- 以色列 的上帝,尋求他,他就被他們尋見。
5En tiu tempo ne havos pacon la eliranto nek la eniranto, ĉar grandaj tumultoj estos ĉe ĉiuj loĝantoj de la landoj.
5那時,出入的人不得平安,列國的居民都遭大亂;
6Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, ĉar Dio konfuzos ilin per diversaj malfeliĉoj.
6這國攻擊那國,這城攻擊那城,互相破壞,因為上帝用各樣災難擾亂他們。
7Sed vi estu kuraĝaj, kaj ne faligu viajn manojn; ĉar ekzistas rekompenco pro viaj faroj.
7現在你們要剛強,不要手軟,因你們所行的必得賞賜。」
8Kiam Asa aŭdis tiujn vortojn kaj la profetaĵon de la profeto Oded, li kuraĝiĝis, kaj elĵetis la abomenindaĵojn el la tuta lando de Jehuda kaj de Benjamen, kaj el la urboj, kiujn li venkoprenis sur la monto de Efraim; kaj li renovigis la altaron de la Eternulo, starantan antaŭ la portiko de la Eternulo.
8亞撒 聽見這話和 俄德 兒子 先知 亞撒利雅 的預言,就壯起膽來,在 猶大 、 便雅憫 全地,並 以法蓮 山地所奪的各城,將可憎之物盡都除掉,又在耶和華 殿 的廊前重新修築耶和華的壇;
9Kaj li kunvenigis ĉiujn Jehudaidojn kaj Benjamenidojn, kaj la kun ili loĝantajn enmigrintojn el la tribo de Efraim, de Manase, kaj de Simeon; ĉar ili en granda nombro transiris al li de Izrael, kiam ili vidis, ke la Eternulo, lia Dio, estas kun li.
9又招聚 猶大 、 便雅憫 的眾人,並他們中間寄居的 以法蓮 人、 瑪拿西 人、 西緬 人。有許多 以色列 人歸降 亞撒 ,因見耶和華-他的上帝與他同在。
10Kaj ili kunvenis en Jerusalemon en la tria monato de la dek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
10亞撒 十五年三月,他們都聚集在 耶路撒冷 。
11Kaj ili alportis en tiu tago oferojn al la Eternulo el la militakiraĵo, kiun ili venigis: sepcent bovojn kaj sep mil ŝafojn.
11當日他們從所取的擄物中,將牛七百隻、羊七千隻獻給耶和華。
12Kaj ili faris interligon, ke ili strebados al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo,
12他們就立約,要盡心盡性地尋求耶和華-他們列祖的上帝。
13kaj ke ĉiu, kiu ne turnos sin al la Eternulo, Dio de Izrael, devas morti, ĉu tio estas malgranda, ĉu granda, ĉu viro, ĉu virino.
13凡不尋求耶和華- 以色列 上帝的,無論大小、男女,必被治死。
14Kaj ili ĵuris al la Eternulo per laŭta voĉo, per ĝojkriado, per trumpetoj kaj kornoj.
14他們就大聲歡呼,吹號吹角,向耶和華起誓。
15Kaj ĉiuj Judoj ĝojis pri la ĵuro, ĉar ili ĵuris el sia tuta koro, ili serĉis Lin kun plena fervoro, kaj Li trovigis Sin al ili. Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon ĉirkaŭe.
15猶大 眾人為所起的誓歡喜;因他們是盡心起誓,盡意尋求耶和華,耶和華就被他們尋見,且賜他們四境平安。
16Kaj eĉ Maaĥan, la patrinon, la reĝo Asa senigis je ŝia titolo de reĝino, pro tio, ke ŝi faris idolon por Aŝtar. Kaj Asa dishakis ŝian idolon, dispecigis ĝin kaj forbruligis ĉe la torento Kidron.
16亞撒 王貶了他祖母 瑪迦 太后的位,因她造了可憎的偶像 亞舍拉 。 亞撒 砍下她的偶像,搗得粉碎,燒在 汲淪溪 邊。
17Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj ĉe Izrael; sed la koro de Asa estis perfekta dum lia tuta vivo.
17只是邱壇還沒有從 以色列 中廢去,然而 亞撒 的心一生誠實。
18Li enportis en la domon de Dio la konsekritaĵojn de sia patro, kaj siajn proprajn konsekritaĵojn, arĝenton kaj oron kaj vazojn.
18亞撒 將他父所分別為聖、與自己所分別為聖的金銀和器皿都奉到上帝的殿裏。
19Kaj ne estis milito ĝis la tridek-kvina jaro de la reĝado de Asa.
19從這時直到 亞撒 三十五年,都沒有爭戰的事。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.