2 Kroniko 19
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jehoŝafat, reĝo de Judujo, revenis bonstate en sian hejmon, en Jerusalemon.
1猶大 王 約沙法 平平安安地回 耶路撒冷 ,到宮裏去了。
2Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de Ĥanani, la viziisto, kaj diris al la reĝo Jehoŝafat: Ĉu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo.
2先見 哈拿尼 的兒子 耶戶 出來迎接 約沙法 王,對他說:「你豈當幫助惡人,愛那恨惡耶和華的人呢?因此耶和華的忿怒臨到你。
3Tamen bonaĵoj estas trovitaj en vi, ĉar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la serĉado de Dio.
3然而你還有善行,因你從國中除掉木偶,立定心意尋求上帝。」
4Kaj Jehoŝafat loĝis en Jerusalem. Kaj denove li iris al la popolo, de Beer-Ŝeba ĝis la monto de Efraim, kaj revenigis ilin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
4約沙法 住在 耶路撒冷 ,以後又出巡民間,從 別是巴 直到 以法蓮 山地,引導民歸向耶和華-他們列祖的上帝;
5Li starigis juĝistojn en la lando, en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, en ĉiu urbo aparte.
5又在 猶大 國中遍地的堅固城裏設立審判官,
6Kaj li diris al la juĝistoj: Rigardu, kion vi faras, ĉar ne por homo vi juĝas, sed por la Eternulo; Li estos kun vi en la aferoj de juĝado.
6對他們說:「你們辦事應當謹慎;因為你們判斷不是為人,乃是為耶和華。判斷的時候,他必與你們同在。
7Estu do en vi timo antaŭ la Eternulo, agadu singarde; ĉar ĉe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subaĉetoj.
7現在你們應當敬畏耶和華,謹慎辦事;因為耶和華-我們的上帝沒有不義,不偏待人,也不受賄賂。」
8Ankaŭ en Jerusalem Jehoŝafat starigis virojn el la Levidoj, pastroj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael, por juĝado antaŭ la Eternulo kaj por juĝaj disputoj. Kaj ili revenis al Jerusalem.
8約沙法 從 利未 人和祭司,並 以色列 族長中派定人,在 耶路撒冷 為耶和華判斷,聽 民間的 爭訟,就回 耶路撒冷 去了。
9Kaj li ordonis al ili jene: Tiele agu en timo antaŭ la Eternulo, en fideleco kaj kun pura koro:
9約沙法 囑咐他們說:「你們當敬畏耶和華,忠心誠實辦事。
10en ĉiu juĝa disputo, kiu venos antaŭ vin de viaj fratoj, kiuj loĝas en siaj urboj, ĉu pri afero de sango, ĉu pri religia preskribo, ordono, leĝoj, aŭ decidoj, klarigu al ili, por ke ili ne kulpiĝu antaŭ la Eternulo kaj por ke ne falu kolero sur vin kaj sur viajn fratojn; tiel agu, tiam vi ne fariĝos kulpaj.
10住在各城裏你們的弟兄,若有爭訟的事來到你們這裏,或為流血,或犯律法、誡命、律例、典章,你們要警戒他們,免得他們得罪耶和華,以致他的忿怒臨到你們和你們的弟兄;這樣行,你們就沒有罪了。
11Kaj jen la ĉefpastro Amarja estas super vi en ĉiu afero koncernanta la Eternulon, kaj Zebadja, filo de Iŝmael, la princo el la domo de Jehuda, en ĉiu afero koncernanta la reĝon, kaj la Levidojn vi havas antaŭ vi kiel oficistojn. Tenu vin forte kaj agadu, kaj la Eternulo estos kun la bonulo.
11凡屬耶和華的事,有大祭司 亞瑪利雅 管理你們;凡屬王的事,有 猶大 支派的族長 以實瑪利 的兒子 西巴第雅 管理你們;在你們面前有 利未 人作官長。你們應當壯膽辦事,願耶和華與善人同在。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.