2 Kroniko 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
1約坦 登基的時候年二十五歲,在 耶路撒冷 作王十六年,他母親名叫 耶路沙 ,是 撒督 的女兒。
2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.
2約坦 行耶和華眼中看為正的事,效法他父 烏西雅 一切所行的,只是不入耶和華的殿。百姓還行邪僻的事。
3Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis.
3約坦 建立耶和華殿的上門,在 俄斐勒 城上多有建造,
4Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.
4又在 猶大 山地建造城邑,在樹林中建築營寨和高樓。
5Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria.
5約坦 與 亞捫 人的王打仗勝了他們,當年他們進貢銀一百他連得,小麥一萬歌珥,大麥一萬歌珥;第二年、第三年也是這樣。
6Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio.
6約坦 在耶和華-他上帝面前行正道,以致日漸強盛。
7La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.
7約坦 其餘的事和一切爭戰,並他的行為,都寫在 以色列 和 猶大 列王記上。
8La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem.
8他登基的時候年二十五歲,在 耶路撒冷 作王十六年。
9Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
9約坦 與他列祖同睡,葬在 大衛城 裏。他兒子 亞哈斯 接續他作王。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.