箴言
Chapter 18
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1與眾寡合的,獨自尋求心願, 並惱恨一切真智慧。
1Kiu apartiĝas, tiu serĉas sian volupton Kaj iras kontraŭ ĉiu saĝa konsilo.
2愚昧人不喜愛明哲, 只喜愛顯露心意。
2Malsaĝulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.
3惡人來,藐視隨來; 羞恥到,辱罵同到。
3Kiam venas malvirtulo, Venas ankaŭ malestimo kun honto kaj moko.
4人口中的言語如同深水; 智慧的泉源好像湧流的河水。
4La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero.
5瞻徇惡人的情面, 偏斷義人的案件,都為不善。
5Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon ĉe la juĝo.
6愚昧人張嘴啟爭端, 開口招鞭打。
6La lipoj de malsaĝulo kondukas al malpaco, Kaj lia buŝo venigas batojn.
7愚昧人的口自取敗壞; 他的嘴是他生命的網羅。
7La buŝo de malsaĝulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.
8傳舌人的言語如同美食, 深入人的心腹。
8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.
9做工懈怠的, 與浪費人為弟兄。
9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.
10耶和華的名是堅固臺; 義人奔入便得安穩。
10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata.
11富足人的財物是他的堅城, 在他心想,猶如高牆。
11La havo de riĉulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.
12敗壞之先,人心驕傲; 尊榮以前,必有謙卑。
12Antaŭ la pereo la koro de homo fieriĝas, Kaj antaŭ honoro estas humileco.
13未曾聽完先回答的, 便是他的愚昧和羞辱。
13Kiu respondas, antaŭ ol li aŭdis, Tiu havas malsaĝon kaj honton.
14人有疾病,心能忍耐; 心靈憂傷,誰能承當呢?
14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?
15聰明人的心得知識; 智慧人的耳求知識。
15La koro de saĝulo akiras prudenton, Kaj la orelo de saĝuloj serĉas scion.
16人的禮物為他開路, 引他到高位的人面前。
16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.
17先訴情由的,似乎有理; 但鄰舍來到,就察出實情。
17La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj ĝin klarigas.
18掣籤能止息爭競, 也能解散強勝的人。
18La loto ĉesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.
19弟兄結怨, 勸他和好 ,比取堅固城還難; 這樣的 爭競如同堅寨的門閂。
19Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.
20人口中所結的果子,必充滿肚腹; 他嘴所出的,必使他飽足。
20De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj.
21生死在舌頭的權下, 喜愛它的,必吃它所結的果子。
21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn.
22得着 賢 妻的,是得着好處, 也是蒙了耶和華的恩惠。
22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.
23貧窮人說哀求的話; 富足人用威嚇的話回答。
23Per petegado parolas malriĉulo; Kaj riĉulo respondas arogante.
24濫交朋友的,自取敗壞; 但有一朋友比弟兄更親密。
24Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.