Jeremia
Chapter 8
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En tiu tempo, diras la Eternulo, oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj de Judujo kaj la ostojn de ĝiaj princoj kaj la ostojn de la pastroj kaj la ostojn de la profetoj kaj la ostojn de la loĝantoj de Jerusalem;
1耶和華說:「到那時,人必將 猶大 王的骸骨和他首領的骸骨、祭司的骸骨、先知的骸骨,並 耶路撒冷 居民的骸骨,都從墳墓中取出來,
2kaj oni disĵetos ilin antaŭ la suno kaj antaŭ la luno kaj antaŭ la tuta armeo de la ĉielo, kiujn ili amis, al kiuj ili servis, kiujn ili sekvis, kiujn ili serĉis, kaj al kiuj ili adorkliniĝis; oni ne kolektos ilin kaj ne enterigos ilin, sed ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero.
2拋散在日頭、月亮,和天上眾星之下,就是他們從前所喜愛、所事奉、所隨從、所求問、所敬拜的。這些骸骨不再收殮,不再葬埋,必在地面上成為糞土;
3Kaj preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj, kiuj restos el tiu malbona gento, kiuj restos en ĉiuj lokoj, sur kiujn Mi dispelis ilin, diras la Eternulo Cebaot.
3並且這惡族所剩下的民在我所趕他們到的各處,寧可揀死不揀生。這是萬軍之耶和華說的。」
4Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Ĉu se oni falis, oni ne leviĝas? ĉu se oni devojiĝis, oni ne volas reveni?
4你要對他們說,耶和華如此說: 人跌倒,不再起來嗎? 人轉去,不再轉來嗎?
5Kial do ĉi tiu popolo en Jerusalem defalis per defalo obstina? ili forte sin tenas je la malveraĵo kaj ne volas sin konverti.
5這 耶路撒冷 的民,為何恆久背道呢? 他們守定詭詐,不肯回頭。
6Mi atentis kaj aŭskultis, sed ili parolas nenion ĝustan; neniu pentas sian malbonecon, dirante: Kion mi faris? Ĉiu fordonis sin al sia kurado, kiel ĉevalo, kiu flugrapide kuras en la batalon.
6我留心聽,聽見他們說不正直的話。 無人悔改惡行,說: 我做的是甚麼呢? 他們各人轉奔己路, 如馬直闖戰場。
7Eĉ cikonio sub la ĉielo scias sian tempon, turto, hirundo, kaj gruo observas la tempon, kiam ili devas veni; sed Mia popolo ne scias la leĝon de la Eternulo.
7空中的鸛鳥知道 來去的 定期; 斑鳩燕子與白鶴也守候當來的時令; 我的百姓卻不知道耶和華的法則。
8Kiel vi diras: Ni estas saĝuloj, kaj ni havas antaŭ ni la instruon de la Eternulo? Ĝi fariĝis ja mensogaĵo per la mensoga skribilo de la skribistoj.
8你們怎麼說:我們有智慧, 耶和華的律法在我們這裏? 看哪,文士的假筆舞弄虛假。
9Per honto kovris sin la saĝuloj, konfuziĝis kaj implikiĝis; jen ili forrifuzis la vorton de la Eternulo, kian do saĝecon ili havas?
9智慧人慚愧,驚惶,被擒拿; 他們棄掉耶和華的話, 心裏還有甚麼智慧呢?
10Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; ĉar de malgrandulo ĝis grandulo ili ĉiuj estas profitavidaj, de profeto ĝis pastro ili ĉiuj faras malhonestaĵon.
10所以我必將他們的妻子給別人, 將他們的田地給別人為業; 因為他們從最小的到至大的都一味地貪婪, 從先知到祭司都行事虛謊。
11Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
11他們輕輕忽忽地醫治我百姓的損傷,說: 平安了!平安了! 其實沒有平安。
12Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
12他們行可憎的事知道慚愧嗎? 不然,他們毫不慚愧, 也不知羞恥。 因此他們必在仆倒的人中仆倒; 我向他們討罪的時候, 他們必致跌倒。 這是耶和華說的。
13Mi plene ŝirkolektos ilin, diras la Eternulo; ne restos beroj sur la vinberbranĉo nek figoj sur la figarbo, kaj la folioj forvelkos, kaj Mi donos al ili plenan pereon.
13耶和華說:我必使他們全然滅絕; 葡萄樹上必沒有葡萄, 無花果樹上必沒有果子, 葉子也必枯乾。 我所賜給他們的, 必離開他們過去。
14Por kio ni sidas? kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; ĉar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolĉan pro tio, ke ni pekis antaŭ la Eternulo.
14我們為何靜坐不動呢? 我們當聚集,進入堅固城, 在那裏靜默不言; 因為耶和華-我們的上帝使我們靜默不言, 又將苦膽水給我們喝, 都因我們得罪了耶和華。
15Ni esperis pacon, sed venas nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed jen estas teruro.
15我們指望平安, 卻得不着好處; 指望痊癒的時候, 不料,受了驚惶。
16El la regiono de Dan oni aŭdas spiregadon de iliaj ĉevaloj; de la blekegado de iliaj fortaj ĉevaloj tremas la tuta tero; ili iras, kaj ili formanĝos la teron, kaj tion, kio estas sur ĝi, la urbon kaj ĝiajn loĝantojn.
16聽見從 但 那裏敵人的馬噴鼻氣, 他的壯馬發嘶聲, 全地就都震動; 因為他們來吞滅這地和其上所有的, 吞滅這城與其中的居民。
17Ĉar jen Mi sendos sur vin serpentojn, vipurojn, kiujn oni ne povas sorĉligi, kaj ili pikos vin, diras la Eternulo.
17看哪,我必使毒蛇到你們中間, 是不服法術的, 必咬你們。 這是耶和華說的。
18Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras.
18我有憂愁,願能自慰; 我心在我裏面發昏。
19Jen mi aŭdas kriadon de la filino de mia popolo el lando malproksima: Ĉu jam ne ekzistas la Eternulo en Cion? ĉu ĝia Reĝo ne estas en ĝi? Sed kial ili kolerigis min per siaj idoloj, per fremdaj vantaĵoj?
19聽啊,是我百姓的哀聲從極遠之地而來, 說 :耶和華不在 錫安 嗎? 錫安 的王不在其中嗎? 耶和華說 :他們為甚麼以雕刻的偶像 和外邦虛無 的神 惹我發怒呢?
20Pasis la rikolto, finiĝis la somero, sed ni ne ricevis helpon.
20麥秋已過,夏令已完, 我們還未得救!
21La malfeliĉo de mia popolo min afliktas, mi malĝojas, mi sentas teruron.
21先知說 :因我百姓的損傷, 我也受了損傷。 我哀痛,驚惶將我抓住。
22Ĉu ne ekzistas balzamo en Gilead? ĉu ne ekzistas tie kuracisto? kial do ne venas resaniĝo al la filino de mia popolo?
22在 基列 豈沒有乳香呢? 在那裏豈沒有醫生呢? 我百姓為何不得痊癒呢?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.