Jeremia 30
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:
1耶和華的話臨到 耶利米 說:
2Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Enskribu al vi en libron ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.
2「耶和華- 以色列 的上帝如此說:你將我對你說過的一切話都寫在書上。
3Ĉar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili ĝin posedos.
3耶和華說:日子將到,我要使我的百姓 以色列 和 猶大 被擄的人歸回;我也要使他們回到我所賜給他們列祖之地,他們就得這地為業。這是耶和華說的。」
4Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
4以下是耶和華論到 以色列 和 猶大 所說的話:
5Tiele diras la Eternulo: Voĉon de tumulto kaj de teruro ni aŭdas, ne de paco.
5耶和華如此說:我們聽見聲音, 是戰抖懼怕而不平安的聲音。
6Demandu kaj rigardu, ĉu viro naskas? kial do Mi vidas, ke ĉiu viro tenas siajn manojn ĉe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj ĉies vizaĝoj verdiĝis?
6你們且訪問看看, 男人有產難嗎? 我怎麼看見人人用手掐腰, 像產難的婦人, 臉面都變青了呢?
7Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al ĝi; tempo de mizero ĝi estas por Jakob, sed li estos savita el ĝi.
7哀哉!那日為大, 無日可比; 這是 雅各 遭難的時候, 但他必被救出來。
8En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi disŝiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.
8萬軍之耶和華說:「到那日,我必從你頸項上折斷仇敵的軛,扭開他的繩索;外邦人不得再使你作他們的奴僕。
9Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun Mi restarigos al ili.
9你們卻要事奉耶和華-你們的上帝和我為你們所要興起的王 大衛 。」
10Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
10故此,耶和華說: 我的僕人 雅各 啊,不要懼怕; 以色列 啊,不要驚惶; 因我要從遠方拯救你, 從被擄到之地拯救你的後裔; 雅各 必回來得享平靖安逸, 無人使他害怕。
11Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
11因我與你同在,要拯救你, 也要將所趕散你到的那些國滅絕淨盡, 卻不將你滅絕淨盡,倒要從寬懲治你, 萬不能不罰你。 這是耶和華說的。
12Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.
12耶和華如此說: 你的損傷無法醫治; 你的傷痕極其重大。
13Neniu juĝos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.
13無人為你分訴, 使你的傷痕得以纏裹; 你沒有醫治的良藥。
14Ĉiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
14你所親愛的都忘記你, 不來探問你。 我因你的罪孽甚大,罪惡眾多, 曾用仇敵加的傷害傷害你, 用殘忍者的懲治懲治你。
15Kial vi krias pri via vundo, pri via danĝera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
15你為何因損傷哀號呢? 你的痛苦無法醫治。 我因你的罪孽甚大,罪惡眾多, 曾將這些加在你身上。
16Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.
16故此,凡吞吃你的必被吞吃; 你的敵人個個都被擄去; 擄掠你的必成為擄物; 搶奪你的必成為掠物。
17Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.
17耶和華說:我必使你痊癒, 醫好你的傷痕, 都因人稱你為被趕散的, 說 :這是 錫安 ,無人來探問的!
18Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.
18耶和華如此說: 我必使 雅各 被擄去的帳棚歸回, 也必顧惜他的住處。 城必建造在原舊的山岡; 宮殿也照舊有人居住。
19Kaj eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltiĝos.
19必有感謝和歡樂的聲音從其中發出, 我要使他們增多,不致減少; 使他們尊榮,不致卑微。
20Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn premintojn.
20他們的兒女要如往日; 他們的會眾堅立在我面前; 凡欺壓他們的,我必刑罰他。
21Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
21他們的君王必是屬乎他們的; 掌權的必從他們中間而出。 我要使他就近我, 他也要親近我; 不然,誰有膽量親近我呢? 這是耶和華說的。
22Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
22你們要作我的子民, 我要作你們的上帝。
23Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.
23看哪,耶和華的忿怒 好像暴風已經發出; 是掃滅的暴風, 必轉到惡人的頭上。
24Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.
24耶和華的烈怒必不轉消, 直到他心中所擬定的成就了; 末後的日子你們要明白。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.