Jeremia
Chapter 2
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
1耶和華的話臨到我說:
2Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.
2「你去向 耶路撒冷 人的耳中喊叫說,耶和華如此說: 你幼年的恩愛, 婚姻的愛情, 你怎樣在曠野, 在未曾耕種之地跟隨我, 我都記得。
3Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.
3那時 以色列 歸耶和華為聖, 作為土產初熟的果子; 凡吞吃它的必算為有罪, 災禍必臨到他們。 這是耶和華說的。
4Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj familioj de la domo de Izrael.
4雅各 家、 以色列 家的各族啊,你們當聽耶和華的話。
5Tiele diras la Eternulo: Kian maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis?
5耶和華如此說: 你們的列祖見我有甚麼不義, 竟遠離我,隨從虛無的神, 自己成為虛妄的呢?
6Kaj ili ne diris: Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu loĝis?
6他們也不說: 那領我們從 埃及 地上來, 引導我們經過曠野, 沙漠有深坑之地, 和乾旱死蔭、無人經過、 無人居住之地的耶和華在哪裏呢?
7Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo.
7我領你們進入肥美之地, 使你們得吃其中的果子和美物; 但你們進入的時候就玷污我的地, 使我的產業成為可憎的。
8La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.
8祭司都不說,耶和華在哪裏呢? 傳講律法的都不認識我。 官長違背我; 先知藉 巴力 說預言, 隨從無益的 神 。
9Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos.
9耶和華說:我因此必與你們爭辯, 也必與你們的子孫爭辯。
10Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io simila.
10你們且過到 基提 海島去察看, 打發人往 基達 去留心查考, 看曾有這樣的事沒有。
11Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj.
11豈有一國換了 他的 神嗎? 其實這不是神! 但我的百姓將他們的榮耀換了那無益的 神 。
12Miregu pri tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la Eternulo.
12諸天哪,要因此驚奇, 極其恐慌,甚為淒涼! 這是耶和華說的。
13Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.
13因為我的百姓做了兩件惡事, 就是離棄我這活水的泉源, 為自己鑿出池子, 是破裂不能存水的池子。
14Ĉu Izrael estas sklavo, aŭ ĉu li estas infano de la domo? kial li fariĝis rabitaĵo?
14以色列 是僕人嗎? 是家中生的 奴僕 嗎? 為何成為掠物呢?
15Kontraŭ li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu loĝas en ili.
15少壯獅子向他咆哮,大聲吼叫, 使他的地荒涼; 城邑也都焚燒,無人居住。
16Eĉ la filoj de Nof kaj de Taĥpanĥes frakasis vian verton.
16挪弗 人和 答比匿 人也打破你的頭頂。
17Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.
17這事臨到你身上,不是你自招的嗎? 不是因耶和華-你上帝引你行路的時候, 你離棄他嗎?
18Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? ĉu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? ĉu por trinki la akvon de Eŭfrato?
18現今你為何在 埃及 路上要喝 西曷 的水呢? 你為何在 亞述 路上要喝大河的水呢?
19Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
19你自己的惡必懲治你; 你背道的事必責備你。 由此可知可見,你離棄耶和華-你的上帝, 不存敬畏我的心, 乃為惡事,為苦事。 這是主-萬軍之耶和華說的。
20Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.
20我在古時折斷你的軛,解開你的繩索。 你說:我必不事奉 耶和華 ; 因為你在各高岡上、各青翠樹下屈身行淫。
21Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?
21然而,我栽你是上等的葡萄樹, 全然是真種子; 你怎麼向我變為外邦葡萄樹的壞枝子呢?
22Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
22你雖用鹼、多用肥皂洗濯, 你罪孽的痕跡仍然在我面前顯出。 這是主耶和華說的。
23Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.
23你怎能說: 我沒有玷污、沒有隨從眾 巴力 ? 你看你谷中的路,就知道你所行的如何。 你是快行的獨峰駝,狂奔亂走。
24Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos.
24你是野驢,慣在曠野, 慾心發動就吸風; 起性的時候誰能使牠轉去呢? 凡尋找牠的必不致疲乏; 在牠的月份必能尋見。
25Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.
25我 說 :你不要使腳上無鞋, 喉嚨乾渴。 你倒說:這是枉然。 我喜愛別 神 ,我必隨從他們。
26Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,
26賊被捉拿,怎樣羞愧, 以色列 家和他們的君王、首領、 祭司、先知也都照樣羞愧。
27kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin.
27他們向木頭說:你是我的父; 向石頭說:你是生我的。 他們以背向我, 不以面向我; 及至遭遇患難的時候卻說: 起來拯救我們。
28Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
28你為自己做的神在哪裏呢? 你遭遇患難的時候, 叫他們起來拯救你吧! 猶大 啊,你神的數目與你城的數目相等。
29Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.
29耶和華說: 你們為何與我爭辯呢? 你們都違背了我。
30Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.
30我責打你們的兒女是徒然的, 他們不受懲治。 你們自己的刀吞滅你們的先知, 好像殘害的獅子。
31Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?
31這世代的人哪, 你們要看明耶和華的話。 我豈向 以色列 作曠野呢? 或作幽暗之地呢? 我的百姓為何說: 我們脫離約束,再不歸向你了?
32Ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.
32處女豈能忘記她的妝飾呢? 新婦豈能忘記她的美衣呢? 我的百姓卻忘記了我無數的日子!
33Kiel vi beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis.
33你怎麼修飾你的道路要求愛情呢? 就是惡劣的婦人你也叫她們行你的路。
34Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur ĉiuj tiuj lokoj.
34並且你的衣襟上有無辜窮人的血; 你殺他們 並不是遇見他們挖窟窿, 乃是因這一切的事。
35Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis.
35你還說:我無辜; 耶和華的怒氣必定向我消了。 看哪,我必審問你; 因你自說:我沒有犯罪。
36Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
36你為何東跑西奔要更換你的路呢? 你必因 埃及 蒙羞, 像從前因 亞述 蒙羞一樣。
37Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.
37你也必兩手抱頭從 埃及 出來; 因為耶和華已經棄絕你所倚靠的, 你必不因他們得順利。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.