Jeremia 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiele diris la Eternulo: Iru en la domon de la reĝo de Judujo, kaj diru tie jenon:
1耶和華如此說:「你下到 猶大 王的宮中,在那裏說這話,
2diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra ĉi tiuj pordegoj.
2說:『坐 大衛 寶座的 猶大 王啊,你和你的臣僕,並進入城門的百姓,都當聽耶和華的話。
3Tiele diras la Eternulo: Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon, kaj sangon senkulpan ne verŝu sur ĉi tiu loko.
3耶和華如此說:你們要施行公平和公義,拯救被搶奪的脫離欺壓人的手,不可虧負寄居的和孤兒寡婦,不可以強暴待他們,在這地方也不可流無辜人的血。
4Ĉar se vi plenumos ĉi tiun diron, tiam tra la pordegoj de ĉi tiu domo irados reĝoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur ĉaroj kaj sur ĉevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
4你們若認真行這事,就必有坐 大衛 寶座的君王和他的臣僕百姓,或坐車或騎馬,從這城的各門進入。
5Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam — Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo — ĉi tiu domo fariĝos ruino.
5你們若不聽這些話,耶和華說:我指着自己起誓,這城必變為荒場。』
6Ĉar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la reĝo de Judujo: Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne loĝataj.
6耶和華論到 猶大 王的家如此說: 我看你如 基列 , 如 黎巴嫩 頂; 然而,我必使你變為曠野, 為無人居住的城邑。
7Mi starigos kontraŭ vi ekstermantojn, ĉiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj ĵetos en fajron.
7我要預備行毀滅的人, 各拿器械攻擊你; 他們要砍下你佳美的香柏樹, 扔在火中。
8Kaj multe da nacioj preterpasos ĉi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu granda urbo?
8「許多國的民要經過這城,各人對鄰舍說:『耶和華為何向這大城如此行呢?』
9Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorkliniĝis al aliaj dioj kaj servis al ili.
9他們必回答說:『是因離棄了耶和華-他們上帝的約,事奉敬拜別神。』」
10Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, ĉar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo.
10不要為死人哭號; 不要為他悲傷, 卻要為離家出外的人大大哭號; 因為他不得再回來, 也不得再見他的本國。
11Ĉar tiele diras la Eternulo pri Ŝalum, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, kiu reĝis post sia patro Joŝija kaj foriris de ĉi tiu loko: Li ne plu revenos ĉi tien;
11因為耶和華論到從這地方出去的 猶大 王 約西亞 的兒子 沙龍 ,就是接續他父親 約西亞 作王的,這樣說:「他必不得再回到這裏來,
12sed sur la loko, kien oni transloĝigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj ĉi tiun landon li ne plu vidos.
12卻要死在被擄去的地方,必不得再見這地。」
13Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn ĉambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
13那行不義蓋房、行不公造樓、 白白使用人的手工不給工價的有禍了!
14kiu diras: Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn ĉambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.
14他說:我要為自己蓋廣大的房、寬敞的樓, 為自己開窗戶。 這樓房的護牆板是香柏木的, 樓房是丹色油漆的。
15Ĉu vi reĝos per tio, ke vi ĉirkaŭis vin per cedraĵo? via patro ja ankaŭ manĝis kaj trinkis, sed li agis laŭjuĝe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
15難道你作王是在乎 造 香柏木 樓房 爭勝嗎? 你的父親豈不是也吃也喝、 也施行公平和公義嗎? 那時他得了福樂。
16Li juĝadis la aferojn de premito kaj malriĉulo, kaj tiam estis bone. Ĉu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
16他為困苦和窮乏人伸冤, 那時就得了福樂。 認識我不在乎此嗎? 這是耶和華說的。
17Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
17惟有你的眼和你的心專顧貪婪, 流無辜人的血, 行欺壓和強暴。
18Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo: Oni ne lamentos pri li: Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li: Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
18所以,耶和華論到 猶大 王 約西亞 的兒子 約雅敬 如此說: 人必不為他舉哀 說 : 哀哉!我的哥哥; 或說:哀哉!我的姊姊; 也不為他舉哀 說 : 哀哉!我的主; 或說:哀哉!我主的榮華。
19Per enterigo de azeno li estos enterigita: oni trenos lin kaj ĵetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
19他被埋葬,好像埋驢一樣, 要拉出去扔在 耶路撒冷 的城門之外。
20Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Baŝan laŭtigu vian voĉon, kaj kriu de Abarim; ĉar disbatitaj estas ĉiuj viaj amantoj.
20你要上 黎巴嫩 哀號, 在 巴珊 揚聲, 從 亞巴琳 哀號, 因為你所親愛的都毀滅了。
21Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraŭ en bona stato, sed vi diris: Mi ne volas aŭskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne aŭskultis Mian voĉon.
21你興盛的時候,我對你說話; 你卻說:我不聽。 你自幼年以來總是這樣, 不聽從我的話。
22Ĉiujn viajn paŝtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro ĉiuj viaj malbonagoj.
22你的牧人要被風吞吃, 你所親愛的必被擄去; 那時你必因你一切的惡抱愧蒙羞。
23Vi sidas sur Lebanon, vi faris al vi neston inter cedroj; kiel mizera vi estos, kiam atakos vin doloroj, kiel doloroj de naskantino!
23你這住 黎巴嫩 、在香柏樹上搭窩的, 有痛苦臨到你, 好像疼痛臨到產難的婦人, 那時你何等可憐!
24Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, se Konja, filo de Jehojakim, reĝo de Judujo, eĉ estus sigelringo sur Mia dekstra mano, eĉ de tie Mi vin deŝirus.
24耶和華說:「 猶大 王 約雅敬 的兒子 哥尼雅 ,雖是我右手上帶印的戒指,我憑我的永生起誓,也必將你從其上摘下來,
25Kaj Mi transdonos vin en la manon de tiuj, kiuj celas vian morton, kaj en la manon de tiuj, kiujn vi timegas, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj en la manon de la Ĥaldeoj.
25並且我必將你交給尋索你命的人和你所懼怕的人手中,就是 巴比倫 王 尼布甲尼撒 和 迦勒底 人的手中。
26Kaj Mi ĵetos vin, kaj vian patrinon, kiu naskis vin, en alian landon, kie vi ne naskiĝis; kaj tie vi mortos.
26我也必將你和生你的母親趕到別國,並不是你們生的地方;你們必死在那裏,
27Sed en la landon, kien ili tre dezirus reveni, tien ili ne revenos.
27但心中甚想歸回之地,必不得歸回。」
28Ĉu ĉi tiu homo, Konja, estas objekto malestimata, forpuŝita? ĉu li estas vazo neamata? kial ili estas forĵetitaj, li kaj lia idaro, ĵetitaj en landon, kiun ili ne konis?
28哥尼雅 這人是被輕看、破壞的器皿嗎? 是無人喜愛的器皿嗎? 他和他的後裔為何被趕到不認識之地呢?
29Ho tero, tero, tero! aŭskultu la vorton de la Eternulo!
29地啊,地啊,地啊,當聽耶和華的話!
30Tiele diras la Eternulo: Enskribu ĉi tiun homon kiel seninfanan, kiel homon, kiu ne havos sukceson en sia vivo; ĉar neniu el lia idaro sukcesos sidi sur la trono de David aŭ regos iam en Judujo.
30耶和華如此說: 要寫明這人算為無子, 是平生不得亨通的; 因為他後裔中再無一人得亨通, 能坐在 大衛 的寶座上治理 猶大 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.