Jeremia
Chapter 7
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
1耶和華的話臨到 耶利米 說:
2Stariĝu en la pordego de la domo de la Eternulo, kaj tie proklamu ĉi tiun vorton, kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj venas en ĉi tiun pordegon, por adorkliniĝi al la Eternulo.
2「你當站在耶和華殿的門口,在那裏宣傳這話說:你們進這些門敬拜耶和華的一切 猶大 人,當聽耶和華的話。
3Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.
3萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:你們改正行動作為,我就使你們在這地方仍然居住。
4Ne fidu la mensogajn vortojn, kiam oni diras al vi: Ĉi tie estas la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo, la templo de la Eternulo.
4你們不要倚靠虛謊的話,說:『這些是耶和華的殿,是耶和華的殿,是耶和華的殿!』
5Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,
5「你們若實在改正行動作為,在人和鄰舍中間誠然施行公平,
6se vi ne premos fremdulon, orfon, kaj vidvinon, se vi ne verŝos senkulpan sangon sur ĉi tiu loko, kaj ne sekvos aliajn diojn por via malfeliĉo:
6不欺壓寄居的和孤兒寡婦,在這地方不流無辜人的血,也不隨從別神陷害自己,
7tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko, en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj, ĉiam kaj eterne.
7我就使你們在這地方仍然居住,就是我古時所賜給你們列祖的地,直到永遠。
8Jen vi fidas la mensogajn vortojn, kiuj neniom helpas.
8「看哪,你們倚靠虛謊無益的話。
9Ŝtelante, mortigante, adultante, ĵurante mensoge, incensante al Baal, kaj sekvante aliajn diojn, kiujn vi ne konas,
9你們偷盜,殺害,姦淫,起假誓,向 巴力 燒香,並隨從素不認識的別神,
10vi poste venas kaj stariĝas antaŭ Mi en ĉi tiu domo, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj vi diras: Ni saviĝis — kvankam vi plue faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn!
10且來到這稱為我名下的殿,在我面前敬拜;又說:『我們可以自由了。』你們這樣的舉動是要行那些可憎的事嗎?
11Ĉu ĉi tiun domon, kiu estas nomata per Mia nomo, vi rigardas kiel neston de rabistoj? Mi bone vidas tion, diras la Eternulo.
11這稱為我名下的殿在你們眼中豈可看為賊窩嗎?我都看見了。這是耶和華說的。
12Iru do al Mia loko en Ŝilo, kie Mi antaŭe loĝigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al ĝi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael.
12你們且往 示羅 去,就是我先前立為我名的居所,察看我因這百姓 以色列 的罪惡向那地所行的如何。」
13Kaj nun, ĉar vi faras ĉiujn tiujn farojn, diras la Eternulo, kaj Mi de frua mateno ĉiam parolas al vi, kaj vi ne aŭskultas, Mi vokas vin, kaj vi ne respondas:
13耶和華說:「現在因你們行了這一切的事,我也從早起來警戒你們,你們卻不聽從;呼喚你們,你們卻不答應。
14tial al la domo, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun vi fidas, kaj al la loko, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj, Mi faros tiel, kiel Mi faris al Ŝilo.
14所以我要向這稱為我名下、你們所倚靠的殿,與我所賜給你們和你們列祖的地施行,照我從前向 示羅 所行的一樣。
15Mi forpuŝos vin de antaŭ Mi, kiel Mi forpuŝis ĉiujn viajn fratojn, la tutan idaron de Efraim.
15我必將你們從我眼前趕出,正如趕出你們的眾弟兄,就是 以法蓮 的一切後裔。」
16Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren krion kaj preĝon kaj ne klopodu antaŭ Mi, ĉar Mi ne aŭskultos vin.
16「所以,你不要為這百姓祈禱;不要為他們呼求禱告,也不要向我為他們祈求,因我不聽允你。
17Ĉu vi ne vidas, kion ili faras en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem?
17他們在 猶大 城邑中和 耶路撒冷 街上所行的,你沒有看見嗎?
18La filoj kolektas la lignon, kaj la patroj ekbruligas la fajron, kaj la virinoj knedas la paston, por fari kukojn por la reĝino de la ĉielo, kaj ili faras verŝoferojn al aliaj dioj, por ĉagreni Min.
18孩子撿柴,父親燒火,婦女摶麵做餅,獻給天后,又向別神澆奠祭,惹我發怒。」
19Sed ĉu Min ili ĉagrenas? diras la Eternulo; ĉu ne sin mem, por hontigi sian vizaĝon?
19耶和華說:「他們豈是惹我發怒呢?不是自己惹禍,以致臉上慚愧嗎?」
20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
20所以主耶和華如此說:「看哪,我必將我的怒氣和忿怒傾在這地方的人和牲畜身上,並田野的樹木和地裏的出產上,必 如火 着起,不能熄滅。」
21Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Aldonu viajn bruloferojn al viaj buĉoferoj, kaj manĝu la viandon;
21萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:「你們將燔祭加在 平安 祭上,吃肉吧!
22ĉar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj buĉoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;
22因為我將你們列祖從 埃及 地領出來的那日,燔祭 平安 祭的事我並沒有提說,也沒有吩咐他們。
23nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Aŭskultu Mian voĉon, kaj Mi estos via Dio, kaj vi estos Mia popolo, kaj iru laŭ la tuta vojo, kiun Mi montros al vi, por ke estu al vi bone.
23我只吩咐他們這一件說:『你們當聽從我的話,我就作你們的上帝,你們也作我的子民。你們行我所吩咐的一切道,就可以得福。』
24Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ili agis laŭ siaj propraj pensoj, laŭ la obstineco de sia malbona koro, kaj ili iris malantaŭen, ne antaŭen.
24他們卻不聽從,不側耳而聽,竟隨從 自己 的計謀和頑梗的惡心,向後不向前。
25De post la tago, kiam viaj patroj eliris el la lando Egipta, ĝis la nuna tago Mi sendadis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, ĉiutage Mi sendis;
25自從你們列祖出 埃及 地的那日,直到今日,我差遣我的僕人眾先知到你們那裏去,每日從早起來差遣他們。
26sed ili ne aŭskultis Min kaj ne alklinis sian orelon, ili obstinigis sian nukon, agis pli malbone ol iliaj patroj.
26你們卻不聽從,不側耳而聽,竟硬着頸項行惡,比你們列祖更甚。
27Kaj kiam vi diros al ili ĉion ĉi tion, ili ne aŭskultos vin; kiam vi vokos ilin, ili ne respondos al vi.
27「你要將這一切的話告訴他們,他們卻不聽從;呼喚他們,他們卻不答應。
28Diru do al ili: Jen estas popolo, kiu ne aŭskultas la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia buŝo.
28你要對他們說:這就是不聽從耶和華-他們上帝的話、不受教訓的國民;從他們的口中,誠實滅絕了。」
29Detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin, kantu funebran kanton sur la altaĵoj; ĉar la Eternulo forrifuzis kaj forpuŝis la generacion, kiun Li koleras.
29耶路撒冷 啊,要剪髮拋棄, 在淨光的高處舉哀; 因為耶和華丟掉離棄了惹他忿怒的世代。
30Ĉar la filoj de Jehuda faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, diras la Eternulo; siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, por malpurigi ĝin.
30耶和華說:「 猶大 人行我眼中看為惡的事,將可憎之物設立在稱為我名下的殿中,污穢這殿。
31Ili aranĝis altaĵojn de Tofet en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj siajn filinojn en fajro, kion Mi ne ordonis kaj kio neniam estis en Miaj pensoj.
31他們在 欣嫩子谷 建築 陀斐特 的邱壇,好在火中焚燒自己的兒女。這並不是我所吩咐的,也不是我心所起的意。」
32Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos tion ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado, kaj en Tofet oni enterigos mortintojn, ĉar mankos alia loko.
32耶和華說:「因此,日子將到,這地方不再稱為 陀斐特 和 欣嫩子谷 ,反倒稱為 殺戮谷 。因為要在 陀斐特 葬埋 屍首 ,甚至無處 可葬 ;
33Kaj la kadavroj de ĉi tiu popolo estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero, kiujn neniu fortimigos.
33並且這百姓的屍首必給空中的飛鳥和地上的野獸作食物,並無人鬨趕。
34Kaj Mi ĉesigos en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino; ĉar la lando fariĝos dezerto.
34那時,我必使 猶大 城邑中和 耶路撒冷 街上,歡喜和快樂的聲音,新郎和新婦的聲音,都止息了,因為地必成為荒場。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.