Jeremia
Chapter 9
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ho, se mia kapo havus sufiĉe da akvo kaj miaj okuloj estus fonto da larmoj! tage kaj nokte mi priplorus la mortigitojn el mia popolo.
1但願我的頭為水, 我的眼為淚的泉源, 我好為我百姓中被殺的人晝夜哭泣。
2Ho, se mi havus en la dezerto rifuĝejon por migrantoj! tiam mi forlasus mian popolon kaj forirus de ili, ĉar ili ĉiuj estas adultuloj, amaso da perfiduloj.
2惟願我在曠野有行路人住宿之處, 使我可以離開我的民出去; 因他們都是行姦淫的, 是行詭詐的一黨。
3Per siaj langoj ili pafas mensogon kiel per pafarko, ne por vero ili fortiĝas sur la tero; ili iras de malbonago al malbonago, kaj Min ili ne konas, diras la Eternulo.
3他們彎起舌頭像弓一樣, 為要說謊話。 他們在國中增長勢力, 不是為行誠實, 乃是惡上加惡, 並不認識我。 這是耶和華說的。
4Gardu vin unu kontraŭ alia, kaj fidu neniun fraton; ĉar ĉiu frato insidas, kaj ĉiu proksimulo disportas kalumniojn.
4你們各人當謹防鄰舍, 不可信靠弟兄; 因為弟兄盡行欺騙, 鄰舍都往來讒謗人。
5Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili laciĝas de malbonagado.
5他們各人欺哄鄰舍,不說真話; 他們教舌頭學習說謊, 勞勞碌碌地作孽。
6Vi loĝas meze de malhonesteco; pro malhonesteco ili ne volas koni Min, diras la Eternulo.
6你的住處在詭詐的人中; 他們因行詭詐,不肯認識我。 這是耶和華說的。
7Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi fandos kaj elprovos ilin; ĉar kiel alie Mi povas agi kun la filino de Mia popolo?
7所以萬軍之耶和華如此說: 看哪,我要將他們鎔化熬煉; 不然,我因我百姓 的罪 該怎樣行呢?
8Ilia lango estas vundanta sago, ĝi parolas trompe; per sia buŝo ili afable salutas sian proksimulon, sed en sia koro ili faras insidon kontraŭ li.
8他們的舌頭是毒箭,說話詭詐; 人與鄰舍口說和平話, 心卻謀害他。
9Ĉu pro tio Mi povas ne puni ilin? diras la Eternulo; ĉu al tia popolo Mia animo ne venĝos?
9耶和華說:我豈不因這些事討他們的罪呢? 豈不報復這樣的國民呢?
10Pri la montoj Mi ploros, kaj pri la kabanoj en la dezerto Mi kantos funebre; ĉar ili estas tiel bruligitaj, ke jam neniu migranto en ilin eniras, kaj oni jam ne aŭdas blekadon de brutoj; de la birdoj de la ĉielo ĝis la brutoj ĉio diskuris, foriris.
10我要為山嶺哭泣悲哀, 為曠野的草場揚聲哀號; 因為都已乾焦,甚至無人經過。 人也聽不見牲畜鳴叫, 空中的飛鳥和 地上的 野獸都已逃去。
11Mi faros Jerusalemon amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj; kaj la urbojn de Judujo Mi dezertigos tiel, ke estos en ili neniu loĝanto.
11我必使 耶路撒冷 變為亂堆,為野狗的住處, 也必使 猶大 的城邑變為荒場,無人居住。
12Ĉu ekzistas homo saĝa, kiu komprenus tion kaj klarigus tion, kion diras al li la buŝo de la Eternulo, pro kio la lando pereis kaj estas bruldetruita kiel dezerto tiel, ke neniu iras tra ĝi?
12誰是智慧人,可以明白這事?耶和華的口向誰說過,使他可以傳說?遍地為何滅亡,乾焦好像曠野,甚至無人經過呢?
13Kaj la Eternulo diris: Pro tio, ke ili forlasis Mian instruon, kiun Mi donis al ili, kaj ne aŭskultis Mian voĉon kaj ne sekvis ĝin,
13耶和華說:「因為這百姓離棄我在他們面前所設立的律法,沒有遵行,也沒有聽從我的話;
14sed sekvis la obstinecon de sia koro kaj la Baalojn, kiel lernigis al ili iliaj patroj:
14只隨從自己頑梗的心行事,照他們列祖所教訓的隨從眾 巴力 。」
15tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi manĝigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolĉan;
15所以萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:「看哪,我必將茵蔯給這百姓吃,又將苦膽水給他們喝。
16kaj Mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj; kaj Mi sendos post ilin glavon, ĝis Mi tute ekstermos ilin.
16我要把他們散在列邦中,就是他們和他們列祖素不認識的列邦。我也要使刀劍追殺他們,直到將他們滅盡。」
17Tiele diras la Eternulo Cebaot: Serĉu kaj voku ploristinojn, ke ili venu; sendu voki lertulinojn en tia afero, ke ili venu.
17萬軍之耶和華如此說: 你們應當思想, 將 善 唱哀歌的婦女召來, 又打發人召善 哭 的婦女來,
18Ili rapidu kaj komencu funebran ploradon pri ni, por ke el niaj okuloj ekfluu larmoj kaj de niaj palpebroj ekverŝiĝu akvo.
18叫她們速速為我們舉哀, 使我們眼淚汪汪, 使我們的眼皮湧出水來。
19Voĉo de funebra plorado estos aŭdata el Cion: Kiele ni estas ruinigitaj! kiele ni estas kovritaj de honto! ĉar ni forlasis nian landon kaj estas elĵetitaj el niaj loĝejoj.
19因為聽見哀聲出於 錫安 , 說 : 我們怎樣敗落了! 我們大大地慚愧! 我們撇下地土; 人也拆毀了我們的房屋。
20Aŭskultu do, ho virinoj, la vorton de la Eternulo, kaj via orelo enprenu la vorton el Lia buŝo: Lernigu al viaj filinoj funebran ploradon kaj unu al alia funebran kantadon.
20婦女們哪,你們當聽耶和華的話, 領受他口中的言語; 又當教導你們的兒女舉哀, 各人教導鄰舍唱哀歌。
21Ĉar la morto eniras en niajn fenestrojn kaj venas en niajn palacojn, por ekstermi infanojn de ekstere, junulojn de la stratoj.
21因為死亡上來, 進了我們的窗戶, 入了我們的宮殿; 要從外邊剪除孩童, 從街上剪除少年人。
22Diru, ke tiele diras la Eternulo: La kadavroj de homoj falos kiel sterko sur la kampojn kaj kiel garboj malantaŭ la rikoltanto, kaj neniu ilin enkolektos.
22你當說,耶和華如此說: 人的屍首必倒在田野像糞土, 又像收割的人遺落的一把 禾稼 , 無人收取。
23Tiele diras la Eternulo: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, ne fieru riĉulo pri sia riĉeco;
23耶和華如此說:「智慧人不要因他的智慧誇口,勇士不要因他的勇力誇口,財主不要因他的財物誇口。
24sed kiu volas fieri, tiu fieru nur pri tio, ke li komprenas kaj konas Min, ke Mi estas la Eternulo, kiu faras korfavoraĵon, juĝon, kaj justaĵon sur la tero; ĉar ĉi tio plaĉas al Mi, diras la Eternulo.
24誇口的卻因他有聰明,認識我是耶和華,又知道我喜悅在世上施行慈愛、公平,和公義,以此誇口。這是耶和華說的。」
25Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos ĉiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,
25耶和華說:「看哪,日子將到,我要刑罰一切受過割禮、 心 卻未受割禮的,
26Egiptujon, Judujon, Edomon, la Amonidojn, Moabon, kaj ĉiujn, kiuj tondas la harojn sur la tempioj kaj kiuj loĝas en la dezerto; ĉar ĉiuj popoloj havas necirkumciditan prepucion, sed la tuta domo de Izrael havas necirkumciditan koron.
26就是 埃及 、 猶大 、 以東 、 亞捫 人、 摩押 人,和一切住在曠野剃周圍 頭髮 的;因為列國人都沒有受割禮, 以色列 人心中也沒有受割禮。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.