Jeremia
Chapter 13
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiele diris al mi la Eternulo: Iru, aĉetu al vi tolan zonon kaj metu ĝin sur viajn lumbojn, sed en akvon ĝin ne metu.
1耶和華對我如此說:「你去買一根麻布帶子束腰,不可放在水中。」
2Kaj mi aĉetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis ĝin sur miajn lumbojn.
2我就照着耶和華的話,買了一根帶子束腰。
3Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
3耶和華的話第二次臨到我說:
4Prenu la zonon, kiun vi aĉetis, kiu estas sur viaj lumboj, leviĝu kaj iru al Eŭfrato, kaj kaŝu ĝin tie en fendo de roko.
4「要拿着你所買的腰帶,就是你腰上的帶子,起來往 幼發拉底河 去,將腰帶藏在那裏的磐石穴中。」
5Kaj mi iris kaj kaŝis ĝin apud Eŭfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
5我就去,照着耶和華所吩咐我的,將腰帶藏在 幼發拉底河 邊。
6Post longa tempo la Eternulo diris al mi: Leviĝu, iru al Eŭfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kaŝu ĝin tie.
6過了多日,耶和華對我說:「你起來往 幼發拉底河 去,將我吩咐你藏在那裏的腰帶取出來。」
7Kaj mi iris al Eŭfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi ĝin kaŝis; kaj jen montriĝis, ke la zono tute putriĝis kaj jam por nenio taŭgas.
7我就往 幼發拉底河 去,將腰帶從我所藏的地方刨出來,見腰帶已經變壞,毫無用了。
8Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
8耶和華的話臨到我說:
9Tiele diras la Eternulo: Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
9「耶和華如此說:我必照樣敗壞 猶大 的驕傲和 耶路撒冷 的大驕傲。
10Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorkliniĝante al ili, fariĝos kiel ĉi tiu zono, kiu jam taŭgas por nenio.
10這惡民不肯聽我的話,按自己頑梗的心而行,隨從別神,事奉敬拜,他們也必像這腰帶變為無用。」
11Kiel zono estas alligata al la lumboj de homo, tiel Mi alligis al Mi la tutan domon de Izrael kaj la tutan domon de Jehuda, diras la Eternulo, por ke ili estu Mia popolo, Mia nomo, gloro, kaj ornamo; sed ili ne obeis.
11耶和華說:「腰帶怎樣緊貼人腰,照樣,我也使 以色列 全家和 猶大 全家緊貼我,好叫他們屬我為子民,使我得名聲,得頌讚,得榮耀;他們卻不肯聽。」
12Kaj diru al ili ĉi tion: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino. Ili diros al vi: Ĉu ni ne scias, ke ĉiu vinkruĉo estos plenigata de vino?
12「所以你要對他們說:『耶和華- 以色列 的上帝如此說:各罈都要盛滿了酒。』他們必對你說:『我們豈不確知各罈都要盛滿了酒呢?』
13Sed vi diru al ili: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi plenigos ĝis ebrieco ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando, la reĝojn, kiuj sidas sur la trono de David, la pastrojn, la profetojn, kaj ĉiujn loĝantojn de Jerusalem;
13你就要對他們說:『耶和華如此說:我必使這地的一切居民,就是坐 大衛 寶座的君王和祭司,與先知,並 耶路撒冷 的一切居民,都酩酊大醉。』」
14kaj Mi interfrapigos ilin reciproke, la patrojn kaj la filojn kune, diras la Eternulo, Mi ne kompatos, ne preterlasos, ne indulgos, ekstermante ilin.
14耶和華說:「我要使他們彼此相碰,就是父與子彼此相碰;我必不可憐,不顧惜,不憐憫,以致滅絕他們。」
15Aŭskultu kaj atentu; ne tenu vin alte, ĉar la Eternulo parolas.
15你們當聽,當側耳而聽。 不要驕傲,因為耶和華已經說了。
16Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaŭ ol Li venigos mallumon, kaj antaŭ ol viaj piedoj falpuŝiĝos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataŭ ĝi ombron de morto, densan nebulon.
16耶和華-你們的上帝未使黑暗來到, 你們的腳未在昏暗山上絆跌之先, 當將榮耀歸給他; 免得你們盼望光明, 他使光明變為死蔭, 成為幽暗。
17Se vi ne aŭskultos, tiam mia animo kaŝe ploros pro via fiero, ĝi ploros maldolĉe, kaj el miaj okuloj fluegos larmoj, ĉar kaptita estos la paŝtataro de la Eternulo.
17你們若不聽這話, 我必因 你們的 驕傲在暗地哭泣; 我眼必痛哭流淚, 因為耶和華的群眾被擄去了。
18Diru al la reĝo kaj al la reĝino: Sidiĝu pli malalte, ĉar la krono de via majesto defalis de via kapo.
18你要對君王和太后說: 你們當自卑,坐在下邊; 因你們的頭巾, 就是你們的華冠,已經脫落了。
19La sudaj urboj estas fermitaj, kaj neniu ilin malfermos; la tuta Judujo estas forkondukita en kaptitecon, ĝi tuta estas forkondukita.
19南方的城盡都關閉, 無人開放; 猶大 全被擄掠, 且擄掠淨盡。
20Levu viajn okulojn, kaj rigardu tiujn, kiuj venas de nordo. Kie estas la paŝtataro, kiu estas komisiita al vi, via bela ŝafaro?
20你們要舉目觀看從北方來的人。 先前賜給你的群眾, 就是你佳美的群眾, 如今在哪裏呢?
21Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraŭ vi, esti ĉefoj kaj ordonantoj. Ĉu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
21耶和華立你自己所交的朋友為首,轄制你, 那時你還有甚麼話說呢? 痛苦豈不將你抓住像產難的婦人嗎?
22Eble vi diros en via koro: Pro kio trafis min ĉi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
22你若心裏說:這一切事為何臨到我呢? 你的衣襟揭起, 你的腳跟受傷, 是因你的罪孽甚多。
23Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?
23古實 人豈能改變皮膚呢? 豹豈能改變斑點呢? 若能,你們這習慣行惡的便能行善了。
24Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
24所以我必用曠野的風吹散他們, 像吹過的碎稭一樣。
25Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malveraĵon.
25耶和華說:這是你所當得的, 是我量給你的分; 因為你忘記我, 倚靠虛假。
26Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj ĝis via vizaĝo, kaj montriĝos via hontindaĵo,
26所以我要揭起你的衣襟, 蒙在你臉上, 顯出你的醜陋。
27via adulto, via voluptegeco, viaj malĉastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindaĵojn. Ve al vi, ho Jerusalem! ĉu vi ne puriĝos? kiam do fine?
27你那些可憎惡之事- 就是在田野的山上行姦淫, 發嘶聲,做淫亂的事- 我都看見了。 耶路撒冷 啊,你有禍了! 你不肯潔淨,還要到幾時呢?

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.