Jeremia 39
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
1猶大 王 西底家 第九年十月, 巴比倫 王 尼布甲尼撒 率領全軍來圍困 耶路撒冷 。
2En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.
2西底家 十一年四月初九日,城被攻破。
3Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj haltis ĉe la Meza Pordego: Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu, Sarseĥim Rab-saris, Nergal-Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj eminentuloj de la reĝo de Babel.
3耶路撒冷 被攻取的時候, 巴比倫 王的首領 尼甲‧沙利薛 、 三甲‧尼波 、 撒西金 -拉撒力、 尼甲‧沙利薛 -拉墨,並 巴比倫 王其餘的一切首領都來坐在 中門 。
4Kiam ilin ekvidis Cidkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.
4猶大 王 西底家 和一切兵丁看見他們,就在夜間從靠近王園兩城中間的門出城逃跑,往 亞拉巴 逃去。
5Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li.
5迦勒底 的軍隊追趕他們,在 耶利哥 的平原追上 西底家 ,將他拿住,帶到 哈馬 地的 利比拉 、 巴比倫 王 尼布甲尼撒 那裏; 尼布甲尼撒 就審判他。
6Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis.
6巴比倫 王在 利比拉 、 西底家 眼前殺了他的眾子,又殺了 猶大 的一切貴冑,
7Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
7並且剜 西底家 的眼睛,用銅鍊鎖着他,要帶到 巴比倫 去。
8Kaj la domon de la reĝo kaj la domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
8迦勒底 人用火焚燒王宮和百姓的房屋,又拆毀 耶路撒冷 的城牆。
9Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
9那時,護衛長 尼布撒拉旦 將城裏所剩下的百姓和投降他的逃民,以及其餘的民都擄到 巴比倫 去了。
10Sed la malriĉulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinberĝardenojn kaj kampojn.
10護衛長 尼布撒拉旦 卻將民中毫無所有的窮人留在 猶大 地,當時給他們葡萄園和田地。
11Sed pri Jeremia Nebukadnecar, reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:
11巴比倫 王 尼布甲尼撒 提到 耶利米 ,囑咐護衛長 尼布撒拉旦 說:
12Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.
12「你領他去,好好地看待他,切不可害他;他對你怎麼說,你就向他怎麼行。」
13Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj de la reĝo de Babel;
13護衛長 尼布撒拉旦 和 尼布沙斯班 -拉撒力、 尼甲‧沙利薛 -拉墨,並 巴比倫 王的一切官長,
14ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.
14打發人去,將 耶利米 從護衛兵院中提出來,交與 沙番 的孫子 亞希甘 的兒子 基大利 ,帶回家去。於是 耶利米 住在民中。
15Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo:
15耶利米 還囚在護衛兵院中的時候,耶和華的話臨到他說:
16Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo.
16「你去告訴 古實 人 以伯‧米勒 說,萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:我說降禍不降福的話必臨到這城,到那時必在你面前成就了。
17Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.
17耶和華說:到那日我必拯救你,你必不致交在你所怕的人手中。
18Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.
18我定要搭救你,你不致倒在刀下,卻要以自己的命為掠物,因你倚靠我。這是耶和華說的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.