Jeremia 18
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
1耶和華的話臨到 耶利米 說:
2Leviĝu kaj iru en la domon de la potisto, kaj tie Mi aŭdigos al vi Miajn vortojn.
2「你起來,下到窯匠的家裏去,我在那裏要使你聽我的話。」
3Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.
3我就下到窯匠的家裏去,正遇他轉輪做器皿。
4Kaj kiam difektiĝis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li plaĉis fari.
4窯匠用泥做的器皿,在他手中做壞了,他又用這泥另做別的器皿;窯匠看怎樣好,就怎樣做。
5Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:
5耶和華的話就臨到我說:
6Ĉu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
6「耶和華說: 以色列 家啊,我待你們,豈不能照這窯匠弄泥嗎? 以色列 家啊,泥在窯匠的手中怎樣,你們在我的手中也怎樣。
7Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin elŝiros, disfrapos, kaj pereigos;
7我何時論到一邦或一國說,要拔出、拆毀、毀壞;
8sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri ĝi, tiam Mi ankaŭ pentas pri la malfeliĉo, kiun Mi intencis fari al ĝi.
8我所說的那一邦,若是轉意離開他們的惡,我就必後悔,不將我想要施行的災禍降與他們。
9Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi ĝin fortikigos kaj enradikigos;
9我何時論到一邦或一國說,要建立、栽植;
10sed se ĝi faras malbonon antaŭ Miaj okuloj, ne aŭskultante Mian voĉon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al ĝi.
10他們若行我眼中看為惡的事,不聽從我的話,我就必後悔,不將我所說的福氣賜給他們。
11Kaj nun diru al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem jene: Tiele diras la Eternulo: Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraŭ vi; revenu do ĉiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.
11現在你要對 猶大 人和 耶路撒冷 的居民說:『耶和華如此說:我造出災禍攻擊你們,定意刑罰你們。你們各人當回頭離開所行的惡道,改正你們的行動作為。』
12Sed ili diras: Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj ĉiu el ni agos laŭ la obstineco de sia malbona koro.
12「他們卻說:『這是枉然。我們要照自己的計謀去行。』各人隨自己頑梗的惡心做事。」
13Tial tiele diras la Eternulo: Demandu inter la nacioj, ĉu iu aŭdis ion similan; multe da abomenindaĵoj faris la filino de Izrael.
13所以,耶和華如此說: 你們且往各國訪問, 有誰聽見這樣的事? 以色列 民行了一件極可憎惡的事。
14Ĉu la neĝo de Lebanon ĉesas liveri akvon al Miaj kampoj? ĉu ĉesigas sian iradon la malvarma akvo, fluanta de malproksime?
14黎巴嫩 的雪從田野的磐石上豈能斷絕呢? 從遠處流下的涼水豈能乾涸呢?
15Sed Mia popolo forgesis Min, incensas al idoloj; per sia konduto ili senordigas la vojojn eternajn, por iri laŭ vojo ne ebenigita,
15我的百姓竟忘記我, 向假 神 燒香, 使他們在所行的路上,在古道上絆跌, 使他們行沒有修築的斜路,
16por fari sian landon dezerto, eterna mokataĵo, tiel, ke ĉiu, kiu trapasas ĝin, miras kaj balancas la kapon.
16以致他們的地令人驚駭, 常常嗤笑; 凡經過這地的必驚駭搖頭。
17Kiel per orienta vento Mi disblovos ilin antaŭ la malamiko; la nukon kaj ne la vizaĝon Mi montros al ili en la tago de ilia pereo.
17我必在仇敵面前分散他們, 好像用東風吹散一樣。 遭難的日子,我必以背向他們, 不以面向他們。
18Ili diris: Ni iru kaj interkonsiliĝu kontraŭ Jeremia; ĉar ne malaperis la leĝinstruo ĉe la pastro, nek konsilo ĉe la saĝulo, nek parolo ĉe la profeto; venu, ni batu lin per la lango, kaj ni ne atentu liajn vortojn.
18他們就說:「來吧!我們可以設計謀害 耶利米 ;因為我們有祭司講律法,智慧人設謀略,先知說預言,都不能斷絕。來吧!我們可以用舌頭擊打他,不要理會他的一切話。」
19Atentu min, ho Eternulo, kaj aŭskultu la voĉon de miaj kontraŭuloj.
19耶和華啊,求你理會我, 且聽那些與我爭競之人的話。
20Ĉu oni devas repagi bonon per malbono? ĉar ili fosis foson por mia animo. Memoru, kiel mi staris antaŭ Vi, por paroli bonon pri ili, por forklini de ili Vian koleron.
20豈可以惡報善呢? 他們竟挖坑要害我的性命! 求你記念我怎樣站在你面前為他們代求, 要使你的忿怒向他們轉消。
21Tial elmetu iliajn filojn al malsato kaj transdonu ilin al glavo; iliaj edzinoj fariĝu seninfanaj kaj vidvinoj, iliaj viroj estu frapitaj de morto, iliaj junuloj estu mortigitaj de glavo en milito.
21故此,願你將他們的兒女交與饑荒和刀劍; 願他們的妻無子,且作寡婦; 又願他們的男人被死亡所滅, 他們的少年人在陣上被刀擊殺。
22Kriado estu aŭdata el iliaj domoj, kiam Vi subite venigos sur ilin amasojn, pro tio, ke ili fosis foson, por kapti min, kaj reton ili metis antaŭ miajn piedojn.
22你使敵軍忽然臨到他們的時候, 願人聽見哀聲從他們的屋內發出; 因他們挖坑要捉拿我, 暗設網羅要絆我的腳。
23Vi, ho Eternulo, scias ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi, por mortigi min; ne pardonu ilian malbonagon, kaj ilian pekon antaŭ Vi ne elviŝu; faligu ilin antaŭ Vi; agu kontraŭ ili en la tempo de Via kolero.
23耶和華啊,他們要殺我的那一切計謀, 你都知道。 不要赦免他們的罪孽, 也不要從你面前塗抹他們的罪惡, 要叫他們在你面前跌倒; 願你發怒的時候罰辦他們。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.