Jeremia 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel,
1猶大 王 約西亞 的兒子 約雅敬 第四年,就是 巴比倫 王 尼布甲尼撒 的元年, 耶和華 論 猶大 眾民的話臨到 耶利米 。
2kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante:
2先知 耶利米 就將這話對 猶大 眾人和 耶路撒冷 的一切居民說:
3De post la dek-tria jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago, en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne aŭskultis.
3「從 猶大 王 亞們 的兒子 約西亞 十三年直到今日,這二十三年之內,常有耶和華的話臨到我;我也對你們傳說,就是從早起來傳說,只是你們沒有聽從。
4La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti.
4耶和華也從早起來,差遣他的僕人眾先知到你們這裏來(只是你們沒有聽從,也沒有側耳而聽),
5Ili diris: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj por ĉiam;
5說:『你們各人當回頭,離開惡道和所作的惡,便可居住耶和華古時所賜給你們和你們列祖之地,直到永遠。
6kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.
6不可隨從別神事奉敬拜,以你們手所做的惹我發怒;這樣,我就不加害與你們。
7Sed vi ne aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritaĵo de viaj manoj por via malbono.
7然而你們沒有聽從我,竟以手所做的惹我發怒,陷害自己。這是耶和華說的。』」
8Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn,
8所以萬軍之耶和華如此說:「因為你們沒有聽從我的話,
9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
9我必召北方的眾族和我僕人 巴比倫 王 尼布甲尼撒 來攻擊這地和這地的居民,並四圍一切的國民。我要將他們盡行滅絕,以致他們令人驚駭、嗤笑,並且永久荒涼。這是耶和華說的。
10Kaj Mi ĉesigos ĉe ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
10我又要使歡喜和快樂的聲音,新郎和新婦的聲音,推磨的聲音和燈的亮光,從他們中間止息。
11Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj.
11這全地必然荒涼,令人驚駭。這些國民要服事 巴比倫 王七十年。
12Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto.
12七十年滿了以後,我必刑罰 巴比倫 王和那國民,並 迦勒底 人之地,因他們的罪孽使那地永遠荒涼。這是耶和華說的。
13Kaj Mi plenumos super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri ĉiuj nacioj.
13我也必使我向那地所說的話,就是記在這書上的話,是 耶利米 向這些國民說的預言,都臨到那地。
14Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj.
14因為有多國和大君王必使 迦勒底 人作奴僕;我也必照他們的行為,按他們手所做的報應他們。」
15Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
15耶和華- 以色列 的上帝對我如此說:「你從我手中接這杯忿怒的酒,使我所差遣你去的各國的民喝。
16Ili trinku, ili ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
16他們喝了就要東倒西歪,並要發狂,因我使刀劍臨到他們中間。」
17Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
17我就從耶和華的手中接了這杯,給耶和華所差遣我去的各國的民喝,
18al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj malbenataĵo, kiel tio estas nun;
18就是 耶路撒冷 和 猶大 的城邑,並 耶路撒冷 的君王與首領,使這城邑荒涼,令人驚駭、嗤笑、咒詛,正如今日一樣。
19al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
19又有 埃及 王法老和他的臣僕、首領,以及他的眾民,
20kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod;
20並雜族的人民和 烏斯 地的諸王,與 非利士 地的諸王( 亞實基倫 、 迦薩 、 以革倫 ,以及 亞實突 剩下的人);
21al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
21以東 、 摩押 、 亞捫 人、
22kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro;
22泰爾 的諸王、 西頓 的諸王、海島的諸王、
23al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
23底但 、 提瑪 、 布斯 ,和一切剃周圍 頭髮 的;
24kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto;
24阿拉伯 的諸王、住曠野雜族人民的諸王、
25kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj reĝoj de Medujo;
25心利 的諸王、 以攔 的諸王、 米底亞 的諸王、
26kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili.
26北方遠近的諸王,以及天下地上的萬國喝了,以後 示沙克 王也要喝。
27Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
27「你要對他們說:『萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:你們要喝,且要喝醉,要嘔吐,且要跌倒,不得再起來,都因我使刀劍臨到你們中間。』
28Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki.
28「他們若不肯從你手接這杯喝,你就要對他們說:『萬軍之耶和華如此說:你們一定要喝!
29Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
29我既從稱為我名下的城起首施行災禍,你們能盡免刑罰嗎?你們必不能免,因為我要命刀劍臨到地上一切的居民。這是萬軍之耶和華說的。』
30Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili: La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero.
30「所以你要向他們預言這一切的話,攻擊他們,說: 耶和華必從高天吼叫, 從聖所發聲, 向自己的羊群大聲吼叫; 他要向地上一切的居民吶喊, 像踹 葡萄 的一樣。
31La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
31必有響聲達到地極, 因為耶和華與列國相爭; 凡有血氣的,他必審問; 至於惡人,他必交給刀劍。 這是耶和華說的。
32Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero.
32萬軍之耶和華如此說: 看哪,必有災禍從這國發到那國, 並有大暴風從地極颳起。
33Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero.
33「到那日,從地這邊直到地那邊都有耶和華所殺戮的。必無人哀哭,不得收殮,不得葬埋,必在地上成為糞土。
34Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.
34牧人哪,你們當哀號,呼喊; 群眾的頭目啊,你們要滾 在灰中 ; 因為你們被殺戮分散的日子足足來到。 你們要跌碎,好像美器打碎一樣。
35Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro.
35牧人無路逃跑; 群眾的頭目也無法逃脫。
36Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro.
36聽啊,有牧人呼喊, 有群眾頭目哀號的聲音, 因為耶和華使他們的草場變為荒場。
37Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la flama kolero de la Eternulo.
37耶和華發出猛烈的怒氣, 平安的羊圈就都寂靜無聲。
38Li forlasis Sian laŭbon kiel leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.
38他離了隱密處像獅子一樣, 他們的地,因 刀劍 凶猛的欺壓, 又因他猛烈的怒氣都成為可驚駭的。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.