Jeremia 50
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Jen estas la vorto, kiun la Eternulo diris per la profeto Jeremia pri Babel kaj pri la lando de la Ĥaldeoj:
1耶和華藉先知 耶利米 論 巴比倫 和 迦勒底 人之地所說的話。
2Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kaŝu, diru: Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodaĥ, hontigitaj estas ĝiaj idoloj, frakasitaj estas ĝiaj statuoj.
2你們要在萬國中傳揚報告, 豎立大旗; 要報告,不可隱瞞,說: 巴比倫 被攻取, 彼勒 蒙羞, 米羅達 驚惶。 巴比倫 的神像都蒙羞; 她的偶像都驚惶。
3Ĉar eliris kontraŭ ĝin popolo el la nordo, kiu faros ĝian landon dezerto, kaj ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros.
3「因有一國從北方上來攻擊她,使她的地荒涼,無人居住,連人帶牲畜都逃走了。」
4En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion.
4耶和華說:「當那日子、那時候, 以色列 人要和 猶大 人同來,隨走隨哭,尋求耶和華-他們的上帝。
5Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizaĝo: Venu, ni aliĝos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla.
5他們必訪問 錫安 ,又面向這裏, 說 :『來吧,你們要與耶和華聯合為永遠不忘的約。』
6Mia popolo estis kiel erarvagantaj ŝafoj: ili paŝtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian ŝafejon.
6「我的百姓作了迷失的羊,牧人使他們走差路,使他們轉到山上。他們從大山走到小山,竟忘了安歇之處。
7Ĉiuj, kiuj renkontis ilin, manĝis ilin; kaj iliaj malamikoj diris: Ni ne estas kulpaj, ĉar ili pekis antaŭ la Eternulo, la loĝejo de la vero, antaŭ la espero de iliaj patroj, la Eternulo.
7凡遇見他們的,就把他們吞滅。敵人說:『我們沒有罪;因他們得罪那作公義居所的耶和華,就是他們列祖所仰望的耶和華。』
8Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la Ĥaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaŭ la ŝafoj.
8「我 民哪 ,你們要從 巴比倫 中逃走,從 迦勒底 人之地出去,要像羊群前面走的公山羊。
9Ĉar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili aranĝos sin kontraŭ ĝi, kaj ĝi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane.
9因我必激動聯合的大國從北方上來攻擊 巴比倫 ,他們要擺陣攻擊她;她必從那裏被攻取。他們的箭好像善射之勇士的箭,一枝也不徒然返回。
10Kaj Ĥaldeujo fariĝos militakiro; ĉiuj ĝiaj prirabantoj satiĝos, diras la Eternulo.
10迦勒底 必成為掠物;凡擄掠她的都必心滿意足。這是耶和華說的。」
11Ĉar vi ĝojis, ĉar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredaĵo, ĉar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj ĉevaloj,
11搶奪我產業的啊, 你們因歡喜快樂, 且像踹 穀 撒歡的母牛犢, 又像發嘶聲的壯馬。
12tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj: dezerto, neloĝata tero, kaj stepo.
12你們的母 巴比倫 就極其抱愧, 生你們的必然蒙羞。 她要列在諸國之末, 成為曠野、旱地、沙漠。
13De la kolero de la Eternulo ĝi fariĝos neloĝata, kaj ĝi tuta fariĝos dezerta; ĉiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri ĉiuj ĝiaj vundoj.
13因耶和華的忿怒,必無人居住, 要全然荒涼。 凡經過 巴比倫 的要受驚駭, 又因她所遭的災殃嗤笑。
14Pretigu vin kontraŭ Babel ĉirkaŭe, ĉiuj streĉantoj de pafarkoj, pafu sur ĝin, ne domaĝu sagojn; ĉar ĝi pekis antaŭ la Eternulo.
14所有拉弓的,你們要在 巴比倫 的四圍擺陣, 射箭攻擊她。 不要愛惜箭枝, 因她得罪了耶和華。
15Triumfe kriu kontraŭ ĝi ĉirkaŭe; malleviĝis ĝia mano, falis ĝia fundamento, detruiĝis ĝiaj muregoj; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo; venĝu al ĝi; kiel ĝi agis, tiel agu kontraŭ ĝi.
15你們要在她四圍吶喊; 她已經投降。 外郭坍塌了, 城牆拆毀了, 因為這是耶和華報仇的事。 你們要向 巴比倫 報仇; 她怎樣待人,也要怎樣待她。
16Ekstermu el Babel semanton kaj rikoltanton en la tempo de rikoltado; de la glavo de la tirano ĉiu sin turnu al sia popolo, kaj ĉiu forkuru en sian landon.
16你們要將 巴比倫 撒種的 和收割時拿鐮刀的都剪除了。 他們各人因怕欺壓的刀劍, 必歸回本族,逃到本土。
17Izrael estas kiel disĵetita ŝafaro; leonoj lin dispelis: la unua manĝis lin la reĝo de Asirio, kaj ĉi tiu lasta, Nebukadnecar, reĝo de Babel, rompis al li la ostojn.
17「 以色列 是打散的羊,是被獅子趕出的。首先是 亞述 王將他吞滅,末後是 巴比倫 王 尼布甲尼撒 將他的骨頭折斷。」
18Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi punos la reĝon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la reĝon de Asirio.
18所以萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:「我必罰 巴比倫 王和他的地,像我從前罰 亞述 王一樣。
19Kaj Mi revenigos Izraelon en lian loĝejon, kaj li paŝtiĝos sur Karmel kaj Baŝan, kaj sur la monto de Efraim kaj en Gilead lia animo satiĝos.
19我必再領 以色列 回他的草場,他必在 迦密 和 巴珊 吃草,又在 以法蓮 山上和 基列 境內得以飽足。」
20En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni serĉos malbonagon de Izrael, sed ĝi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed ĝi ne troviĝos; ĉar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.
20耶和華說:「當那日子、那時候,雖尋 以色列 的罪孽,一無所有;雖尋 猶大 的罪惡,也無所見;因為我所留下的人,我必赦免。」
21Iru kontraŭ la landon de la maldolĉigantoj, kontraŭ ĝin kaj kontraŭ la loĝantojn de la punejo; ruinigu kaj ekstermu ĉion post ili, diras la Eternulo, kaj faru ĉion tiel, kiel Mi ordonis al vi.
21耶和華說:上去攻擊 米拉大翁 之地, 又攻擊 比割 的居民。 要追殺滅盡, 照我一切所吩咐你的去行。
22Bruo de batalo estas en la lando, kaj granda frakasado.
22境內有打仗和大毀滅的響聲。
23Kiele rompita kaj frakasita estas la martelo de la tuta tero! kiele dezertiĝis Babel inter la nacioj!
23全地的大錘何竟砍斷破壞? 巴比倫 在列國中何竟荒涼?
24Mi starigis reton por vi, kaj vi estas kaptita, ho Babel, antaŭ ol vi tion rimarkis; vi estas trovita kaj kaptita, ĉar vi leviĝis kontraŭ la Eternulon.
24巴比倫 哪,我為你設下網羅, 你不知不覺被纏住。 你被尋着,也被捉住; 因為你與耶和華爭競。
25La Eternulo malfermis Sian trezorejon, kaj elprenis el tie la ilojn de Sia kolero; ĉar ion por fari havas la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la lando de la Ĥaldeoj.
25耶和華已經開了武庫, 拿出他惱恨的兵器; 因為主-萬軍之耶和華 在 迦勒底 人之地有 當做的事 。
26Iru kontraŭ ĝin de plej malproksime, malfermu ĝiajn grenejojn, piedpremu ĝin kiel amasaĵon, ekstermu ĝin, ke nenio de ĝi restu.
26你們要從極遠的邊界來攻擊她, 開她的倉廩, 將她堆如高堆, 毀滅淨盡,絲毫不留。
27Dishaku per glavo ĉiujn ĝiajn bovojn; ili estu buĉataj. Ve al ili! ĉar venis ilia tago, la tempo de ilia puno.
27要殺她的一切牛犢, 使他們下去遭遇殺戮。 他們有禍了, 因為追討他們的日子已經來到。 (
28Aŭdiĝas voĉo de forkurantoj kaj forsaviĝantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la venĝo de la Eternulo, nia Dio, pri la venĝo pro Lia templo.
28有從 巴比倫 之地逃避出來的人,在 錫安 揚聲報告耶和華-我們的上帝報仇,就是為他的殿報仇。)
29Alvoku multajn kontraŭ Babelon, ĉiujn, kiuj streĉas pafarkon; stariĝu tendare ĉirkaŭ ĝi, ke neniu povu forsaviĝi el ĝi; repagu al ĝi laŭ ĝiaj agoj: ĉion, kion ĝi faris, faru al ĝi; ĉar ĝi estis malhumila kontraŭ la Eternulo, kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
29「招集一切弓箭手來攻擊 巴比倫 。要在 巴比倫 四圍安營,不要容一人逃脫,照着她所做的報應她;她怎樣待人,也要怎樣待她,因為她向耶和華- 以色列 的聖者發了狂傲。
30Pro tio ĝiaj junuloj falos sur ĝiaj stratoj, kaj ĉiuj ĝiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo.
30所以她的少年人必仆倒在街上。當那日,一切兵丁必默默無聲。這是耶和華說的。」
31Jen Mi estas kontraŭ vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; ĉar venis via tago, la tempo de via puno.
31主-萬軍之耶和華說: 你這狂傲的啊,我與你反對, 因為我追討你的日子已經來到。
32Kaj la malhumilulo falpuŝiĝos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj ĝi ekstermos ĉiujn liajn ĉirkaŭaĵojn.
32狂傲的必絆跌仆倒,無人扶起。 我也必使火在他的城邑中着起來, 將他四圍所有的盡行燒滅。
33Tiele diras la Eternulo Cebaot: Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj ĉiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin.
33萬軍之耶和華如此說:「 以色列 人和 猶大 人一同受欺壓;凡擄掠他們的都緊緊抓住他們,不肯釋放。
34Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuiĝos kaj la loĝantoj de Babel ektremos.
34他們的救贖主大有能力,萬軍之耶和華是他的名。他必伸清他們的冤,好使全地得平安,並攪擾 巴比倫 的居民。」
35Glavo falu sur la Ĥaldeojn, diras la Eternulo, sur la loĝantojn de Babel, sur ĝiajn eminentulojn kaj saĝulojn;
35耶和華說:「 有刀劍臨到 迦勒底 人和 巴比倫 的居民, 並她的首領與智慧人。
36glavo sur la antaŭdiristojn, ke ili malsaĝiĝu; glavo sur ĝiajn heroojn, ke ili senkuraĝiĝu;
36有刀劍臨到矜誇的人, 他們就成為愚昧; 有刀劍臨到她的勇士, 他們就驚惶。
37glavo sur ĝiajn ĉevalojn kaj sur ĝiajn ĉarojn, kaj sur ĉiujn diversgentajn loĝantojn, kiuj estas en ĝi, ke ili fariĝu kiel virinoj; glavo sur ĝiajn trezorojn, ke ili estu disrabitaj.
37有刀劍臨到她的馬匹、車輛, 和其中雜族的人民; 他們必像婦女一樣。 有刀劍臨到她的寶物, 就被搶奪。
38Sekeco trafu ĝiajn akvojn, ke ili malaperu; ĉar tio estas lando de idoloj, kaj pri siaj monstroj ili fanfaronas.
38有乾旱臨到她的眾水, 就必乾涸; 因為這是有雕刻偶像之地, 人因偶像而顛狂。
39Tial tie ekloĝos stepaj bestoj kaj ŝakaloj, kaj strutoj en ĝi loĝos; ĝi neniam plu estos loĝata, kaj neniu tie havos domon en ĉiuj venontaj generacioj.
39所以曠野的走獸和豺狼必住在那裏,鴕鳥也住在其中,永無人煙,世世代代無人居住。」
40Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaŭ tie restos neniu kaj loĝos neniu homido.
40耶和華說:「必無人住在那裏,也無人在其中寄居,要像我傾覆 所多瑪 、 蛾摩拉 ,和鄰近的城邑一樣。
41Jen venas popolo el nordo, granda nacio kaj multe da reĝoj leviĝas de la randoj de la tero.
41看哪,有一種民從北方而來, 並有一大國和許多君王被激動,從地極來到。
42Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Babel.
42他們拿弓和槍, 性情殘忍,不施憐憫; 他們的聲音像海浪匉訇。 巴比倫 城啊, 他們騎馬, 都擺隊伍如上戰場的人, 要攻擊你。
43Aŭdis la reĝo de Babel la sciigon pri ili, kaj senfortiĝis liaj manoj; suferego atakis lin, doloro kiel ĉe naskantino.
43巴比倫 王聽見他們的風聲, 手就發軟, 痛苦將他抓住, 疼痛彷彿產難的婦人。
44Jen kiel leono li supreniras de la majesta Jordan kontraŭ la fortikan loĝejon; ĉar Mi rapide forpelos ilin de tie, kaj Mi estrigos tie tiun, kiu estas elektita. Ĉar kiu estas simila al Mi? kiu donos al Mi decidojn? kaj kiu estas la paŝtisto, kiu povas kontraŭstari al Mi?
44「 仇敵 必像獅子從 約旦河 邊的叢林上來,攻擊堅固的居所。轉眼之間,我要使他們逃跑,離開這地。誰蒙揀選,我就派誰治理這地。誰能比我呢?誰能給我定規日期呢?有何牧人能在我面前站立得住呢?
45Tial aŭskultu la decidon de la Eternulo, kiun Li decidis pri Babel, kaj Liajn intencojn, kiujn Li havas pri la lando de la Ĥaldeoj: la knaboj-paŝtistoj ilin fortrenos, kaj detruos super ili ilian loĝejon.
45你們要聽耶和華攻擊 巴比倫 所說的謀略和他攻擊 迦勒底 人之地所定的旨意。仇敵定要將他們群眾微弱的拉去,定要使他們的居所荒涼。
46De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos aŭdata ĉe la nacioj.
46因 巴比倫 被取的聲音,地就震動,人在列邦都聽見呼喊的聲音。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.