Genezo 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj ĉio, kio estis kun li, kaj kun li ankaŭ Lot, direktante sin al sudo.
1亚伯兰 带着他的妻子与 罗得 ,并一切所有的,都从 埃及 上南地去。
2Kaj Abram estis tre riĉa je brutoj, arĝento, kaj oro.
2亚伯兰 的金、银、牲畜极多。
3Kaj li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis Bet-El, ĝis la loko, kie antaŭe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj,
3他从南地渐渐往 伯特利 去,到了 伯特利 和 艾 的中间,就是从前支搭帐棚的地方,
4al la loko de la altaro, kiun li tie faris antaŭe; kaj Abram tie preĝis al la Eternulo.
4也是他起先筑坛的地方;他又在那里求告耶和华的名。
5Kaj ankaŭ Lot, kiu iris kun Abram, havis ŝafojn kaj bovojn kaj tendojn.
5与 亚伯兰 同行的 罗得 也有牛群、羊群、帐棚。
6Kaj ne sufiĉis por ili la tero, ke ili loĝu kune, ĉar ilia havo estis granda kaj ili ne povis loĝi kune.
6那地容不下他们;因为他们的财物甚多,使他们不能同居。
7Kaj estis malpaco inter la paŝtistoj de la brutaro de Abram kaj la paŝtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam loĝis en la lando.
7当时, 迦南 人与 比利洗 人在那地居住。 亚伯兰 的牧人和 罗得 的牧人相争。
8Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj.
8亚伯兰 就对 罗得 说:「你我不可相争,你的牧人和我的牧人也不可相争,因为我们是骨肉。
9La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren.
9遍地不都在你眼前吗?请你离开我:你向左,我就向右;你向右,我就向左。」
10Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar.
10罗得 举目看见 约旦河 的全平原,直到 琐珥 ,都是滋润的,那地在耶和华未灭 所多玛 、 蛾摩拉 以先如同耶和华的园子,也像 埃及 地。
11Kaj Lot elektis al si la tutan ĉirkaŭaĵon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartiĝis unu de la alia:
11于是 罗得 选择 约旦河 的全平原,往东迁移;他们就彼此分离了。
12Abram enloĝiĝis en la lando Kanaana, kaj Lot enloĝiĝis en la urboj de la ĉirkaŭaĵo kaj starigis siajn tendojn ĝis Sodom.
12亚伯兰 住在 迦南 地, 罗得 住在平原的城邑,渐渐挪移帐棚,直到 所多玛 。
13Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo.
13所多玛 人在耶和华面前罪大恶极。
14Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartiĝis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten;
14罗得 离别 亚伯兰 以后,耶和华对 亚伯兰 说:「从你所在的地方,你举目向东西南北观看;
15ĉar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne.
15凡你所看见的一切地,我都要赐给你和你的后裔,直到永远。
16Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaŭ vian idaron.
16我也要使你的后裔如同地上的尘沙那样多,人若能数算地上的尘沙才能数算你的后裔。
17Leviĝu, trairu la landon laŭlonge kaj laŭlarĝe, ĉar al vi Mi ĝin donos.
17你起来,纵横走遍这地,因为我必把这地赐给你。」
18Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj ekloĝis en la arbareto Mamre, kiu estas en Ĥebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
18亚伯兰 就搬了帐棚,来到 希伯 、 幔利 的橡树那里居住,在那里为耶和华筑了一座坛。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.