Genezo
Chapter 43
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La malsato estis tre premanta en la lando.
1那地的饥荒甚大。
2Kiam ili formanĝis la grenon, kiun ili venigis el Egiptujo, ilia patro diris al ili: Iru denove kaj aĉetu por ni iom da pano.
2他们从 埃及 带来的粮食吃尽了,他们的父亲就对他们说:「你们再去给我籴些粮来。」
3Tiam Jehuda diris al li jene: Tiu homo tre severe diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
3犹大 对他说:「那人谆谆地告诫我们说:『你们的兄弟若不与你们同来,你们就不得见我的面。』
4Se vi sendos nian fraton kun ni, tiam ni iros kaj aĉetos por vi panon;
4你若打发我们的兄弟与我们同去,我们就下去给你籴粮;
5sed se vi ne sendos, tiam ni ne iros; ĉar tiu homo diris al ni: Ne aperu antaŭ mi, se via frato ne estos kun vi.
5你若不打发他去,我们就不下去,因为那人对我们说:『你们的兄弟若不与你们同来,你们就不得见我的面。』」
6Kaj Izrael diris: Kial vi faris al mi tian malbonon, kaj diris al la homo, ke vi havas ankoraŭ fraton?
6以色列 说:「你们为什么这样害我,告诉那人你们还有兄弟呢?」
7Kaj ili diris: La homo severe demandis pri ni kaj pri nia familio, dirante: Ĉu via patro ankoraŭ vivas? ĉu vi havas fraton? Kaj ni respondis al li tiujn demandojn. Ĉu ni povis scii, ke li diros: Venigu vian fraton?
7他们回答说:「那人详细问到我们和我们的亲属,说:『你们的父亲还在吗?你们还有兄弟吗?』我们就按着他所问的告诉他,焉能知道他要说『必须把你们的兄弟带下来』呢?」
8Kaj Jehuda diris al sia patro Izrael: Sendu la knabon kun mi, tiam ni leviĝos kaj iros, por ke ni vivu kaj ne mortu, ni kaj vi kaj niaj infanoj.
8犹大 又对他父亲 以色列 说:「你打发童子与我同去,我们就起身下去,好叫我们和你,并我们的 妇人 孩子,都得存活,不至于死。
9Mi garantios por li, el miaj manoj vi lin postulos. Se mi ne revenigos lin al vi kaj ne starigos antaŭ via vizaĝo, tiam mi estos kulpa antaŭ vi dum la tuta vivo.
9我为他作保;你可以从我手中追讨,我若不带他回来交在你面前,我情愿永远担罪。
10Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
10我们若没有耽搁,如今第二次都回来了。」
11Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromaĵon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
11他们的父亲 以色列 说:「若必须如此,你们就当这样行:可以将这地土产中最好的乳香、蜂蜜、香料、没药、榧子、杏仁都取一点,收在器具里,带下去送给那人作礼物,
12Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
12又要手里加倍地带银子,并将归还在你们口袋内的银子仍带在手里;那或者是错了。
13Kaj vian fraton prenu, kaj leviĝu kaj iru returne al tiu homo.
13也带着你们的兄弟,起身去见那人。
14Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfaniĝis, mi restu seninfana.
14但愿全能的 神使你们在那人面前蒙怜悯,释放你们的那弟兄和 便雅悯 回来。我若丧了儿子,就丧了吧!」
15Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaŭ Benjamenon; kaj ili leviĝis kaj iris Egiptujon kaj stariĝis antaŭ Jozef.
15于是,他们拿着那礼物,又手里加倍地带银子,并且带着 便雅悯 ,起身下到 埃及 ,站在 约瑟 面前。
16Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj buĉu bruton kaj pretigu; ĉar kun mi manĝos tiuj homoj hodiaŭ tagmeze.
16约瑟 见 便雅悯 和他们同来,就对家宰说:「将这些人领到屋里。要宰杀牲畜,预备 筵席 ,因为晌午这些人同我吃饭。」
17Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
17家宰就遵着 约瑟 的命去行,领他们进 约瑟 的屋里。
18Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antaŭe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por ĵeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
18他们因为被领到 约瑟 的屋里,就害怕,说:「领我们到这里来,必是因为头次归还在我们口袋里的银子,找我们的错缝,下手害我们,强取我们为奴仆,抢夺我们的驴。」
19Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li ĉe la pordo de la domo.
19他们就挨近 约瑟 的家宰,在屋门口和他说话,
20Kaj ili diris: Pardonu, nia sinjoro! ni estis venintaj, por aĉeti panon;
20说:「我主啊,我们头次下来实在是要籴粮。
21sed kiam ni venis al la noktohaltejo kaj ni malfermis niajn sakojn, ni ekvidis, ke la mono de ĉiu el ni estas en la aperturo de lia sako, nia mono laŭ ĝia plena pezo; tial ni ĝin realportis per niaj manoj.
21后来到了住宿的地方,我们打开口袋,不料,各人的银子,分量足数,仍在各人的口袋内,现在我们手里又带回来了。
22Kaj alian monon ni alportis per niaj manoj, por aĉeti panon. Ni ne scias, kiu metis nian monon en niajn sakojn.
22另外又带下银子来籴粮。不知道先前谁把银子放在我们的口袋里。」
23Kaj li diris: Estu trankvilaj, ne timu. Via Dio kaj la Dio de via patro donis al vi trezoron en viajn sakojn; vian monon mi ricevis. Kaj li elkondukis al ili Simeonon.
23家宰说:「你们可以放心,不要害怕,是你们的 神和你们父亲的 神赐给你们财宝在你们的口袋里;你们的银子,我早已收了。」他就把 西缅 带出来,交给他们。
24Kaj tiu homo enkondukis ilin en la domon de Jozef kaj donis akvon, kaj ili lavis siajn piedojn; kaj li donis manĝon al iliaj azenoj.
24家宰就领他们进 约瑟 的屋里,给他们水洗脚,又给他们草料喂驴。
25Kaj ili pretigis la donacojn por la veno de Jozef tagmeze; ĉar ili aŭdis, ke tie ili manĝos panon.
25他们就预备那礼物,等候 约瑟 晌午来,因为他们听见要在那里吃饭。
26Kaj Jozef venis hejmen; kaj ili alportis al li en la domon la donacojn, kiujn ili havis en la manoj, kaj kliniĝis al li ĝis la tero.
26约瑟 来到家里,他们就把手中的礼物拿进屋去给他,又俯伏在地,向他下拜。
27Kaj li demandis ilin pri ilia farto, kaj diris: Ĉu bone fartas via maljuna patro, pri kiu vi diris al mi? ĉu li vivas ankoraŭ?
27约瑟 问他们好,又问:「你们的父亲—就是你们所说的那老人家平安吗?他还在吗?」
28Kaj ili diris: Via sklavo nia patro fartas bone; li vivas ankoraŭ. Kaj ili kliniĝis kaj ĵetis sin antaŭ li sur la teron.
28他们回答说:「你仆人—我们的父亲平安;他还在。」于是他们低头下拜。
29Kaj li levis siajn okulojn, kaj ekvidis sian fraton Benjamen, la filon de lia patrino, kaj li diris: Ĉu tio estas via plej juna frato, pri kiu vi diris al mi? Kaj li diris: Dio vin favoru, mia filo.
29约瑟 举目看见他同母的兄弟 便雅悯 ,就说:「你们向我所说那顶小的兄弟就是这位吗?」又说:「小儿啊,愿 神赐恩给你!」
30Kaj Jozef forrapidis, ĉar ekflamis lia interno pro lia frato kaj li volis plori. Kaj li eniris en internan ĉambron kaj ploris tie.
30约瑟 爱弟之情发动,就急忙寻找可哭之地,进入自己的屋里,哭了一场。
31Sed li lavis sian vizaĝon kaj eliris, kaj tenis sin forte, kaj diris: Surtabligu panon!
31他洗了脸出来,勉强隐忍,吩咐人摆饭。
32Kaj oni surtabligis por li aparte, kaj por ili aparte, kaj por la Egiptoj, kiuj manĝis kun li, aparte; ĉar la Egiptoj ne povas manĝi panon kun Hebreoj: tio estas abomenindaĵo por ili.
32他们就为 约瑟 单摆了一席,为那些人又摆了一席,也为和 约瑟 同吃饭的 埃及 人另摆了一席,因为 埃及 人不可和 希伯来 人一同吃饭;那原是 埃及 人所厌恶的。
33Kaj ili sidiĝis antaŭ li, pli maljuna laŭ sia maljuneco kaj pli juna laŭ sia juneco; kaj la homoj miris unu antaŭ alia.
33约瑟 使众弟兄在他面前排列坐席,都按着长幼的次序,众弟兄就彼此诧异。
34Kaj oni portis al ili manĝaĵon de lia tablo; sed la porcio de Benjamen estis kvinoble pli granda, ol la porcioj de ĉiuj. Kaj ili trinkis kaj ebriiĝis kun li.
34约瑟 把他面前的食物分出来,送给他们;但 便雅悯 所得的比别人多五倍。他们就饮酒,和 约瑟 一同宴乐。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.