Genezo
Chapter 49
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektiĝu, kaj mi sciigos al vi, kio fariĝos al vi en la tempo venonta.
1雅各 叫了他的儿子们来,说:「你们都来聚集,我好把你们日后必遇的事告诉你们。
2Kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, Kaj aŭskultu Izraelon, vian patron.
2雅各 的儿子们,你们要聚集而听, 要听你们父亲 以色列 的话。
3Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
3吕便 哪,你是我的长子, 是我力量强壮的时候生的, 本当大有尊荣,权力超众。
4Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, Ĉar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
4但你 放纵情欲, 滚沸如水, 必不得居首位; 因为你上了你父亲的床, 污秽了我的榻。
5Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
5西缅 和 利未 是弟兄; 他们的刀剑是残忍的器具。
6En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aliĝu mia honoro; Ĉar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
6我的灵啊,不要与他们同谋; 我的心哪,不要与他们联络; 因为他们趁怒杀害人命, 任意砍断牛腿大筋。
7Malbenita estu ilia kolero, ĉar ĝi estas forta, Kaj ilia furiozo, ĉar ĝi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disĵetos ilin en Izrael.
7他们的怒气暴烈可咒; 他们的忿恨残忍可诅。 我要使他们分居在 雅各 家里 , 散住在 以色列 地中 。
8Jehuda, vin laŭdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Kliniĝos antaŭ vi la filoj de via patro.
8犹大 啊,你弟兄们必赞美你; 你手必掐住仇敌的颈项; 你父亲的儿子们必向你下拜。
9Juna leono estas Jehuda; De ĉasakiro, mia filo, vi leviĝis. Li genuiĝis, kuŝiĝis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
9犹大 是个小狮子; 我儿啊,你抓了食便上去。 你屈下身去,卧如公狮, 蹲如母狮,谁敢惹你?
10Ne forpreniĝos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, Ĝis venos paco Kaj al li humiliĝos la popoloj.
10圭必不离 犹大 , 杖必不离他两脚之间, 直等细罗来到, 万民都必归顺。
11Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbranĉo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
11犹大 把小驴拴在葡萄树上, 把驴驹拴在美好的葡萄树上。 他在葡萄酒中洗了衣服, 在葡萄汁中洗了袍褂。
12Liaj okuloj estas ruĝaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
12他的眼睛必因酒红润; 他的牙齿必因奶白亮。
13Zebulun loĝos ĉe la bordo de maro, Ĉe albordiĝejo de ŝipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
13西布伦 必住在海口, 必成为停船的海口; 他的境界必延到 西顿 。
14Isaĥar estas fortosta azeno; Li kuŝos inter la baraĵoj.
14以萨迦 是个强壮的驴, 卧在羊圈之中。
15Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian ŝultron por portado Kaj fariĝis laboristo por tributo.
15他以安静为佳,以肥地为美, 便低肩背重,成为服苦的仆人。
16Dan juĝos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
16但 必判断他的民, 作 以色列 支派之一。
17Dan estos serpento ĉe la vojo, Cerasto ĉe la irejo, Mordanto de kalkano de ĉevalo, Ke ĝia rajdanto falas malantaŭen.
17但 必作道上的蛇,路中的虺, 咬伤马蹄,使骑马的坠落于后。
18Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
18耶和华啊,我向来等候你的救恩。
19Gadon premos amaso, Sed li repremos ĝin je la kalkano.
19迦得 必被敌军追逼, 他却要追逼他们的脚跟。
20Ĉe Aŝer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandaĵojn al reĝoj.
20亚设 之地必出肥美的粮食, 且出君王的美味。
21Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
21拿弗他利 是被释放的母鹿; 他出嘉美的言语。
22Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La branĉoj etendiĝis super la muron.
22约瑟 是多结果子的树枝, 是泉旁多结果的枝子; 他的枝条探出墙外。
23Ĉagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraŭ li;
23弓箭手将他苦害, 向他射箭,逼迫他。
24Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Paŝtisto, la Roko de Izrael.
24但他的弓仍旧坚硬; 他的手健壮敏捷。 这是因 以色列 的牧者, 以色列 的磐石— 就是 雅各 的大能者。
25La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la ĉielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kuŝas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
25你父亲的 神必帮助你; 那全能者必将天上所有的福, 地里所藏的福,以及生产乳养的福,都赐给你。
26La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, Ĝis la limo de la eternaj altaĵoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
26你父亲所祝的福 胜过我祖先所祝的福, 如永世的山岭,至极的边界; 这些福必降在 约瑟 的头上, 临到那与弟兄迥别之人的顶上。
27Benjamen estas lupo karnoŝira; Matene li manĝos ĉasakiron, Kaj vespere li dividos rabaĵon.
27便雅悯 是个撕掠的狼, 早晨要吃他所抓的, 晚上要分他所夺的。」
28Tio estas ĉiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, ĉiun per aparta beno li benis.
28这一切是 以色列 的十二支派;这也是他们的父亲对他们所说的话,为他们所祝的福,都是按着各人的福分为他们祝福。
29Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektiĝas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu troviĝas sur la kampo de Efron la Ĥetido,
29他又嘱咐他们说:「我将要归到我列祖那里,你们要将我葬在 赫 人 以弗 田间的洞里,与我祖我父在一处,
30en la duobla kampa kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo de Efron la Ĥetido kiel tomban posedaĵon.
30就是在 迦南 地 幔利 前、 麦比拉 田间的洞;那洞和田是 亚伯拉罕 向 赫 人 以弗 买来为业,作坟地的。
31Tie oni enterigis Abrahamon kaj lian edzinon Sara, tie oni enterigis Isaakon kaj lian edzinon Rebeka, kaj tie mi enterigis Lean,
31他们在那里葬了 亚伯拉罕 和他妻子 撒拉 ,又在那里葬了 以撒 和他的妻子 利百加 ;我也在那里葬了 利亚 。
32sur la kampo kaj en la kaverno sur ĝi, kiuj estas aĉetitaj de el la filoj de Ĥet.
32那块田和田间的洞原是向 赫 人买的。」
33Kaj Jakob finis la ordonadon al siaj filoj, kaj li kunigis siajn piedojn sur la lito, kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
33雅各 嘱咐众子已毕,就把脚收在床上,气绝而死,归他列祖那里去了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.