Genezo 30
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos.
1拉结 见自己不给 雅各 生子,就嫉妒她姊姊,对 雅各 说:「你给我孩子,不然我就死了。」
2Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
2雅各 向 拉结 生气,说:「叫你不生育的是 神,我岂能代替他 作主 呢?」
3Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi.
3拉结 说:「有我的使女 辟拉 在这里,你可以与她同房,使她生子在我膝下,我便因她也得孩子。」
4Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi.
4拉结 就把她的使女 辟拉 给丈夫为妾; 雅各 便与她同房,
5Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon.
5辟拉 就怀孕,给 雅各 生了一个儿子。
6Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan.
6拉结 说:「 神伸了我的冤,也听了我的声音,赐我一个儿子」,因此给他起名叫 但 。
7Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob.
7拉结 的使女 辟拉 又怀孕,给 雅各 生了第二个儿子。
8Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali.
8拉结 说:「我与我姊姊大大相争,并且得胜」,于是给他起名叫 拿弗他利 。
9Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon.
9利亚 见自己停了生育,就把使女 悉帕 给 雅各 为妾。
10Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
10利亚 的使女 悉帕 给 雅各 生了一个儿子。
11Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad.
11利亚 说:「万幸!」于是给他起名叫 迦得 。
12Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
12利亚 的使女 悉帕 又给 雅各 生了第二个儿子。
13Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer.
13利亚 说:「我有福啊,众女子都要称我是有福的」,于是给他起名叫 亚设 。
14Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
14割麦子的时候, 吕便 往田里去,寻见风茄,拿来给他母亲 利亚 。 拉结 对 利亚 说:「请你把你儿子的风茄给我些。」
15Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
15利亚 说:「你夺了我的丈夫还算小事吗?你又要夺我儿子的风茄吗?」 拉结 说:「为你儿子的风茄,今夜他可以与你同寝。」
16Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto.
16到了晚上, 雅各 从田里回来, 利亚 出来迎接他,说:「你要与我同寝,因为我实在用我儿子的风茄把你雇下了。」那一夜, 雅各 就与她同寝。
17Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
17神应允了 利亚 ,她就怀孕,给 雅各 生了第五个儿子。
18Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar.
18利亚 说:「 神给了我价值,因为我把使女给了我丈夫」,于是给他起名叫 以萨迦 。
19Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob.
19利亚 又怀孕,给 雅各 生了第六个儿子。
20Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun.
20利亚 说:「 神赐我厚赏;我丈夫必与我同住,因我给他生了六个儿子」,于是给他起名 西布伦 。
21Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina.
21后来又生了一个女儿,给她起名叫 底拿 。
22Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron.
22神顾念 拉结 ,应允了她,使她能生育。
23Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
23拉结 怀孕生子,说:「 神除去了我的羞耻」,
24Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
24就给他起名叫 约瑟 ,意思说:「愿耶和华再增添我一个儿子。」
25Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
25拉结 生 约瑟 之后, 雅各 对 拉班 说:「请打发我走,叫我回到我本乡本土去。
26Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
26请你把我服事你所得的妻子和儿女给我,让我走;我怎样服事你,你都知道。」
27Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
27拉班 对他说:「我若在你眼前蒙恩,请你 仍与我同住 , 因为 我已算定,耶和华赐福与我是为你的缘故」;
28Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos.
28又说:「请你定你的工价,我就给你。」
29Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi;
29雅各 对他说:「我怎样服事你,你的牲畜在我手里怎样,是你知道的。
30ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo?
30我未来之先,你所有的很少,现今却发大众多,耶和华随我的脚步赐福与你。如今,我什么时候才为自己兴家立业呢?」
31Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn:
31拉班 说:「我当给你什么呢?」 雅各 说:「什么你也不必给我,只有一件事,你若应承,我便仍旧牧放你的羊群。
32mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
32今天我要走遍你的羊群,把绵羊中凡有点的、有斑的,和黑色的,并山羊中凡有斑的、有点的,都挑出来;将来 这一等的 就算我的工价。
33Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi.
33以后你来查看我的工价,凡在我手里的山羊不是有点有斑的,绵羊不是黑色的,那就算是我偷的;这样便可证出我的公义来。」
34Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris.
34拉班 说:「好啊!我情愿照着你的话行。」
35Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
35当日, 拉班 把有纹的、有斑的公山羊,有点的、有斑的、有杂白纹的母山羊,并黑色的绵羊,都挑出来,交在他儿子们的手下,
36Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban.
36又使自己和 雅各 相离三天的路程。 雅各 就牧养 拉班 其余的羊。
37Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis.
37雅各 拿杨树、杏树、枫树的嫩枝,将皮剥成白纹,使枝子露出白的来,
38Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki.
38将剥了皮的枝子,对着羊群,插在饮羊的水沟里和水槽里,羊来喝的时候,牝牡配合。
39Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
39羊对着枝子配合,就生下有纹的、有点的、有斑的来。
40Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
40雅各 把羊羔分出来,使 拉班 的羊与这有纹和黑色的羊相对,把自己的羊另放一处,不叫他和 拉班 的羊混杂。
41Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj;
41到羊群肥壮配合的时候, 雅各 就把枝子插在水沟里,使羊对着枝子配合。
42sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob.
42只是到羊瘦弱配合的时候就不插枝子。这样,瘦弱的就归 拉班 ,肥壮的就归 雅各 。
43Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
43于是 雅各 极其发大,得了许多的羊群、仆婢、骆驼,和驴。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.