Genezo 50
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
1约瑟 伏在他父亲的面上哀哭,与他亲嘴。
2Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
2约瑟 吩咐伺候他的医生用香料薰他父亲,医生就用香料薰了 以色列 。
3Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
3薰尸的常例是四十天;那四十天满了, 埃及 人为他哀哭了七十天。
4Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
4为他哀哭的日子过了, 约瑟 对法老家中的人说:「我若在你们眼前蒙恩,请你们报告法老说:
5Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
5『我父亲要死的时候叫我起誓说:你要将我葬在 迦南 地,在我为自己所掘的坟墓里。』现在求你让我上去葬我父亲,以后我必回来。」
6Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li ĵurigis vin.
6法老说:「你可以上去,照着你父亲叫你起的誓,将他葬埋。」
7Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta,
7于是 约瑟 上去葬他父亲。与他一同上去的,有法老的臣仆和法老家中的长老,并 埃及 国的长老,
8kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Goŝen.
8还有 约瑟 的全家和他的弟兄们,并他父亲的眷属;只有他们的 妇人 孩子,和羊群牛群,都留在 歌珊 地。
9Kun ili iris ankaŭ ĉaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
9又有车辆马兵,和他一同上去;那一帮人甚多。
10Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
10他们到了 约旦河 外、 亚达 的禾场,就在那里大大地号咷痛哭。 约瑟 为他父亲哀哭了七天。
11Kiam la loĝantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: Ĝi estas granda funebro ĉe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. Ĝi estas transe de Jordan.
11迦南 的居民见 亚达 禾场上的哀哭,就说:「这是 埃及 人一场极大的哀哭。」因此那地方名叫 亚伯·麦西 ,是在 约旦河 东。
12Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
12雅各 的儿子们就遵着他父亲所吩咐的办了,
13Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido, antaŭ Mamre.
13把他搬到 迦南 地,葬在 幔利 前、 麦比拉 田间的洞里;那洞和田是 亚伯拉罕 向 赫 人 以弗 买来为业,作坟地的。
14Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj ĉiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
14约瑟 葬了他父亲以后,就和众弟兄,并一切同他上去葬他父亲的人,都回 埃及 去了。
15Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
15约瑟 的哥哥们见父亲死了,就说:「或者 约瑟 怀恨我们,照着我们从前待他一切的恶足足地报复我们。」
16Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
16他们就打发人去见 约瑟 ,说:「你父亲未死以先吩咐说:
17Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
17『你们要对 约瑟 这样说:从前你哥哥们恶待你,求你饶恕他们的过犯和罪恶。』如今求你饶恕你父亲 神之仆人的过犯。」他们对 约瑟 说这话, 约瑟 就哭了。
18Kaj iris liaj fratoj mem kaj ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
18他的哥哥们又来俯伏在他面前,说:「我们是你的仆人。」
19Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
19约瑟 对他们说:「不要害怕,我岂能代替 神呢?
20Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
20从前你们的意思是要害我,但 神的意思原是好的,要保全许多人的性命,成就今日的光景。
21Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
21现在你们不要害怕,我必养活你们和你们的 妇人 孩子。」于是 约瑟 用亲爱的话安慰他们。
22Kaj Jozef loĝis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
22约瑟 和他父亲的眷属都住在 埃及 。 约瑟 活了一百一十岁。
23Kaj Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio; ankaŭ la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef.
23约瑟 得见 以法莲 第三代的子孙。 玛拿西 的孙子、 玛吉 的儿子也养在 约瑟 的膝上。
24Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
24约瑟 对他弟兄们说:「我要死了,但 神必定看顾你们,领你们从这地上去,到他起誓所应许给 亚伯拉罕 、 以撒 、 雅各 之地。」
25Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie.
25约瑟 叫 以色列 的子孙起誓说:「 神必定看顾你们;你们要把我的骸骨从这里搬上去。」
26Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.
26约瑟 死了,正一百一十岁。人用香料将他薰了,把他收殓在棺材里,停在 埃及 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.