Genezo 38
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira.
1那时, 犹大 离开他弟兄下去,到一个 亚杜兰 人名叫 希拉 的家里去。
2Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi.
2犹大 在那里看见一个 迦南 人名叫 书亚 的女儿,就娶她为妻,与她同房,
3Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.
3她就怀孕生了儿子, 犹大 给他起名叫 珥 。
4Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan.
4她又怀孕生了儿子,母亲给他起名叫 俄南 。
5Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun.
5她复又生了儿子,给他起名叫 示拉 。她生 示拉 的时候, 犹大 正在 基悉 。
6Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar.
6犹大 为长子 珥 娶妻,名叫 她玛 。
7Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
7犹大 的长子 珥 在耶和华眼中看为恶,耶和华就叫他死了。
8Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.
8犹大 对 俄南 说:「你当与你哥哥的妻子同房,向她尽你为弟的本分,为你哥哥生子立后。」
9Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.
9俄南 知道生子不归自己,所以同房的时候便遗在地,免得给他哥哥留后。
10Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin.
10俄南 所做的在耶和华眼中看为恶,耶和华也就叫他死了。
11Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.
11犹大 心里说:「恐怕 示拉 也死,像他两个哥哥一样」,就对他儿妇 她玛 说:「你去,在你父亲家里守寡,等我儿子 示拉 长大。」 她玛 就回去,住在她父亲家里。
12Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano.
12过了许久, 犹大 的妻子 书亚 的女儿死了。 犹大 得了安慰,就和他朋友 亚杜兰 人 希拉 上 亭拿 去,到他剪羊毛的人那里。
13Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn.
13有人告诉 她玛 说:「你的公公上 亭拿 剪羊毛去了。」
14Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.
14她玛 见 示拉 已经长大,还没有娶她为妻,就脱了她作寡妇的衣裳,用帕子蒙着脸,又遮住身体,坐在 亭拿 路上的 伊拿印 城门口。
15Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.
15犹大 看见她,以为是妓女,因为她蒙着脸。
16Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
16犹大 就转到她那里去,说:「来吧!让我与你同寝。」他原不知道是他的儿妇。 她玛 说:「你要与我同寝,把什么给我呢?」
17Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos.
17犹大 说:「我从羊群里取一只山羊羔,打发人送来给你。」 她玛 说:「在未送以先,你愿意给我一个当头吗?」
18Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li.
18他说:「我给你什么当头呢?」 她玛 说:「你的印、你的带子,和你手里的杖。」 犹大 就给了她,与她同寝,她就从 犹大 怀了孕。
19Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.
19她玛 起来走了,除去帕子,仍旧穿上作寡妇的衣裳。
20Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis.
20犹大 托他朋友 亚杜兰 人送一只山羊羔去,要从那女人手里取回当头来,却找不着她,
21Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.
21就问那地方的人说:「 伊拿印 路旁的妓女在哪里?」他们说:「这里并没有妓女。」
22Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.
22他回去见 犹大 说:「我没有找着她,并且那地方的人说:『这里没有妓女。』」
23Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis.
23犹大 说:「我把这山羊羔送去了,你竟找不着她。任凭她拿去吧,免得我们被羞辱。」
24Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu.
24约过了三个月,有人告诉 犹大 说:「你的儿妇 她玛 作了妓女,且因行淫有了身孕。」 犹大 说:「拉出她来,把她烧了!」
25Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono.
25她玛 被拉出来的时候便打发人去见她公公,对他说:「这些东西是谁的,我就是从谁怀的孕。请你认一认,这印和带子并杖都是谁的?」
26Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis.
26犹大 承认说:「她比我更有义,因为我没有将她给我的儿子 示拉 。」从此 犹大 不再与她同寝了。
27Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
27她玛 将要生产,不料她腹里是一对双生。
28Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua.
28到生产的时候,一个孩子伸出一只手来;收生婆拿红线拴在他手上,说:「这是头生的。」
29Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.
29随后这孩子把手收回去,他哥哥生出来了;收生婆说:「你为什么抢着来呢?」因此给他起名叫 法勒斯 。
30Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ.
30后来,他兄弟那手上有红线的也生出来,就给他起名叫 谢拉 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.