Genezo 47
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj ĉio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Goŝen.
1约瑟 进去告诉法老说:「我的父亲和我的弟兄带着羊群牛群,并一切所有的,从 迦南 地来了,如今在 歌珊 地。」
2Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaŭ Faraono.
2约瑟 从他弟兄中挑出五个人来,引他们去见法老。
3Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj.
3法老问 约瑟 的弟兄说:「你们以何事为业?」他们对法老说:「你仆人是牧羊的,连我们的祖宗也是牧羊的。」
4Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj loĝu en la lando Goŝen.
4他们又对法老说:「 迦南 地的饥荒甚大,仆人的羊群没有草吃,所以我们来到这地寄居。现在求你容仆人住在 歌珊 地。」
5Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;
5法老对 约瑟 说:「你父亲和你弟兄到你这里来了,
6la lando Egipta estas antaŭ vi; en la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron kaj viajn fratojn; ili loĝu en la lando Goŝen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.
6埃及 地都在你面前,只管叫你父亲和你弟兄住在国中最好的地;他们可以住在 歌珊 地。你若知道他们中间有什么能人,就派他们看管我的牲畜。」
7Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaŭ Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.
7约瑟 领他父亲 雅各 进到法老面前, 雅各 就给法老祝福。
8Faraono diris al Jakob: Kian aĝon vi havas?
8法老问 雅各 说:「你平生的年日是多少呢?」
9Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
9雅各 对法老说:「我寄居在世的年日是一百三十岁,我平生的年日又少又苦,不及我列祖在世寄居的年日。」
10Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.
10雅各 又给法老祝福,就从法老面前出去了。
11Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.
11约瑟 遵着法老的命,把 埃及 国最好的地,就是 兰塞 境内的地,给他父亲和弟兄居住,作为产业。
12Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.
12约瑟 用粮食奉养他父亲和他弟兄,并他父亲全家的眷属,都是照各家的人口奉养他们。
13Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
13饥荒甚大,全地都绝了粮,甚至 埃及 地和 迦南 地 的人 因那饥荒的缘故都饿昏了。
14Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu troviĝis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni aĉetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.
14约瑟 收聚了 埃及 地和 迦南 地所有的银子,就是众人籴粮的银子, 约瑟 就把那银子带到法老的宫里。
15Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
15埃及 地和 迦南 地的银子都花尽了, 埃及 众人都来见 约瑟 ,说:「我们的银子都用尽了,求你给我们粮食,我们为什么死在你面前呢?」
16Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
16约瑟 说:「若是银子用尽了,可以把你们的牲畜给我,我就为你们的牲畜给你们粮食。」
17Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
17于是他们把牲畜赶到 约瑟 那里, 约瑟 就拿粮食换了他们的牛、羊、驴、马;那一年因换他们一切的牲畜,就用粮食养活他们。
18Kiam finiĝis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas ĉe nia sinjoro; nenio restis antaŭ nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;
18那一年过去,第二年他们又来见 约瑟 ,说:「我们不瞒我主,我们的银子都花尽了,牲畜也都归了我主。我们在我主眼前,除了我们的身体和田地之外,一无所剩。
19kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertiĝu.
19你何忍见我们人死地荒呢?求你用粮食买我们和我们的地,我们和我们的地就要给法老效力。又求你给我们种子,使我们得以存活,不至死亡,地土也不至荒凉。」
20Kaj Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono; ĉar la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, ĉar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero fariĝis propraĵo de Faraono.
20于是, 约瑟 为法老买了 埃及 所有的地, 埃及 人因被饥荒所迫,各都卖了自己的田地;那地就都归了法老。
21Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo ĝis la alia.
21至于百姓, 约瑟 叫他们,从 埃及 这边直到 埃及 那边,都各归各城。
22Nur la teron de la pastroj li ne aĉetis; ĉar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili manĝadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
22惟有祭司的地, 约瑟 没有买,因为祭司有从法老所得的常俸。他们吃法老所给的常俸,所以他们不卖自己的地。
23Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi aĉetis vin hodiaŭ kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.
23约瑟 对百姓说:「我今日为法老买了你们和你们的地,看哪,这里有种子给你们,你们可以种地。
24Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
24后来打粮食的时候,你们要把五分之一纳给法老,四分可以归你们做地里的种子,也做你们和你们家口孩童的食物。」
25Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
25他们说:「你救了我们的性命。但愿我们在我主眼前蒙恩,我们就作法老的仆人。」
26Kaj Jozef faris ĝin leĝo ĝis la hodiaŭa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne fariĝis propraĵo de Faraono.
26于是 约瑟 为 埃及 地定下常例,直到今日:法老必得五分之一,惟独祭司的地不归法老。
27Kaj Izrael ekloĝis en la lando Egipta, en la lando Goŝen; kaj ili posedis ĝin kaj fruktis kaj multiĝis forte.
27以色列 人住在 埃及 的 歌珊 地。他们在那里置了产业,并且生育甚多。
28Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la daŭro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.
28雅各 住在 埃及 地十七年, 雅各 平生的年日是一百四十七岁。
29Kiam alproksimiĝis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkoraĵon kaj fidelaĵon, ne enterigu min en Egiptujo;
29以色列 的死期临近了,他就叫了他儿子 约瑟 来,说:「我若在你眼前蒙恩,请你把手放在我大腿底下,用慈爱和诚实待我,请你不要将我葬在 埃及 。
30sed mi kuŝu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
30我与我祖我父同睡的时候,你要将我带出 埃及 ,葬在他们所葬的地方。」 约瑟 说:「我必遵着你的命而行。」
31Kaj li diris: Ĵuru al mi. Kaj tiu ĵuris. Kaj Izrael adorkliniĝis sur la kapa parto de la lito.
31雅各 说:「你要向我起誓。」 约瑟 就向他起了誓,于是 以色列 在床头上敬拜 神 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.