Eliro 25
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1耶和华晓谕 摩西 说:
2Diru al la Izraelidoj, ke ili alportu por Mi oferdonon; de ĉiu homo, kies koro deziros doni, prenu la oferdonon por Mi.
2「你告诉 以色列 人当为我送礼物来;凡甘心乐意的,你们就可以收下归我。
3Kaj jen estas la oferdono, kiun vi prenos de ili: oro kaj arĝento kaj kupro,
3所要收的礼物:就是金、银、铜,
4kaj blua teksaĵo kaj purpura kaj ruĝa, kaj bisino kaj kapra lano,
4蓝色、紫色、朱红色 线 ,细麻,山羊 毛 ,
5kaj virŝafaj feloj ruĝe kolorigitaj kaj antilopaj feloj, kaj akacia ligno,
5染红的公羊皮,海狗皮,皂荚木,
6oleo por lumigado, aromaĵoj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj,
6点灯的油并做膏油和香的香料,
7ŝtonoj oniksaj kaj ŝtonoj enkadrigeblaj por la efodo kaj por la surbrustaĵo.
7红玛瑙与别样的宝石,可以镶嵌在以弗得和胸牌上。
8Kaj ili faru por Mi sanktejon, por ke Mi loĝu inter ili.
8又当为我造圣所,使我可以住在他们中间。
9Laŭ ĉio, kiel Mi montros al vi la bildon de la Loĝejo kaj la bildon de ĉiuj ĝiaj objektoj, tiel faru.
9制造帐幕和其中的一切器具都要照我所指示你的样式。」
10Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
10「要用皂荚木做一柜,长二肘半,宽一肘半,高一肘半。
11Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
11要里外包上精金,四围镶上金牙边。
12Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko.
12也要铸四个金环,安在柜的四脚上;这边两环,那边两环。
13Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro.
13要用皂荚木做两根杠,用金包裹。
14Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili.
14要把杠穿在柜旁的环内,以便抬柜。
15En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi.
15这杠要常在柜的环内,不可抽出来。
16Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi.
16必将我所要赐给你的法 版 放在柜里。
17Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo.
17要用精金做施恩座,长二肘半,宽一肘半。
18Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato.
18要用金子锤出两个基路伯来,安在施恩座的两头。
19Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj.
19这头做一个基路伯,那头做一个基路伯,二基路伯要接连一块,在施恩座的两头。
20Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj.
20二基路伯要高张翅膀,遮掩施恩座。基路伯要脸对脸,朝着施恩座。
21Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
21要将施恩座安在柜的上边,又将我所要赐给你的法 版 放在柜里。
22Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
22我要在那里与你相会,又要从法柜施恩座上二基路伯中间,和你说我所要吩咐你传给 以色列 人的一切事。」
23Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu ĝia longo, kaj unu ulno ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto.
23「要用皂荚木做一张桌子,长二肘,宽一肘,高一肘半。
24Kaj tegu ĝin per pura oro, kaj faru al ĝi oran kronon ĉirkaŭe.
24要包上精金,四围镶上金牙边。
25Kaj faru ĉirkaŭ ĝi manlarĝan listelon, kaj faru oran kronon ĉirkaŭ la listelo.
25桌子的四围各做一掌宽的横梁,横梁上镶着金牙边。
26Kaj faru por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu la ringojn en la kvar anguloj, ĉe ĝiaj kvar piedoj.
26要做四个金环,安在桌子的四角上,就是桌子四脚上的四角。
27Apud la listelo estu la ringoj, kiel ingoj por stangoj, por porti la tablon.
27安环子的地方要挨近横梁,可以穿杠抬桌子。
28Kaj faru la stangojn el akacia ligno, kaj tegu ilin per oro, ke per ili oni portu la tablon.
28要用皂荚木做两根杠,用金包裹,以便抬桌子。
29Kaj faru ĝiajn pladojn kaj ĝiajn kulerojn, kaj ĝiajn kalikojn kaj ĝiajn kruĉojn, per kiuj oni verŝos; el pura oro faru ilin.
29要做桌子上的盘子、调羹,并奠 酒 的爵和瓶;这都要用精金制作。
30Kaj metu sur la tablon panon de propono antaŭ Mi ĉiam.
30又要在桌子上,在我面前,常摆陈设饼。」
31Kaj faru kandelabron el pura oro, per forĝa laboro estu farita la kandelabro; ĝia trunko kaj ĝiaj branĉoj, ĝiaj kalikoj, ĝiaj kapetoj, kaj ĝiaj floroj elstaru el ĝi.
31「要用精金做一个灯台。灯台的座和干与杯、球、花,都要接连一块锤出来。
32Kaj ses branĉoj devas elstari el ĝiaj flankoj: tri branĉoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri branĉoj de la kandelabro el la alia flanko;
32灯台两旁要杈出六个枝子:这旁三个,那旁三个。
33tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur unu branĉo, kaj tri migdalformaj kalikoj, kapeto, kaj floro, sur la alia branĉo; tiel sur la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
33这旁每枝上有三个杯,形状像杏花,有球,有花;那旁每枝上也有三个杯,形状像杏花,有球,有花。从灯台杈出来的六个枝子都是如此。
34Kaj sur la kandelabro estu kvar migdalformaj kalikoj kun kapetoj kaj floroj.
34灯台上有四个杯,形状像杏花,有球,有花。
35Kaj kapeto sub unu paro da branĉoj, kapeto sub la dua paro da branĉoj, kaj kapeto sub la tria paro da branĉoj; tiel por la ses branĉoj, kiuj elstaras el la kandelabro.
35灯台每两个枝子以下有球与枝子接连一块。灯台出的六个枝子都是如此。
36La kapetoj kaj branĉoj devas elstari el ĝi; ĉio devas esti unu forĝita tutaĵo el pura oro.
36球和枝子要接连一块,都是一块精金锤出来的。
37Kaj faru por ĝi sep lucernojn; kaj starigu sur ĝi ĝiajn lucernojn, ke ili lumu sur ĝian antaŭan flankon.
37要做灯台的七个灯盏。祭司要点这灯,使灯光对照。
38Kaj ĝiaj preniloj kaj cindrujoj estu el pura oro.
38灯台的蜡剪和蜡花盘也是要精金的。
39El kikaro da pura oro oni faru ĝin kaj ĉiujn tiujn apartenaĵojn.
39做灯台和这一切的器具要用精金一他连得。
40Kaj rigardu kaj faru laŭ ilia modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
40要谨慎做这些物件,都要照着在山上指示你的样式。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.