Eliro
Chapter 19
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj.
1以色列 人出 埃及 地以后,满了三个月的那一天,就来到 西奈 的旷野。
2Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael stariĝis tie tendare antaŭ la monto.
2他们离了 利非订 ,来到 西奈 的旷野,就在那里的山下安营。
3Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante: Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael:
3摩西 到 神那里,耶和华从山上呼唤他说:「你要这样告诉 雅各 家,晓谕 以色列 人说:
4Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
4『我向 埃及 人所行的事,你们都看见了,且看见我如鹰将你们背在翅膀上,带来归我。
5Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
5如今你们若实在听从我的话,遵守我的约,就要在万民中作属我的子民,因为全地都是我的。
6Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.
6你们要归我作祭司的国度,为圣洁的国民。』这些话你要告诉 以色列 人。」
7Moseo venis, kaj alvokis la ĉefojn de la popolo, kaj prezentis al ili ĉiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li.
7摩西 去召了民间的长老来,将耶和华所吩咐他的话都在他们面前陈明。
8Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris: Ĉion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
8百姓都同声回答说:「凡耶和华所说的,我们都要遵行。」 摩西 就将百姓的话回复耶和华。
9Kaj la Eternulo diris al Moseo: Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo aŭdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.
9耶和华对 摩西 说:「我要在密云中临到你那里,叫百姓在我与你说话的时候可以听见,也可以永远信你了。」于是, 摩西 将百姓的话奏告耶和华。
10Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al la popolo kaj sanktigu ĝin hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj ili lavu siajn vestojn.
10耶和华又对 摩西 说:「你往百姓那里去,叫他们今天明天自洁,又叫他们洗衣服。
11Kaj ili estu pretaj por la tria tago, ĉar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaŭ la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj.
11到第三天要预备好了,因为第三天耶和华要在众百姓眼前降临在 西奈山 上。
12Kaj difinu limon por la popolo ĉirkaŭe, dirante: Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tuŝu ĝian bazon; ĉiu, kiu tuŝos la monton, estu mortigita.
12你要在山的四围给百姓定界限,说:『你们当谨慎,不可上山去,也不可摸山的边界;凡摸这山的,必要治死他。
13Mano lin ne tuŝu, sed per ŝtonoj li estu mortigita, aŭ li estu pafmortigita; ĉu tio estos bruto, ĉu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton.
13不可用手摸他,必用石头打死,或用 箭 射透;无论是人是牲畜,都不得活。到角声拖长的时候,他们才可到山根来。』」
14Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn.
14摩西 下山往百姓那里去,叫他们自洁,他们就洗衣服。
15Kaj li diris al la popolo: Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimiĝu al virino.
15他对百姓说:「到第三天要预备好了。不可亲近女人。」
16En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
16到了第三天早晨,在山上有雷轰、闪电,和密云,并且角声甚大,营中的百姓尽都发颤。
17Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili stariĝis antaŭ la bazo de la monto.
17摩西 率领百姓出营迎接 神,都站在山下。
18Kaj la monto Sinaj tuta fumiĝis kaŭze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur ĝin en fajro; kaj ĝia fumo leviĝadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis.
18西奈 全山冒烟,因为耶和华在火中降于山上。山的烟气上腾,如烧窑一般,遍山大大地震动。
19Kaj la sonado de la korno fariĝadis ĉiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per voĉo.
19角声渐渐地高而又高, 摩西 就说话, 神有声音答应他。
20Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris.
20耶和华降临在 西奈山 顶上,耶和华召 摩西 上山顶, 摩西 就上去。
21Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimiĝu perforte al la Eternulo, por vidi, ĉar tiam multaj el ili falus.
21耶和华对 摩西 说:「你下去嘱咐百姓,不可闯过来到我面前观看,恐怕他们有多人死亡;
22Eĉ la pastroj, kiuj alproksimiĝos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin.
22又叫亲近我的祭司自洁,恐怕我忽然出来 击杀 他们。」
23Kaj Moseo diris al la Eternulo: La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, ĉar Vi avertis nin, dirante: Faru limon ĉirkaŭ la monto, kaj sanktigu ĝin.
23摩西 对耶和华说:「百姓不能上 西奈山 ,因为你已经嘱咐我们说:『要在山的四围定界限,叫山成圣。』」
24Sed la Eternulo diris al li: Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin.
24耶和华对他说:「下去吧,你要和 亚伦 一同上来;只是祭司和百姓不可闯过来上到我面前,恐怕我忽然出来 击杀 他们。」
25Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.
25于是 摩西 下到百姓那里告诉他们。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.