Eliro 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1耶和华晓谕 摩西 说:
2Diru al la Izraelidoj, ke ili iru returne, kaj starigu sian tendaron antaŭ Pi-Haĥirot, inter Migdol kaj la maro, apud Baal-Cefon; tie ili stariĝu tendare super la maro.
2「你吩咐 以色列 人转回,安营在 比·哈希录 前, 密夺 和海的中间,对着 巴力· 洗分 ,靠近海边安营。
3Faraono diros pri la Izraelidoj: Ili perdis la vojon en la lando, la dezerto ilin ŝlosis.
3法老必说:『 以色列 人在地中绕迷了,旷野把他们困住了。』
4Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel.
4我要使法老的心刚硬,他要追赶他们,我便在法老和他全军身上得荣耀; 埃及 人就知道我是耶和华。」于是 以色列 人这样行了。
5Kiam oni diris al la reĝo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turniĝis kontraŭ la popolon, kaj ili diris: Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni?
5有人告诉 埃及 王说:「百姓逃跑。」法老和他的臣仆就向百姓变心,说:「我们容 以色列 人去,不再服事我们,这做的是什么事呢?」
6Kaj li jungis sian ĉaron kaj prenis kun si sian popolon.
6法老就预备他的车辆,带领军兵同去,
7Kaj li prenis sescent plej bonajn ĉarojn kaj ĉiujn ĉarojn de Egiptujo kaj la ĉefojn de la tuta militistaro.
7并带着六百辆特选的车和 埃及 所有的车,每辆都有车兵长。
8Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la reĝo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta.
8耶和华使 埃及 王法老的心刚硬,他就追赶 以色列 人,因为 以色列 人是昂然无惧地出 埃及 。
9La Egiptoj postkuris ilin, kaj ĉiuj ĉevaloj kaj ĉaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Haĥirot antaŭ Baal-Cefon.
9埃及 人追赶他们,法老一切的马匹、车辆、马兵,与军兵就在海边上,靠近 比·哈希录 ,对着 巴力·洗分 ,在他们安营的地方追上了。
10Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.
10法老临近的时候, 以色列 人举目看见 埃及 人赶来,就甚惧怕,向耶和华哀求。
11Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo?
11他们对 摩西 说:「难道在 埃及 没有坟地,你把我们带来死在旷野吗?你为什么这样待我们,将我们从 埃及 领出来呢?
12Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto.
12我们在 埃及 岂没有对你说过,不要搅扰我们,容我们服事 埃及 人吗?因为服事 埃及 人比死在旷野还好。」
13Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos.
13摩西 对百姓说:「不要惧怕,只管站住!看耶和华今天向你们所要施行的救恩。因为,你们今天所看见的 埃及 人必永远不再看见了。
14La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.
14耶和华必为你们争战;你们只管静默,不要作声。」
15Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
15耶和华对 摩西 说:「你为什么向我哀求呢?你吩咐 以色列 人往前走。
16Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.
16你举手向海伸杖,把水分开。 以色列 人要下海中走干地。
17Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
17我要使 埃及 人的心刚硬,他们就跟着下去。我要在法老和他的全军、车辆、马兵上得荣耀。
18Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.
18我在法老和他的车辆、马兵上得荣耀的时候, 埃及 人就知道我是耶和华了。」
19Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili;
19在 以色列 营前行走 神的使者,转到他们后边去;云柱也从他们前边转到他们后边立住。
20kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.
20在 埃及 营和 以色列 营中间有云柱,一边黑暗,一边发光,终夜两下不得相近。
21Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis.
21摩西 向海伸杖,耶和华便用大东风,使海水一夜退去,水便分开,海就成了干地。
22Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
22以色列 人下海中走干地,水在他们的左右作了墙垣。
23Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro.
23埃及 人追赶他们,法老一切的马匹、车辆,和马兵都跟着下到海中。
24Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj.
24到了晨更的时候,耶和华从云火柱中向 埃及 的军兵观看,使 埃及 的军兵混乱了;
25Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.
25又使他们的车轮脱落,难以行走,以致 埃及 人说:「我们从 以色列 人面前逃跑吧!因耶和华为他们攻击我们了。」
26Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn.
26耶和华对 摩西 说:「你向海伸杖,叫水仍合在 埃及 人并他们的车辆、马兵身上。」
27Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro.
27摩西 就向海伸杖,到了天一亮,海水仍旧复原。 埃及 人避水逃跑的时候,耶和华把他们推翻在海中,
28Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu.
28水就回流,淹没了车辆和马兵。那些跟着 以色列 人下海法老的全军,连一个也没有剩下。
29Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.
29以色列 人却在海中走干地;水在他们的左右作了墙垣。
30Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro.
30当日,耶和华这样拯救 以色列 人脱离 埃及 人的手, 以色列 人看见 埃及 人的死尸都在海边了。
31Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.
31以色列 人看见耶和华向 埃及 人所行的大事,就敬畏耶和华,又信服他和他的仆人 摩西 。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.