Job 23
Reina-Valera 1909Translation
Reina-Valera 1909
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1Y RESPONDIÓ Job, y dijo:
1Ijob respondis kaj diris:
2Hoy también hablaré con amargura; que es más grave mi llaga que mi gemido.
2Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
3¡Quién me diera el saber dónde hallar á Dios! yo iría hasta su silla.
3Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
4Ordenaría juicio delante de él, y henchiría mi boca de argumentos.
4Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
5Yo sabría lo que él me respondería, y entendería lo que me dijese.
5Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6¿Pleitearía conmigo con grandeza de fuerza? No: antes él la pondría en mí.
6Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;
7Allí el justo razonaría con él: y escaparía para siempre de mi juez.
7Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
8He aquí yo iré al oriente, y no lo hallaré ; y al occidente, y no lo percibiré:
8Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
9Si al norte él obrare, yo no lo veré; al mediodía se esconderá, y no lo veré.
9Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
10Mas él conoció mi camino: probaráme, y saldré como oro.
10Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
11Mis pies tomaron su rastro; guardé su camino, y no me aparté.
11Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
12Del mandamiento de sus labios nunca me separé; guardé las palabras de su boca más que mi comida.
12Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
13Empero si él se determina en una cosa, ¿quién lo apartará? Su alma deseó, é hizo.
13Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
14El pues acabará lo que ha determinado de mí: y muchas cosas como estas hay en él.
14Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
15Por lo cual yo me espanto en su presencia: consideraré, y temerélo.
15Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
16Dios ha enervado mi corazón, y hame turbado el Omnipotente.
16Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
17¿Por qué no fuí yo cortado delante de las tinieblas, y cubrió con oscuridad mi rostro?
17Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.