אִיּוֹב 4
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויען אליפז התימני ויאמר׃
1Kaj ekparolis Elifaz, la Temanano, kaj diris:
2הנסה דבר אליך תלאה ועצר במלין מי יוכל׃
2Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
3הנה יסרת רבים וידים רפות תחזק׃
3Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
4כושל יקימון מליך וברכים כרעות תאמץ׃
4Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
5כי עתה תבוא אליך ותלא תגע עדיך ותבהל׃
5Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
6הלא יראתך כסלתך תקותך ותם דרכיך׃
6Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
7זכר נא מי הוא נקי אבד ואיפה ישרים נכחדו׃
7Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
8כאשר ראיתי חרשי און וזרעי עמל יקצרהו׃
8Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;
9מנשמת אלוה יאבדו ומרוח אפו יכלו׃
9De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
10שאגת אריה וקול שחל ושני כפירים נתעו׃
10La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
11ליש אבד מבלי טרף ובני לביא יתפרדו׃
11Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris.
12ואלי דבר יגנב ותקח אזני שמץ מנהו׃
12Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
13בשעפים מחזינות לילה בנפל תרדמה על אנשים׃
13Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
14פחד קראני ורעדה ורב עצמותי הפחיד׃
14Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
15ורוח על פני יחלף תסמר שערת בשרי׃
15Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
16יעמד ולא אכיר מראהו תמונה לנגד עיני דממה וקול אשמע׃
16Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
17האנוש מאלוה יצדק אם מעשהו יטהר גבר׃
17Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
18הן בעבדיו לא יאמין ובמלאכיו ישים תהלה׃
18Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
19אף שכני בתי חמר אשר בעפר יסודם ידכאום לפני עש׃
19Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj.
20מבקר לערב יכתו מבלי משים לנצח יאבדו׃
20De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
21הלא נסע יתרם בם ימותו ולא בחכמה׃
21La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.