אִיּוֹב 12
Modern Hebrew BibleTranslation
Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויען איוב ויאמר׃
1Kaj Ijob respondis kaj diris:
2אמנם כי אתם עם ועמכם תמות חכמה׃
2Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo.
3גם לי לבב כמוכם לא נפל אנכי מכם ואת מי אין כמו אלה׃
3Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?
4שחק לרעהו אהיה קרא לאלוה ויענהו שחוק צדיק תמים׃
4Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
5לפיד בוז לעשתות שאנן נכון למועדי רגל׃
5Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj.
6ישליו אהלים לשדדים ובטחות למרגיזי אל לאשר הביא אלוה בידו׃
6Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
7ואולם שאל נא בהמות ותרך ועוף השמים ויגד לך׃
7Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
8או שיח לארץ ותרך ויספרו לך דגי הים׃
8Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
9מי לא ידע בכל אלה כי יד יהוה עשתה זאת׃
9Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
10אשר בידו נפש כל חי ורוח כל בשר איש׃
10De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
11הלא אזן מלין תבחן וחך אכל יטעם לו׃
11La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
12בישישים חכמה וארך ימים תבונה׃
12La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
13עמו חכמה וגבורה לו עצה ותבונה׃
13Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
14הן יהרוס ולא יבנה יסגר על איש ולא יפתח׃
14Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
15הן יעצר במים ויבשו וישלחם ויהפכו ארץ׃
15Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
16עמו עז ותושיה לו שגג ומשגה׃
16Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
17מוליך יועצים שולל ושפטים יהולל׃
17Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
18מוסר מלכים פתח ויאסר אזור במתניהם׃
18La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
19מוליך כהנים שולל ואתנים יסלף׃
19Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.
20מסיר שפה לנאמנים וטעם זקנים יקח׃
20Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
21שופך בוז על נדיבים ומזיח אפיקים רפה׃
21Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
22מגלה עמקות מני חשך ויצא לאור צלמות׃
22Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
23משגיא לגוים ויאבדם שטח לגוים וינחם׃
23Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
24מסיר לב ראשי עם הארץ ויתעם בתהו לא דרך׃
24Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
25ימששו חשך ולא אור ויתעם כשכור׃
25Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.