אִיּוֹב

New Testament

מתיוסנט מארקהבְּשׂוֹרָה הַקְּדוֹשָׁה עַל־פִּי לוּקָסג'וןמַעֲשֵׂי הַשְּׁלִיחִיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הָרוֹמִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הָרִאשׁוֹנָה אֶל־הַקּוֹרִנְתִּיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הָשֵּׁנִית אֶל־הַקּוֹרִנְתִּיִיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַגָּלָטִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הָאֶפְסִיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַפִּילִפִּיִּיםאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס הַשָּׁלִיחַ אֶל־הַקּוֹלַסִּים1 סלוניס2 סלוניס1 טימותי2 טימותיאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס אֶל־טִיטוֹסאִגֶּרֶת פּוֹלוֹס אֶל־פִּילֵימוֹןאִגֶּרֶת אֶל־הָעִבְרִיםאִגֶּרֶת יַעֲקֹבהָאִגֶּרֶת הָרִאשׁוֹנָה לְפֶטְרוֹס הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשֵּׁנִית לְפֶטְרוֹס הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הָרִאשׁוֹנָה לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשֵּׁנִית לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַהָאִגֶּרֶת הַשְּׁלִישִׁית לְיוֹחָנָן הַשָּׁלִיחַאִגֶּרֶת יְהוּדָהחזוֹן יוֹחָנָן
Chapter 27
Modern Hebrew Bible
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

אִיּוֹב 27

Modern Hebrew Bible
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1ויסף איוב שאת משלו ויאמר׃
1Kaj Ijob daŭrigis siajn sentencojn, kaj diris:
2חי אל הסיר משפטי ושדי המר נפשי׃
2Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
3כי כל עוד נשמתי בי ורוח אלוה באפי׃
3Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
4אם תדברנה שפתי עולה ולשוני אם יהגה רמיה׃
4Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
5חלילה לי אם אצדיק אתכם עד אגוע לא אסיר תמתי ממני׃
5Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
6בצדקתי החזקתי ולא ארפה לא יחרף לבבי מימי׃
6Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
7יהי כרשע איבי ומתקוממי כעול׃
7Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
8כי מה תקות חנף כי יבצע כי ישל אלוה נפשו׃
8Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
9הצעקתו ישמע אל כי תבוא עליו צרה׃
9Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?
10אם על שדי יתענג יקרא אלוה בכל עת׃
10Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?
11אורה אתכם ביד אל אשר עם שדי לא אכחד׃
11Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
12הן אתם כלכם חזיתם ולמה זה הבל תהבלו׃
12Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?
13זה חלק אדם רשע עם אל ונחלת עריצים משדי יקחו׃
13Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
14אם ירבו בניו למו חרב וצאצאיו לא ישבעו לחם׃
14Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
15שרידו במות יקברו ואלמנתיו לא תבכינה׃
15Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
16אם יצבר כעפר כסף וכחמר יכין מלבוש׃
16Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
17יכין וצדיק ילבש וכסף נקי יחלק׃
17Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
18בנה כעש ביתו וכסכה עשה נצר׃
18Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
19עשיר ישכב ולא יאסף עיניו פקח ואיננו׃
19Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
20תשיגהו כמים בלהות לילה גנבתו סופה׃
20Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
21ישאהו קדים וילך וישערהו ממקמו׃
21Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.
22וישלך עליו ולא יחמל מידו ברוח יברח׃
22Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.
23ישפק עלימו כפימו וישרק עליו ממקמו׃
23Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.