Hoŝea 6
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn.
1來吧,我們歸向耶和華! 他撕裂我們,也必醫治; 他打傷我們,也必纏裹。
2Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li.
2過兩天他必使我們甦醒, 第三天他必使我們興起, 我們就在他面前得以存活。
3Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
3我們務要認識耶和華, 竭力追求認識他。 他出現確如晨 光 ; 他必臨到我們像甘雨, 像滋潤田地的春雨。
4Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.
4主說: 以法蓮 哪,我可向你怎樣行呢? 猶大 啊,我可向你怎樣做呢? 因為你們的良善如同早晨的雲霧, 又如速散的甘露。
5Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia buŝo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.
5因此,我藉先知砍伐他們, 以我口中的話殺戮他們; 我施行的審判如光發出。
6Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.
6我喜愛良善,不喜愛祭祀; 喜愛認識上帝,勝於燔祭。
7Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.
7他們卻如 亞當 背約, 在境內向我行事詭詐。
8Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.
8基列 是作孽之人的城, 被血沾染。
9Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem; abomenindaĵon ili faras.
9強盜成群,怎樣埋伏殺人, 祭司結黨,也照樣在 示劍 的路上殺戮, 行了邪惡。
10En la domo de Izrael Mi vidas teruraĵon: tie malĉastas Efraim, malpuriĝas Izrael.
10在 以色列 家,我見了可憎的事; 在 以法蓮 那裏有淫行, 以色列 被玷污。
11Sed ankaŭ Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.
11猶大 啊,我使被擄之民歸回的時候, 必有為你所命定的收場。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.