Hoŝea 10
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
1以色列 是茂盛的葡萄樹,結果繁多。 果子越多,就越增添祭壇; 地土越肥美,就越造美麗的柱像。
2Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
2他們心懷二意, 現今要定為有罪。 耶和華必拆毀他們的祭壇, 毀壞他們的柱像。
3Nun ili diras: Ni ne havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni reĝo?
3他們必說:我們沒有王, 因為我們不敬畏耶和華。 王能為我們做甚麼呢?
4Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
4他們為立約說 謊 言,起假誓; 因此,災罰如苦菜滋生在田間的犂溝中。
5Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi.
5撒馬利亞 的居民必因 伯‧亞文 的牛犢驚恐; 崇拜牛犢的民和喜愛牛犢的祭司 都必因榮耀離開它,為它悲哀。
6La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la reĝo-venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
6人必將牛犢帶到 亞述 當作禮物, 獻給 耶雷布 王。 以法蓮 必蒙羞; 以色列 必因自己的計謀慚愧。
7Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo.
7至於 撒馬利亞 ,她的王必滅沒, 如水面的沫子一樣。
8Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
8伯‧亞文 的邱壇- 就是 以色列 取罪 的地方 必被毀滅; 荊棘和蒺藜必長在他們的祭壇上。 他們必對大山說:遮蓋我們! 對小山說:倒在我們身上!
9Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
9以色列 啊, 你從 基比亞 的日子以來時常犯罪。 你們的先人曾站在那裏, 現今住 基比亞 的人 以為攻擊罪孽之輩的戰事臨不到自己。
10Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
10我必隨意懲罰他們。 他們為兩樣的罪所纏; 列邦的民必聚集攻擊他們。
11Efraim estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
11以法蓮 是馴良的母牛犢,喜愛踹 穀 , 我卻將軛加在牠肥美的頸項上, 我要使 以法蓮 拉套。 猶大 必耕田; 雅各 必耙地。
12Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon.
12你們要為自己栽種公義, 就能收割慈愛。 現今正是尋求耶和華的時候; 你們要開墾荒地,等他臨到, 使公義如雨降在你們身上。
13Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
13你們耕種的是奸惡, 收割的是罪孽, 吃的是謊話的果子。 因你倚靠自己的行為, 仰賴勇士眾多,
14Sed fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
14所以在這民中必有鬨嚷之聲, 你一切的保障必被拆毀, 就如 沙勒幔 在爭戰的日子拆毀 伯‧亞比勒 , 將其中的母子一同摔死。
15Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.
15因他們的大惡, 伯特利 必使你們遭遇如此。 到了黎明, 以色列 的王必全然滅絕。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.