Hoŝea
Chapter 11
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.
1以色列 年幼的時候,我愛他, 就從 埃及 召出我的兒子來。
2Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
2先知越發招呼他們, 他們越發走開, 向諸 巴力 獻祭, 給雕刻的偶像燒香。
3Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
3我原教導 以法蓮 行走, 用膀臂抱着他們, 他們卻不知道是我醫治他們。
4Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon.
4我用慈繩愛索牽引他們; 我待他們如人放鬆 牛的 兩腮夾板, 把糧食放在他們面前。
5Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti.
5他們必不歸回 埃及 地, 亞述 人卻要作他們的王, 因他們不肯歸向 我 。
6Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj.
6刀劍必臨到他們的城邑, 毀壞門閂,把人吞滅, 都因他們 隨從 自己的計謀。
7Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin.
7我的民偏要背道離開我; 眾先知雖然招呼他們歸向至上的 主 , 卻無人尊崇 主 。
8Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
8以法蓮 哪,我怎能捨棄你? 以色列 啊,我怎能棄絕你? 我怎能使你如 押瑪 ? 怎能使你如 洗扁 ? 我回心轉意, 我的憐愛大大發動。
9Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
9我必不發猛烈的怒氣, 也不再毀滅 以法蓮 。 因我是上帝,並非世人, 是你們中間的聖者; 我必不在怒中臨到你們。
10La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.
10耶和華必如獅子吼叫, 子民必跟隨他。 他一吼叫, 他們就從西方急速而來。
11Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.
11他們必如雀鳥從 埃及 急速而來, 又如鴿子從 亞述 地來到。 我必使他們住自己的房屋。 這是耶和華說的。
12Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.
12以法蓮 用謊話, 以色列 家用詭計圍繞我; 猶大 卻靠上帝掌權, 向聖者有忠心。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.