Hoŝea 9
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.
1以色列 啊,不要像外邦人歡喜快樂; 因為你行邪淫離棄你的上帝, 在各穀場上 如妓女 喜愛賞賜。
2Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi.
2穀場和酒醡都不夠 以色列 人使用; 新酒也必缺乏。
3Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon.
3他們必不得住耶和華的地; 以法蓮 卻要歸回 埃及 , 必在 亞述 吃不潔淨的食物。
4Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
4他們必不得向耶和華奠酒, 即便奠酒也不蒙悅納。 他們的祭物必如居喪者的食物, 凡吃的必被玷污; 因他們的食物只為自己的口腹, 必不奉入耶和華的殿。
5Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
5在大會的日子, 到耶和華的節期,你們怎樣行呢?
6Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
6看哪,他們逃避災難; 埃及 人必收殮他們的屍首, 摩弗 人必葬埋他們的骸骨。 他們用銀子做的美物上必長蒺藜; 他們的帳棚中必生荊棘。
7Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
7以色列 人必知道降罰的日子臨近, 報應的時候來到。 民說 :作先知的是愚昧; 受靈感的是狂妄, 皆因他們多多作孽,大懷怨恨。
8La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
8以法蓮 曾作我上帝守望的; 至於先知,在他一切的道上作為捕鳥人的網羅, 在他上帝的家中懷怨恨。
9Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
9以法蓮 深深地敗壞, 如在 基比亞 的日子一樣。 耶和華必記念他們的罪孽, 追討他們的罪惡。
10Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.
10主說 :我遇見 以色列 如葡萄在曠野; 我看見你們的列祖如無花果樹上春季初熟的果子。 他們卻來到 巴力‧毗珥 專拜那可羞恥的, 就成為可憎惡的, 與他們所愛的一樣。
11La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.
11至於 以法蓮 人,他們的榮耀必如鳥飛去, 必不生產,不懷胎,不成孕。
12Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
12縱然養大兒女, 我卻必使他們喪子,甚至不留一個。 我離棄他們,他們就有禍了。
13Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
13我看 以法蓮 如 泰爾 栽於美地。 以法蓮 卻要將自己的兒女帶出來, 交與行殺戮的人。
14Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn.
14耶和華啊,求你加給他們- 加甚麼呢? 要使他們胎墜乳乾。
15Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj.
15耶和華說 :他們一切的惡事都在 吉甲 ; 我在那裏憎惡他們。 因他們所行的惡, 我必從我地上趕出他們去, 不再憐愛他們; 他們的首領都是悖逆的。
16Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
16以法蓮 受責罰, 根本枯乾,必不能結果, 即或生產, 我必殺他們所生的愛子。
17Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.
17我的上帝必棄絕他們, 因為他們不聽從他; 他們也必飄流在列國中。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.