Readmono
Chapter 14
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Readmono 14

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
1「你們是耶和華-你們上帝的兒女。不可為死人用刀劃身,也不可將額上剃光;
2ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
2因為你歸耶和華-你上帝為聖潔的民,耶和華從地上的萬民中揀選你特作自己的子民。」
3Nenian abomenaĵon manĝu.
3「凡可憎的物都不可吃。
4Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro,
4可吃的牲畜就是牛、綿羊、山羊、
5cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
5鹿、羚羊、誁子、野山羊、麋鹿、黃羊、青羊。
6Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi.
6凡分蹄成為兩瓣又倒嚼的走獸,你們都可以吃。
7Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
7但那些倒嚼或是分蹄之中不可吃的乃是駱駝、觠子、沙番-因為是倒嚼不分蹄,就與你們不潔淨;
8kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
8豬-因為是分蹄卻不倒嚼,就與你們不潔淨。這些獸的肉,你們不可吃,死的也不可摸。
9Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi;
9「水中可吃的乃是這些:凡有翅有鱗的都可以吃;
10sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.
10凡無翅無鱗的都不可吃,是與你們不潔淨。
11Ĉian birdon puran vi povas manĝi.
11「凡潔淨的鳥,你們都可以吃。
12Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
12不可吃的乃是鵰、狗頭鵰、紅頭鵰、
13kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco
13鸇、小鷹、鷂鷹與其類,
14kaj ĉian korvon kun ĝia speco
14烏鴉與其類,
15kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco,
15鴕鳥、夜鷹、魚鷹、鷹與其類,
16la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
16鴞鳥、貓頭鷹、角鴟、
17kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
17鵜鶘、禿鵰、鸕鶿、
18kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
18鸛、鷺鷥與其類,戴鵀與蝙蝠。
19Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi.
19凡有翅膀爬行的物是與你們不潔淨,都不可吃。
20Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
20凡潔淨的鳥,你們都可以吃。
21Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
21「凡自死的,你們都不可吃,可以給你城裏寄居的吃,或賣與外人吃,因為你是歸耶和華-你上帝為聖潔的民。 「不可用山羊羔母的奶煮山羊羔。」
22Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
22「你要把你撒種所產的,就是你田地每年所出的,十分取一分;
23Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.
23又要把你的五穀、新酒、和油的十分之一,並牛群羊群中頭生的,吃在耶和華-你上帝面前,就是他所選擇要立為他名的居所。這樣,你可以學習時常敬畏耶和華-你的上帝。
24Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:
24當耶和華-你上帝賜福與你的時候,耶和華-你上帝所選擇要立為他名的地方若離你太遠,那路也太長,使你不能把這物帶到那裏去,
25tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;
25你就可以換成銀子,將銀子包起來,拿在手中,往耶和華-你上帝所要選擇的地方去。
26kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.
26你用這銀子,隨心所欲,或買牛羊,或買清酒濃酒,凡你心所想的都可以買;你和你的家屬在耶和華-你上帝的面前吃喝快樂。
27Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.
27「住在你城裏的 利未 人,你不可丟棄他,因為他在你們中間無分無業。
28Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
28每逢三年的末一年,你要將本年的土產十分之一都取出來,積存在你的城中。
29kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
29在你城裏無分無業的 利未 人,和你城裏寄居的,並孤兒寡婦,都可以來,吃得飽足。這樣,耶和華-你的上帝必在你手裏所辦的一切事上賜福與你。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.