Readmono
Chapter 21
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Readmono 21

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Se estos trovita mortigito sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kuŝanta sur la kampo, kaj oni ne scios, kiu lin mortigis:
1「在耶和華-你上帝所賜你為業的地上,若遇見被殺的人倒在田野,不知道是誰殺的,
2tiam eliru viaj plejaĝuloj kaj viaj juĝistoj, kaj ili mezuru ĝis la urboj, kiuj troviĝas ĉirkaŭe de la mortigito.
2長老和審判官就要出去,從被殺的人那裏量起,直量到四圍的城邑,
3Kaj kiu urbo estos plej proksime de la mortigito, ties plejaĝuloj prenu bovidinon, per kiu oni ne laboris kaj kiu ne portis jugon;
3看哪城離被殺的人最近,那城的長老就要從牛群中取一隻未曾耕地、未曾負軛的母牛犢,
4kaj la plejaĝuloj de tiu urbo forkonduku la bovidinon al valo kun fluanta akvo, valo, kiu ne estas plugita nek prisemita, kaj ili rompu tie la kolon de la bovidino en la valo;
4把母牛犢牽到流水、未曾耕種的山谷去,在谷中打折母牛犢的頸項。
5kaj aliru la pastroj, idoj de Levi (ĉar ilin elektis la Eternulo, via Dio, por servi al Li kaj por beni en la nomo de la Eternulo, kaj laŭ ilia diro devas esti decidata ĉiu disputo kaj ĉiu difekto);
5祭司 利未 的子孫要近前來;因為耶和華-你的上帝揀選了他們事奉他,奉耶和華的名祝福,所有爭訟毆打的事都要憑他們判斷。
6kaj ĉiuj plejaĝuloj de tiu urbo, kiuj estos la plej proksimaj de la mortigito, lavu siajn manojn super la bovidino, al kiu oni rompis la kolon en la valo,
6那城的眾長老,就是離被殺的人最近的,要在那山谷中,在所打折頸項的母牛犢以上洗手,
7kaj ili sciigu kaj diru: Niaj manoj ne verŝis ĉi tiun sangon, kaj niaj okuloj ne vidis;
7禱告說:『我們的手未曾流這 人的 血;我們的眼也未曾看見這事。
8pekliberigu Vian popolon Izrael, kiun Vi liberigis, ho Eternulo, kaj ne kalkulu sangon senkulpan inter Via popolo Izrael. Kaj estos pardonita al ili la sango.
8耶和華啊,求你赦免你所救贖的 以色列 民,不要使流無辜血的罪歸在你的百姓 以色列 中間。』這樣,流血的罪必得赦免。
9Kaj vi elviŝu el inter vi la sangon de senkulpulo, por ke vi faru plaĉantaĵon antaŭ la Eternulo.
9你行耶和華眼中看為正的事,就可以從你們中間除掉流無辜血的罪。」
10Kiam vi eliros en militon kontraŭ viajn malamikojn, kaj la Eternulo, via Dio, transdonos ilin en viajn manojn, kaj vi prenos de ili kaptitojn,
10「你出去與仇敵爭戰的時候,耶和華-你的上帝將他們交在你手中,你就擄了他們去。
11kaj vi vidos inter la kaptitoj virinon belaspektan kaj ekamos ŝin kaj prenos ŝin al vi kiel edzinon:
11若在被擄的人中見有美貌的女子,戀慕她,要娶她為妻,
12tiam venigu ŝin internen de via domo, kaj ŝi pritondu sian kapon kaj pritranĉu siajn ungojn,
12就可以領她到你家裏去;她便要剃頭髮,修指甲,
13kaj ŝi deprenu de si siajn vestojn de kaptiteco, kaj ŝi loĝu en via domo, kaj ŝi priploru sian patron kaj sian patrinon en la daŭro de unu monato; kaj post tio vi povas eniri al ŝi kaj fariĝi ŝia edzo, kaj ŝi estos por vi edzino.
13脫去被擄時所穿的衣服,住在你家裏哀哭父母一個整月,然後可以與她同房。你作她的丈夫,她作你的妻子。
14Kaj se ŝi ne plaĉos al vi, tiam forliberigu ŝin, kien ŝi volas; sed ne vendu ŝin pro mono, ne premu ŝin per via forto, pro tio, ke vi humiligis ŝin.
14後來你若不喜悅她,就要由她隨意出去,決不可為錢賣她,也不可當婢女待她,因為你玷污了她。」
15Se viro havos du edzinojn, unu amatan kaj duan ne amatan, kaj ili naskos al li filojn, la amata kaj la ne amata, kaj la filo unuenaskita estos de la ne amata:
15「人若有二妻,一為所愛,一為所惡,所愛的、所惡的都給他生了兒子,但長子是所惡之妻生的。
16tiam ĉe la disdono de sia havo al la filoj li ne povas doni unuaecon al la filo de la amata antaŭ la filo de la ne amata, la unuenaskito;
16到了把產業分給兒子承受的時候,不可將所愛之妻生的兒子立為長子,在所惡之妻生的兒子以上,
17sed la unuenaskiton, la filon de la ne amata, li devas estkonfesi, por doni al li duoblan parton el ĉio, kio troviĝas ĉe li; ĉar li estas la unua frukto de lia forto, li havas la rajton de unuenaskiteco.
17卻要認所惡之妻生的兒子為長子,將產業多加一分給他;因這兒子是他力量強壯的時候生的,長子的名分本當歸他。」
18Se iu havos filon obstinan kaj malobean, kiu ne aŭskultas la voĉon de sia patro nek la voĉon de sia patrino, kaj ili punadis lin, sed li ne aŭskultas ilin:
18「人若有頑梗悖逆的兒子,不聽從父母的話,他們雖懲治他,他仍不聽從,
19tiam lia patro kaj lia patrino prenu lin kaj alkonduku lin al la plejaĝuloj de lia urbo kaj al la pordego de lia loĝoloko;
19父母就要抓住他,將他帶到本地的城門、本城的長老那裏,
20kaj ili diru al la plejaĝuloj de lia urbo: Ĉi tiu nia filo estas obstina kaj malobea, li ne aŭskultas nian voĉon, li estas manĝegemulo kaj drinkemulo.
20對長老說:『我們這兒子頑梗悖逆,不聽從我們的話,是貪食好酒的人。』
21Tiam ĉiuj homoj de lia urbo priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu; tiel ekstermu la malbonon el inter vi, kaj ĉiuj Izraelidoj aŭdos kaj ektimos.
21本城的眾人就要用石頭將他打死。這樣,就把那惡從你們中間除掉, 以色列 眾人都要聽見害怕。」
22Se iu fariĝos kulpa pri peko, kiu meritas morton, kaj li estos mortigita kaj vi pendigos lin sur arbo:
22「人若犯該死的罪,被治死了,你將他掛在木頭上,
23tiam lia kadavro ne devas resti dum la nokto sur la arbo, sed vi devas lin enterigi en la sama tago; ĉar pendigito estas malbenita antaŭ Dio; kaj ne makulu vian teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
23他的屍首不可留在木頭上過夜,必要當日將他葬埋,免得玷污了耶和華-你上帝所賜你為業之地。因為被掛的人是在上帝面前受咒詛的。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.