Readmono 33
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj jen estas la beno, per kiu benis Moseo, la Dia homo, la Izraelidojn antaŭ sia morto.
1以下是神人 摩西 在未死之先為 以色列 人所祝的福:
2Li diris: La Eternulo venis de Sinaj Kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran Kaj venis el milmiloj da sanktuloj; Ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.
2他說:耶和華從 西奈 而來, 從 西珥 向他們顯現, 從 巴蘭山 發出光輝, 從萬萬聖者中來臨, 從他右手為百姓傳出烈火的律法。
3Vere Li amas la popolojn; Ĉiuj Liaj sanktuloj estas en Via mano; Kaj ili falis antaŭ Viaj piedoj, Por aŭskulti Viajn vortojn.
3他疼愛百姓; 眾聖徒都在他手中。 他們坐在他的腳下, 領受他的言語。
4Instruon transdonis al ni Moseo, Heredaĵon por la komunumo de Jakob.
4摩西 將律法傳給我們, 作為 雅各 會眾的產業。
5Kaj li fariĝis reĝo en Jeŝurun, Kiam kunvenis la ĉefoj de la popolo, Kune la triboj de Izrael.
5百姓的眾首領, 以色列 的各支派, 一同聚會的時候, 耶和華在 耶書崙 中為王。
6Vivu Ruben, kaj li ne mortu; Kaj liaj viroj ne estu malmultaj.
6願 呂便 存活,不致死亡; 願他人數不致稀少。
7Kaj ĉi tion pri Jehuda li diris: Aŭdu, ho Eternulo, la voĉon de Jehuda, Kaj alkonduku lin al lia popolo; Per siaj manoj li sin defendos, Kaj Vi estu helpanto kontraŭ liaj malamikoj.
7為 猶大 祝福說: 求耶和華俯聽 猶大 的聲音, 引導他歸於本族; 他曾用手為自己爭戰, 你必幫助他攻擊敵人。
8Kaj pri Levi li diris: Viaj signoj de lumo kaj de justo estu por Via sankta viro, Kiun Vi elprovis en Masa, Kun kiu Vi malpacis ĉe la Akvo de Malpaco;
8論 利未 說: 耶和華啊 ,你的土明和烏陵 都在你的虔誠人那裏。 你在 瑪撒 曾試驗他, 在 米利巴 水與他爭論。
9Kiu diras pri sia patro kaj pri sia patrino: Mi ne vidis ilin; Kiu ne rekonis siajn fratojn Kaj ne konis siajn filojn: Ĉar ili observis Viajn dirojn Kaj gardis Vian interligon;
9他論自己的父母說: 我未曾看見; 他也不承認弟兄, 也不認識自己的兒女。 這是因 利未 人遵行你的話, 謹守你的約。
10Ili instruu Viajn leĝojn al Jakob Kaj Vian instruon al Izrael; Ili metu incenson antaŭ Vian vizaĝon, Kaj bruloferojn sur Vian altaron.
10他們要將你的典章教訓 雅各 , 將你的律法教訓 以色列 。 他們要把香焚在你面前, 把全牲的燔祭獻在你的壇上。
11Benu, ho Eternulo, lian forton, Kaj favoru la faron de liaj manoj; Frapu la lumbon de tiuj, kiuj leviĝas kontraŭ lin, Kaj de liaj malamantoj, ke ili ne povu releviĝi.
11求耶和華降福在他的財物上, 悅納他手裏所辦的事。 那些起來攻擊他和恨惡他的人, 願你刺透他們的腰, 使他們不得再起來。
12Pri Benjamen li diris: La amato de la Eternulo loĝos sendanĝere ĉe Li; Li protektas lin ĉiutage, Kaj inter Liaj brakoj li ripozas.
12論 便雅憫 說: 耶和華所親愛的必同耶和華安然居住; 耶和華終日遮蔽他,也住在他兩肩之中。
13Kaj pri Jozef li diris: Benita de la Eternulo estas lia tero, Per donoj de la ĉielo, per roso, Kaj per la profundaĵo, kuŝanta malsupre,
13論 約瑟 說: 願他的地蒙耶和華賜福, 得天上的寶物、甘露, 以及地裏所藏的泉水;
14Kaj per donoj, produktataj de la suno, Kaj per donoj, kiujn eligas la lunoj,
14得太陽所曬熟的美果, 月亮所養成的寶物;
15Kaj per la plejbonaĵoj de la antikvaj montoj, Kaj per la donoj de la eternaj montetoj,
15得上古之山的至寶, 永世之嶺的寶物;
16Kaj per la donoj de la tero kaj de ĝia abundeco. Kaj la favoro de Tiu, kiu aperis en la arbetaĵo, Venu sur la kapon de Jozef Kaj sur la verton de la elektito inter liaj fratoj.
16得地和其中所充滿的寶物, 並住荊棘中上主的喜悅。 願 這些福 都歸於 約瑟 的頭上, 歸於那與弟兄迥別之人的頂上。
17Lia unuenaskita bovido estas belega, Kaj liaj kornoj estas kiel kornoj de bubalo; Per ili li kornobatos ĉiujn popolojn kune ĝis la randoj de la tero. Tio estas la dekmiloj de Efraim, Tio estas la miloj de Manase.
17他為牛群中頭生的,有威嚴; 他的角是野牛的角, 用以牴觸萬邦,直到地極。 這角是 以法蓮 的萬萬, 瑪拿西 的千千。
18Kaj pri Zebulun li diris: Ĝoju, Zebulun, ĉe via eliro; Kaj Isaĥar, en viaj tendoj.
18論 西布倫 說: 西布倫 哪,你出外可以歡喜。 以薩迦 啊,在你帳棚裏可以快樂。
19La popolojn ili vokas sur la monton; Tie ili oferbuĉas oferojn de justeco; Ĉar ili nutras sin per la riĉaĵo de la maro, Kaj per trezoroj, kaŝitaj en la sablo.
19他們要將列邦召到山上, 在那裏獻公義的祭; 因為他們要吸取海裏的豐富, 並沙中所藏的珍寶。
20Kaj pri Gad li diris: Benata estu la disvastiganto de Gad; Kiel leono li kuŝas, Kaj li disŝiras brakon kune kun la verto.
20論 迦得 說: 使 迦得 擴張的應當稱頌! 迦得 住如母獅; 他撕裂膀臂,連頭頂也撕裂。
21Li elrigardis al si komencaĵon, Ĉar tie la leĝdonanto destinis por li parton; Kaj li venis kun la ĉefoj de la popolo, Plenumis la justecon de la Eternulo Kaj Liajn decidojn pri Izrael.
21他為自己選擇頭一段地, 因在那裏有設立律法者的分存留。 他與百姓的首領同來; 他施行耶和華的公義 和耶和華與 以色列 所立的典章。
22Kaj pri Dan li diris: Dan estas juna leono, Kiu elsaltas el Baŝan.
22論 但 說: 但 為小獅子, 從 巴珊 跳出來。
23Kaj pri Naftali li diris: Naftali estas sata de favoro Kaj plena de beno de la Eternulo; Okcidenton kaj sudon li posedu.
23論 拿弗他利 說: 拿弗他利 啊,你足沾恩惠, 滿得耶和華的福, 可以得西方和南方為業。
24Kaj pri Aŝer li diris: Benita inter la filoj estas Aŝer; Li estu amata de siaj fratoj, Kaj li trempu en oleo sian piedon;
24論 亞設 說: 願 亞設 享受多子的福樂, 得他弟兄的喜悅, 可以把腳蘸在油中。
25Fero kaj kupro estu viaj rigliloj; Kaj dum via tuta vivo daŭru via bonstato.
25你的門閂是銅的,鐵的。 你的日子如何,你的力量也必如何。
26Ne ekzistas simila al Dio, ho Jeŝurun, Kiu sidas en la ĉielo por via helpo, En Sia majesto en la nuboj.
26耶書崙 哪,沒有能比上帝的。 他為幫助你,乘在天空, 顯其威榮,駕行穹蒼。
27La Dio antikva estas loĝejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj. Kaj Li forpelis de antaŭ vi la malamikon, Kaj diris: Ekstermu.
27永生的上帝是 你的 居所; 他永久的膀臂在你以下。 他在你前面攆出仇敵, 說:毀滅吧。
28Kaj Izrael loĝas sendanĝere, sola; La fonto de Jakob estas sur tero de greno kaj mosto, Kaj lia ĉielo gutigas roson.
28以色列 安然居住; 雅各 的本源獨居五穀新酒之地。 他的天也滴甘露。
29Feliĉa vi estas, ho Izrael! Kiu estas simila al vi, popolo helpata de la Eternulo, La ŝildo de via helpo kaj la glavo de via gloro? Flatos vin viaj malamikoj, Kaj vi paŝados sur iliaj altaĵoj.
29以色列 啊,你是有福的! 誰像你這蒙耶和華所拯救的百姓呢? 他是你的盾牌,幫助你, 是你威榮的刀劍。 你的仇敵必投降你; 你必踏在他們的高處。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.