Readmono 19
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kiam la Eternulo, via Dio, ekstermos la popolojn, kies landon la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj vi forpelos ilin kaj ekloĝos en iliaj urboj kaj en iliaj domoj:
1「耶和華-你上帝將列國之民剪除的時候,耶和華-你上帝也將他們的地賜給你,你接着住他們的城邑並他們的房屋,
2tiam apartigu el vi tri urbojn en via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
2就要在耶和華-你上帝所賜你為業的地上分定三座城。
3Aranĝu al vi la vojon, kaj dividu en tri partojn la spacon de via lando, kiun havigos al vi la Eternulo, via Dio; kaj ili estos por tio, ke tien forkuru ĉiu mortiginto.
3要將耶和華-你上帝使你承受為業的地分為三段;又要預備道路,使誤殺人的,都可以逃到那裏去。
4Kaj jen estas la afero pri mortiginto, kiu povas forkuri tien kaj resti vivanta: se iu mortigos sian proksimulon senintence, ne estinte lia malamiko antaŭe;
4「誤殺人的逃到那裏可以存活,定例乃是這樣:凡素無仇恨,無心殺了人的,
5aŭ se iu iros kun sia proksimulo en arbaron, por haki lignon, kaj eksvingiĝos lia mano kun la hakilo, por haki la arbon, kaj la fero desaltos de la tenilo kaj trafos la proksimulon kaj tiu mortos — li forkuru al unu el tiuj urboj, por resti vivanta;
5就如人與鄰舍同入樹林砍伐樹木,手拿斧子一砍,本想砍下樹木,不料,斧頭脫了把,飛落在鄰舍身上,以致於死,這人逃到那些城的一座城,就可以存活,
6por ke ne postkuru la sangovenĝanto la mortiginton, kiam ekflamos lia koro, kaj ne kuratingu lin, se la vojo estos longa, kaj ne mortigu lin; ĉar li ne meritas morton, ĉar li ne estis lia malamiko antaŭe.
6免得報血仇的,心中火熱追趕他,因路遠就追上,將他殺死;其實他不該死,因為他與被殺的素無仇恨。
7Tial mi ordonas al vi, dirante: Tri urbojn apartigu al vi.
7所以我吩咐你說,要分定三座城。
8Kaj kiam la Eternulo, via Dio, plilarĝigos viajn limojn, kiel Li ĵuris al viaj patroj, kaj donos al vi la tutan landon, kiun Li promesis doni al viaj patroj;
8耶和華-你上帝若照他向你列祖所起的誓擴張你的境界,將所應許賜你列祖的地全然給你,
9se ĉiujn ĉi tiujn ordonojn, kiujn mi donas al vi hodiaŭ, vi observos kaj plenumos, amante la Eternulon, vian Dion, kaj irante laŭ Liaj vojoj en ĉiu tempo: tiam aldonu al vi ankoraŭ tri urbojn krom tiuj tri;
9你若謹守遵行我今日所吩咐的這一切誡命,愛耶和華-你的上帝,常常遵行他的道,就要在這三座城之外,再添三座城,
10por ke ne estu verŝata senkulpa sango meze de via lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon, kaj por ke vi ne estu kulpa pri sango.
10免得無辜之人的血流在耶和華-你上帝所賜你為業的地上,流血的罪就歸於你。
11Sed se iu estos malamiko al sia proksimulo kaj insidos lin kaj leviĝos kontraŭ lin kaj mortigos lin kaj forkuros al unu el tiuj urboj:
11「若有人恨他的鄰舍,埋伏着起來擊殺他,以致於死,便逃到這些城的一座城,
12tiam la plejaĝuloj en lia urbo sendu kaj prenigu lin el tie kaj transdonu lin en la manon de la sangovenĝanto, por ke li mortu.
12本城的長老就要打發人去,從那裏帶出他來,交在報血仇的手中,將他治死。
13Via okulo ne indulgu lin; forviŝu la sangon de senkulpulo el Izrael, kaj estos al vi bone.
13你眼不可顧惜他,卻要從 以色列 中除掉流無辜血的罪,使你可以得福。」
14Ne forŝovu la limon de via proksimulo, kiun difinis la antaŭuloj en via posedaĵo, kiun vi ricevos en la lando, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
14「在耶和華-你上帝所賜你承受為業之地,不可挪移你鄰舍的地界,那是先人所定的。」
15Ne valoras unu atestanto kontraŭ homo en ĉia kulpo, en ĉia krimo, kaj en ĉia peko, kiun li pekos: laŭ la diro de du atestantoj aŭ laŭ la diro de tri atestantoj oni povas fari proceson.
15「人無論犯甚麼罪,作甚麼惡,不可憑一個人的口作見證,總要憑兩三個人的口作見證才可定案。
16Se kontraŭ iu stariĝos atestanto maljusta, akuzante lin pri krimo,
16若有凶惡的見證人起來,見證某人作惡,
17tiam la du homoj, kiuj havas inter si juĝan disputon, stariĝu antaŭ la Eternulo, antaŭ la pastroj kaj la juĝistoj, kiuj estos en tiu tempo;
17這兩個爭訟的人就要站在耶和華面前,和當時的祭司,並審判官面前,
18kaj la juĝistoj bone esploru; kaj se montriĝos, ke la atestanto estas atestanto malvera, ke li akuzis malvere sian fraton:
18審判官要細細地查究,若見證人果然是作假見證的,以假見證陷害弟兄,
19tiam agu kun li tiel, kiel li intencis agi kun sia frato; kaj tiel ekstermu la malbonon el inter vi.
19你們就要待他如同他想要待的弟兄。這樣,就把那惡從你們中間除掉。
20Kaj la aliaj aŭdos kaj ektimos, kaj ili ne faros plu tian malbonon inter vi.
20別人聽見都要害怕,就不敢在你們中間再行這樣的惡了。
21Kaj via okulo ne indulgu: animon pro animo, okulon pro okulo, denton pro dento, manon pro mano, piedon pro piedo.
21你眼不可顧惜,要以命償命,以眼還眼,以牙還牙,以手還手,以腳還腳。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.