Readmono 8
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Ĉiujn ordonojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, observu, por plenumi ilin, por ke vi vivu kaj multiĝu, kaj venu kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj.
1「我今日所吩咐的一切誡命,你們要謹守遵行,好叫你們存活,人數增多,且進去得耶和華向你們列祖起誓應許的那地。
2Kaj memoru la tutan vojon, laŭ kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciiĝi, kio estas en via koro, ĉu vi obeos Liajn ordonojn aŭ ne.
2你也要記念耶和華-你的上帝在曠野引導你這四十年,是要苦煉你,試驗你,要知道你心內如何,肯守他的誡命不肯。
3Kaj Li humiligis vin kaj malsatigis vin, kaj nutris vin per manao, kiun vi ne konis kaj kiun ne konis viaj patroj, por montri al vi, ke ne per la pano sole vivas homo, sed per ĉio, kio eliras el la buŝo de la Eternulo, homo povas vivi.
3他苦煉你,任你飢餓,將你和你列祖所不認識的嗎哪賜給你吃,使你知道,人活着不是單靠食物,乃是靠耶和華口裏所出的一切話。
4Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj.
4這四十年,你的衣服沒有穿破,你的腳也沒有腫。
5Kaj sciu en via koro, ke kiel homo instruas sian filon, tiel la Eternulo, via Dio, instruas vin.
5你當心裏思想,耶和華-你上帝管教你,好像人管教兒子一樣。
6Observu do la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj kaj timante Lin.
6你要謹守耶和華-你上帝的誡命,遵行他的道,敬畏他。
7Ĉar la Eternulo, via Dio, kondukas vin en landon bonan, en landon, en kiu torentoj da akvo, fontoj, kaj lagoj eliras el la valoj kaj el la montoj,
7因為耶和華-你上帝領你進入美地,那地有河,有泉,有源,從山谷中流出水來。
8en landon de tritiko kaj hordeo kaj vinberoj kaj figarboj kaj granatarboj, en landon de olivarboj kaj mielo,
8那地有小麥、大麥、葡萄樹、無花果樹、石榴樹、橄欖樹,和蜜。
9en landon, en kiu vi manĝos panon sen neceso de ŝparado kaj en kiu nenio al vi mankos, en landon, kies ŝtonoj estas fero kaj en kies montoj vi elhakados kupron.
9你在那地不缺食物,一無所缺。那地的石頭是鐵,山內可以挖銅。
10Kaj vi manĝos kaj satiĝos, kaj vi benos la Eternulon, vian Dion, pro la bona tero, kiun Li donis al vi.
10你吃得飽足,就要稱頌耶和華-你的上帝,因他將那美地賜給你了。」
11Gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, vian Dion, ne observante Liajn ordonojn kaj instrukciojn kaj leĝojn, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ;
11「你要謹慎,免得忘記耶和華-你的上帝,不守他的誡命、典章、律例,就是我今日所吩咐你的;
12kiam vi manĝos kaj satiĝos kaj konstruos bonajn domojn kaj enloĝiĝos,
12恐怕你吃得飽足,建造美好的房屋居住,
13kaj kiam viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj multiĝos kaj vi havos multe da arĝento kaj oro kaj via tuta havo grandiĝos,
13你的牛羊加多,你的金銀增添,並你所有的全都加增,
14tiam ne altiĝu via koro, kaj ne forgesu la Eternulon, vian Dion, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco;
14你就心高氣傲,忘記耶和華-你的上帝,就是將你從 埃及 地為奴之家領出來的,
15kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;
15引你經過那大而可怕的曠野, 那裏 有火蛇、蠍子、乾旱無水之地。他曾為你使水從堅硬的磐石中流出來,
16kaj kiu nutris vin en la dezerto per manao, kiun ne konis viaj patroj, por humiligi vin kaj por elprovi vin, por fari al vi bonon en la tempo estonta.
16又在曠野將你列祖所不認識的嗎哪賜給你吃,是要苦煉你,試驗你,叫你終久享福;
17Ne diru en via koro: Mia forto kaj la potenco de mia mano akiris al mi ĉi tiun grandan havon;
17恐怕 你心裏說:『這貨財是我力量、我能力得來的。』
18sed memoru la Eternulon, vian Dion, ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton, por akiri grandan havon, por plenumi Sian interligon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, kiel vi vidas nun.
18你要記念耶和華-你的上帝,因為得貨財的力量是他給你的,為要堅定他向你列祖起誓所立的約,像今日一樣。
19Kaj mi avertas vin hodiaŭ, ke, se vi forgesos la Eternulon, vian Dion, kaj sekvos aliajn diojn kaj servos al ili kaj kliniĝos antaŭ ili, tiam vi pereos;
19你若忘記耶和華-你的上帝,隨從別神,事奉敬拜,你們必定滅亡;這是我今日警戒你們的。
20simile al la popoloj, kiujn la Eternulo pereigas antaŭ vi, tiel vi pereos; pro tio, ke vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio.
20耶和華在你們面前怎樣使列國的民滅亡,你們也必照樣滅亡,因為你們不聽從耶和華-你們上帝的話。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.