耶利米書 28
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1當年,就是 猶大 王 西底家 登基第四年五月, 基遍 人 押朔 的兒子,先知 哈拿尼雅 ,在耶和華的殿中當着祭司和眾民對我說:
1En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
2「萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:我已經折斷 巴比倫 王的軛。
2Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel;
3二年之內,我要將 巴比倫 王 尼布甲尼撒 從這地掠到 巴比倫 的器皿,就是耶和華殿中的一切器皿都帶回此地。
3post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon.
4我又要將 猶大 王 約雅敬 的兒子 耶哥尼雅 和被擄到 巴比倫 去的一切 猶大 人帶回此地,因為我要折斷 巴比倫 王的軛。這是耶和華說的。」
4Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.
5先知 耶利米 當着祭司和站在耶和華殿裏的眾民對先知 哈拿尼雅 說:
5Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
6「阿們!願耶和華如此行,願耶和華成就你所預言的話,將耶和華殿中的器皿和一切被擄去的人從 巴比倫 帶回此地。
6kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn.
7然而我向你和眾民耳中所要說的話,你應當聽。
7Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
8從古以來,在你我以前的先知,向多國和大邦說預言,論到爭戰、災禍、瘟疫的事。
8La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston.
9先知預言的平安,到話語成就的時候,人便知道他真是耶和華所差來的。」
9Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
10於是,先知 哈拿尼雅 將先知 耶利米 頸項上的軛取下來,折斷了。
10Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin.
11哈拿尼雅 又當着眾民說:「耶和華如此說:二年之內我必照樣從列國人的頸項上折斷 巴比倫 王 尼布甲尼撒 的軛。」於是先知 耶利米 就走了。
11Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
12先知 哈拿尼雅 把先知 耶利米 頸項上的軛折斷以後,耶和華的話臨到 耶利米 說:
12Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
13「你去告訴 哈拿尼雅 說,耶和華如此說:你折斷木軛,卻換了鐵軛!
13Iru kaj diru al Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran.
14因為萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:我已將鐵軛加在這些國的頸項上,使他們服事 巴比倫 王 尼布甲尼撒 ,他們總要服事他;我也把田野的走獸給了他。」
14Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
15於是先知 耶利米 對先知 哈拿尼雅 說:「 哈拿尼雅 啊,你應當聽!耶和華並沒有差遣你,你竟使這百姓倚靠謊言。
15Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
16所以耶和華如此說:看哪,我要叫你去世,你今年必死,因為你向耶和華說了叛逆的話。」
16Pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
17這樣,先知 哈拿尼雅 當年七月間就死了。
17Kaj la profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.