耶利米書 44
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有臨到 耶利米 的話,論及一切住在 埃及 地的 猶大 人,就是住在 密奪 、 答比匿 、 挪弗 、 巴忒羅 境內的 猶大 人,說:
1Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en Nof, kaj en la lando Patros:
2「萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:我所降與 耶路撒冷 和 猶大 各城的一切災禍你們都看見了。那些城邑今日荒涼,無人居住;
2Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu loĝas en ili,
3這是因居民所行的惡,去燒香事奉別神,就是他們和你們,並你們列祖所不認識的神,惹我發怒。
3pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.
4我從早起來差遣我的僕人眾先知去說,你們切不要行我所厭惡這可憎之事。
4Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.
5他們卻不聽從,不側耳而聽,不轉離惡事,仍向別神燒香。
5Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.
6因此,我的怒氣和忿怒都倒出來,在 猶大 城邑中和 耶路撒冷 的街市上, 如火 着起,以致都荒廢淒涼,正如今日一樣。
6Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas.
7現在耶和華-萬軍之上帝、 以色列 的上帝如此說:你們為何作這大惡自害己命,使你們的男人、婦女、嬰孩,和吃奶的都從 猶大 中剪除、不留一人呢?
7Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi?
8就是因你們手所做的,在所去寄居的 埃及 地向別神燒香惹我發怒,使你們被剪除,在天下萬國中令人咒詛羞辱。
8Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie loĝi, por ke vi ekstermiĝu kaj por ke vi fariĝu objekto de malbeno kaj de honto inter ĉiuj nacioj de la tero?
9你們列祖的惡行, 猶大 列王和他們后妃的惡行,你們自己和你們妻子的惡行,就是在 猶大 地、 耶路撒冷 街上所行的,你們都忘了嗎?
9Ĉu vi forgesis la malbonaĵojn de viaj patroj kaj la malbonaĵojn de la reĝoj de Judujo, la malbonaĵojn de iliaj edzinoj, viajn malbonaĵojn, kaj la malbonaĵojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?
10到如今還沒有懊悔,沒有懼怕,沒有遵行我在你們和你們列祖面前所設立的法度律例。
10Ili ne humiliĝis ĝis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laŭ Mia instruo kaj laŭ Miaj leĝoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.
11「所以萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:我必向你們變臉降災,以致剪除 猶大 眾人。
11Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin por malfeliĉo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
12那定意進入 埃及 地、在那裏寄居的,就是所剩下的 猶大 人,我必使他們盡都滅絕,必在 埃及 地仆倒,必因刀劍饑荒滅絕;從最小的到至大的都必遭刀劍饑荒而死,以致令人辱罵、驚駭、咒詛、羞辱。
12Kaj Mi prenos la restaĵon de la Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan, por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.
13我怎樣用刀劍、饑荒、瘟疫刑罰 耶路撒冷 ,也必照樣刑罰那些住在 埃及 地的 猶大 人;
13Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
14甚至那進入 埃及 地寄居的,就是所剩下的 猶大 人,都不得逃脫,也不得存留歸回 猶大 地。他們心中甚想歸回居住之地;除了逃脫的以外,一個都不能歸回。」
14Kaj neniu saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.
15那些住在 埃及 地 巴忒羅 知道自己妻子向別神燒香的,與旁邊站立的眾婦女,聚集成群,回答 耶利米 說:
15Tiam respondis al Jeremia ĉiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj ĉiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu loĝis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:
16「論到你奉耶和華的名向我們所說的話,我們必不聽從。
16Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;
17我們定要成就我們口中所出的一切話,向天后燒香、澆奠祭,按着我們與我們列祖、君王、首領在 猶大 的城邑中和 耶路撒冷 的街市上素常所行的一樣;因為那時我們吃飽飯、享福樂,並不見災禍。
17sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
18自從我們停止向天后燒香、澆奠祭,我們倒缺乏一切,又因刀劍饑荒滅絕。」
18Sed de tiu tempo, kiam ni ĉesis incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn, ĉio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
19婦女說:「我們向天后燒香、澆奠祭,做天后像的餅供奉她,向她澆奠祭,是外乎我們的丈夫嗎?」
19Kaj kiam ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn, ĉu sen la scio de niaj edzoj ni faras al ŝi kukojn kun ŝia bildo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn?
20耶利米 對一切那樣回答他的男人婦女說:
20Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri ĉiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
21「你們與你們列祖、君王、首領,並國內的百姓,在 猶大 城邑中和 耶路撒冷 街市上所燒的香,耶和華豈不記念,心中豈不思想嗎?
21Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando — ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.
22耶和華因你們所作的惡、所行可憎的事,不能再容忍,所以你們的地荒涼,令人驚駭咒詛,無人居住,正如今日一樣。
22Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindaĵojn, kiujn vi faris; tial via lando fariĝis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu loĝas en ĝi, kiel oni nun vidas.
23你們燒香,得罪耶和華,沒有聽從他的話,沒有遵行他的律法、條例、法度,所以你們遭遇這災禍,正如今日一樣。」
23Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj leĝoj kaj ordonoj — pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.
24耶利米 又對眾民和眾婦女說:「你們在 埃及 地的一切 猶大 人當聽耶和華的話。
24Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!
25萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說:你們和你們的妻都口中說、手裏做,說:『我們定要償還所許的願,向天后燒香、澆奠祭。』現在你們只管堅定所許的願而償還吧!
25Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris: Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.
26所以你們住在 埃及 地的一切 猶大 人當聽耶和華的話。耶和華說:我指着我的大名起誓,在 埃及 全地,我的名不再被 猶大 一個人的口稱呼說:『我指着主-永生的耶和華起誓。』
26Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
27我向他們留意降禍不降福;在 埃及 地的一切 猶大 人必因刀劍、饑荒所滅,直到滅盡。
27Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.
28脫離刀劍、從 埃及 地歸回 猶大 地的人數很少;那進入 埃及 地要在那裏寄居的,就是所剩下的 猶大 人,必知道是誰的話立得住,是我的話呢?是他們的話呢?
28Nur malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia.
29耶和華說:我在這地方刑罰你們,必有預兆,使你們知道我降禍與你們的話必要立得住。
29Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono:
30耶和華如此說:我必將 埃及 王法老 合弗拉 交在他仇敵和尋索其命的人手中,像我將 猶大 王 西底家 交在他仇敵和尋索其命的 巴比倫 王 尼布甲尼撒 手中一樣。」
30tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.