耶利米書 51
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華如此說: 我必使毀滅的風颳起, 攻擊 巴比倫 和住在 立加米 的人。
1Tiele diras la Eternulo: Jen Mi vekos pereigan venton kontraŭ Babelon, kaj kontraŭ ĝiajn loĝantojn, kiuj leviĝis kontraŭ Min.
2我要打發外邦人來到 巴比倫 , 簸揚她,使她的地空虛。 在她遭禍的日子, 他們要周圍攻擊她。
2Kaj Mi sendos ventumistojn kontraŭ Babelon, kaj ili ĝin disventumos, kaj dezertigos ĝian landon; ĉar en la tago de la malfeliĉo ili estos ĉirkaŭ ĝi ĉiuflanke.
3拉弓的,要向拉弓的和貫甲挺身的射箭。 不要憐惜她的少年人; 要滅盡她的全軍。
3La pafarkisto streĉu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu ĝiajn junulojn, ekstermu ĝian tutan militistaron.
4他們必在 迦勒底 人之地被殺仆倒, 在 巴比倫 的街上被刺透。
4Kaj falu mortigitoj en la lando de la Ĥaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj.
5以色列 和 猶大 雖然境內充滿違背 以色列 聖者的罪, 卻沒有被他的上帝-萬軍之耶和華丟棄。
5Ĉar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; ĉar ilia lando estas plena de kulpoj kontraŭ la Sanktulo de Izrael.
6你們要從 巴比倫 中逃奔, 各救自己的性命! 不要陷在她的罪孽中一同滅亡; 因為這是耶和華報仇的時候, 他必向 巴比倫 施行報應。
6Forkuru el interne de Babel, kaj savu ĉiu sian animon, ke vi ne pereu pro ĝiaj malbonagoj; ĉar tio estas tempo de venĝo por la Eternulo, Li donas al ĝi repagon.
7巴比倫 素來是耶和華手中的金杯, 使天下沉醉; 萬國喝了她的酒就顛狂了。
7En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron: el ĝi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili freneziĝis.
8巴比倫 忽然傾覆毀壞; 要為她哀號; 為止她的疼痛, 拿乳香或者可以治好。
8Subite falis Babel kaj frakasiĝis; ploru pri ĝi, prenu balzamon por ĝia vundo; eble ĝi saniĝos.
9我們想醫治 巴比倫 , 她卻沒有治好。 離開她吧!我們各人歸回本國; 因為她受的審判通於上天,達到穹蒼。
9Ni kuracis Babelon, sed ĝi ne saniĝis; lasu ĝin, kaj ni iru ĉiu en sian landon; ĉar la juĝo kontraŭ ĝi atingis la ĉielon kaj leviĝis ĝis la nuboj.
10耶和華已經彰顯我們的公義。 來吧!我們可以在 錫安 報告耶和華-我們上帝的作為。
10La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio.
11你們要磨尖了箭頭, 抓住盾牌。 耶和華定意攻擊 巴比倫 ,將她毀滅,所以激動了 米底亞 君王的心;因這是耶和華報仇,就是為自己的殿報仇。
11Akrigu la sagojn, pretigu la ŝildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la reĝoj de Medujo, ĉar Lia intenco estas kontraŭ Babel, por pereigi ĝin; ĉar tio estas venĝo de la Eternulo, venĝo pro Lia templo.
12你們要豎立大旗, 攻擊 巴比倫 的城牆; 要堅固瞭望臺, 派定守望的設下埋伏; 因為耶和華指着 巴比倫 居民所說的話、 所定的意,他已經作成。
12Kontraŭ la muregojn de Babel levu standardon, plifortigu la gardistaron, starigu observistojn, pretigu embuskon; ĉar kiel la Eternulo intencis, tiel Li faris tion, kion Li diris pri la loĝantoj de Babel.
13住在眾水之上多有財寶的啊, 你的結局到了! 你貪婪之量滿了!
13Ho vi, kiu loĝas ĉe granda akvo kaj havas grandajn trezorojn! venis via fino, finiĝis via avideco.
14萬軍之耶和華指着自己起誓 說 : 我必使 敵 人充滿你,像螞蚱一樣; 他們必吶喊攻擊你。
14La Eternulo Cebaot ĵuris per Sia animo: Mi plenigos vin de homoj kiel de skaraboj, kaj ili eksonigos kontraŭ vi triumfan kanton.
15耶和華用能力創造大地, 用智慧建立世界, 用聰明鋪張穹蒼。
15Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.
16他一發聲,空中便有多水激動; 他使雲霧從地極上騰。 他造電隨雨而閃, 從他府庫中帶出風來。
16Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
17各人都成了畜類,毫無知識。 各銀匠都因他的偶像羞愧; 他所鑄的偶像本是虛假的, 其中並無氣息,
17Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton.
18都是虛無的,是迷惑人的工作, 到追討的時候,必被除滅。
18Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
19雅各 的分不像這些, 因他是造作萬有的 主 ; 以色列 也是他產業的支派。 萬軍之耶和華是他的名。
19Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
20你是我爭戰的斧子和打仗的兵器; 我要用你打碎列國, 用你毀滅列邦;
20Vi estis por Mi martelo, ilo de batalo, kaj per vi Mi frakasis naciojn, kaj per vi Mi ekstermis regnojn;
21用你打碎馬和騎馬的; 用你打碎戰車和坐在其上的;
21Mi frakasis per vi ĉevalon kaj ĝian rajdanton, Mi frakasis per vi ĉaron kaj ĝian veturanton;
22用你打碎男人和女人; 用你打碎老年人和少年人; 用你打碎壯丁和處女;
22Mi frakasis per vi viron kaj virinon, Mi frakasis per vi maljunulon kaj junulon, Mi frakasis per vi junulon kaj junulinon;
23用你打碎牧人和他的群畜; 用你打碎農夫和他一對 牛 ; 用你打碎省長和副省長。
23Mi frakasis per vi paŝtiston kaj lian ŝafaron, Mi frakasis per vi terlaboriston kaj lian jungaĵon, Mi frakasis per vi komandantojn kaj estrojn.
24耶和華說:「我必在你們眼前報復 巴比倫 人和 迦勒底 居民在 錫安 所行的諸惡。」
24Kaj Mi repagos al Babel kaj al ĉiuj loĝantoj de Ĥaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaŭ viaj okuloj, diras la Eternulo.
25耶和華說: 你這行毀滅的山哪, 就是毀滅天下的山, 我與你反對。 我必向你伸手, 將你從山巖滾下去, 使你成為燒毀的山。
25Jen Mi iras kontraŭ vin, ho pereiga monto, pereiganto de la tuta tero, diras la Eternulo; Mi etendos Mian manon kontraŭ vin, Mi rulĵetos vin de la rokoj kaj faros vin monto de brulo.
26人必不從你那裏取石頭為房角石, 也不取石頭為根基石; 你必永遠荒涼。 這是耶和華說的。
26Oni ne prenos el vi angulŝtonon, nek ŝtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.
27要在境內豎立大旗, 在各國中吹角, 使列國預備攻擊 巴比倫 , 將 亞拉臘 、 米尼 、 亞實基拿 各國招來攻擊她; 又派軍長來攻擊她, 使馬匹上來如螞蚱,
27Levu standardon en la lando, blovu per trumpeto inter la nacioj, armu kontraŭ ĝin popolojn, kunvoku kontraŭ ĝin la regnojn de Ararat, Mini, kaj Aŝkenaz; starigu kontraŭ ĝin militestron, alkonduku ĉevalojn kiel pikantajn skarabojn.
28使列國和 米底亞 君王,與省長和副省長, 並他們所管全地之人,都預備攻擊她。
28Armu kontraŭ ĝin popolojn, la reĝojn de Medujo, ĝiajn komandantojn kaj ĉiujn ĝiajn estrojn, kaj la tutan landaron, super kiu ĝi regas.
29地必震動而瘠苦; 因耶和華向 巴比倫 所定的旨意成立了, 使 巴比倫 之地荒涼,無人居住。
29Kaj la tero skuiĝas kaj tremas, ĉar plenumiĝas super Babel la intencoj de la Eternulo, por fari la landon de Babel dezerto, en kiu neniu loĝas.
30巴比倫 的勇士止息爭戰, 藏在堅壘之中。 他們的勇力衰盡,好像婦女一樣。 巴比倫 的住處有火着起, 門閂都折斷了。
30La herooj de Babel ĉesis batali, ili restis en la fortikaĵoj; malaperis ilia forto, ili fariĝis kiel virinoj; ĝiaj loĝejoj ekbrulis, ĝiaj rigliloj estas rompitaj.
31跑報的要彼此相遇, 送信的要互相迎接, 報告 巴比倫 王說: 城的四方被攻取了,
31Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la reĝo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita ĉe ĉiuj flankoj,
32渡口被佔據了, 葦塘被火燒了, 兵丁也驚慌了。
32ke la transirejoj estas okupitaj, la fortikaĵoj brulas per fajro, kaj la militistojn atakis teruro.
33萬軍之耶和華- 以色列 的上帝如此說: 巴比倫 城好像踹穀的禾場; 再過片時,收割她的時候就到了。
33Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: La filino de Babel estas kiel draŝejo dum la draŝado; tre baldaŭ venos la tempo de ĝia rikolto.
34以色列 人說: 巴比倫 王 尼布甲尼撒 吞滅我,壓碎我, 使我成為空虛的器皿。 他像大魚將我吞下, 用我的美物充滿他的肚腹, 又將我趕出去。
34Manĝis min, frakasis min Nebukadnecar, reĝo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolĉaĵoj, kaj forpelis min.
35錫安 的居民要說: 巴比倫 以強暴待我, 損害我的身體, 願這罪歸給她。 耶路撒冷 人要說: 願流我們血的罪歸到 迦勒底 的居民。
35La maljusteco kontraŭ mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la loĝantino de Cion; kaj mia sango sur la loĝantoj de Ĥaldeujo, diras Jerusalem.
36所以,耶和華如此說: 我必為你伸冤,為你報仇; 我必使 巴比倫 的海枯竭,使她的泉源乾涸。
36Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi juĝos vian aferon kaj Mi faros venĝon pro vi, Mi sekigos ĝian maron kaj Mi senakvigos ĝian fonton.
37巴比倫 必成為亂堆,為野狗的住處, 令人驚駭、嗤笑, 並且無人居住。
37Kaj Babel fariĝos amaso da ŝtonoj, loĝejo de ŝakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en ĝi loĝos.
38他們要像少壯獅子咆哮, 像小獅子吼叫。
38Ili ĉiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.
39他們火熱的時候, 我必為他們設擺酒席, 使他們沉醉,好叫他們快樂, 睡了長覺,永不醒起。 這是耶和華說的。
39Dum ilia varmegiĝo Mi faros al ili festenon, kaj Mi ebriigos ilin, por ke ili fariĝu gajaj kaj ekdormu per eterna dormo kaj ne vekiĝu, diras la Eternulo.
40我必使他們像羊羔、 像公綿羊和公山羊下到宰殺之地。
40Mi kondukos ilin malsupren, kiel ŝafidojn al la buĉo, kiel ŝafojn kun kaproj.
41示沙克 何竟被攻取? 天下所稱讚的何竟被佔據? 巴比倫 在列國中何竟變為荒場?
41Kiele prenita estas Ŝeŝaĥ! kaj kaptita la gloro de la tuta mondo! kiele Babel fariĝis objekto de teruro inter la popoloj!
42海水漲起,漫過 巴比倫 ; 她被許多海浪遮蓋。
42Leviĝis kontraŭ Babelon la maro kaj kovris ĝin per la multego de siaj ondoj.
43她的城邑變為荒場、旱地、沙漠, 無人居住,無人經過之地。
43Ĝiaj urboj fariĝis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu loĝas kaj tra kiu neniu homido trairas.
44我必刑罰 巴比倫 的 彼勒 , 使他吐出所吞的。 萬民必不再流歸他那裏; 巴比倫 的城牆也必坍塌了。
44Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia buŝo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektiĝos al li popoloj; ankaŭ la muregoj de Babel falos.
45我的民哪,你們要從其中出去! 各人拯救自己,躲避耶和華的烈怒。
45Eliru el ĝia interno, Mia popolo, kaj ĉiu savu sian animon antaŭ la flama kolero de la Eternulo,
46你們不要心驚膽怯, 也不要因境內所聽見的風聲懼怕; 因為這年有風聲傳來; 那年也有風聲 傳來 , 境內有強暴的事, 官長攻擊官長。
46por ke via koro ne senkuraĝiĝu kaj vi ne ektimu, kiam oni aŭdos la famon en la lando; ĉar venos famo en unu jaro, kaj post ĝi venos famo en la sekvanta jaro, kaj sur la tero estos perforteco, unu reganto kontraŭ alia reganto.
47日子將到,我必刑罰 巴比倫 雕刻的偶像。 她全地必然抱愧; 她被殺的人必在其中仆倒。
47Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj ĝia tuta lando estos hontigita, kaj ĉiuj ĝiaj mortigitoj falos meze de ĝi.
48那時,天地和其中所有的, 必因 巴比倫 歡呼, 因為行毀滅的要從北方來到她那裏。 這是耶和華說的。
48Kaj ĝojkantos pri Babel la ĉielo kaj la tero, kaj ĉio, kio estas sur ili; ĉar el la nordo venos al ĝi ruinigantoj, diras la Eternulo.
49巴比倫 怎樣使 以色列 被殺的人仆倒, 照樣她全地被殺的人也必在 巴比倫 仆倒。
49Kiel Babel faligis la mortigitojn de Izrael, tiel ankaŭ en Babel falos mortigitoj el la tuta lando.
50你們躲避刀劍的要快走, 不要站住! 要在遠方記念耶和華, 心中追想 耶路撒冷 。
50Vi, kiuj forsaviĝis de glavo, iru, ne haltu; en malproksimeco rememoru la Eternulon, kaj Jerusalem sin levu en via koro.
51我們聽見辱罵就蒙羞,滿面慚愧, 因為外邦人進入耶和華殿的聖所。
51Ni hontis, kiam ni aŭdis la insulton; honto kovris nian vizaĝon, kiam fremduloj eniris en la sanktejon de la domo de la Eternulo.
52耶和華說: 日子將到,我必刑罰 巴比倫 雕刻的偶像, 通國受傷的人必唉哼。
52Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos ĝiajn idolojn, kaj en la tuta lando ĝemos morte-vunditoj.
53巴比倫 雖升到天上, 雖使她堅固的高處更堅固, 還有行毀滅的從我這裏到她那裏。 這是耶和華說的。
53Eĉ se Babel leviĝus al la ĉielo kaj se ĝi fortikigus alte sian forton, tamen al ĝi venus de Mi ruinigantoj, diras la Eternulo.
54有哀號的聲音從 巴比倫 出來; 有大毀滅的響聲從 迦勒底 人之地發出。
54Kriado estas aŭdata el Babel, kaj granda lamentado el la lando de la Ĥaldeoj;
55因耶和華使 巴比倫 變為荒場, 使其中的大聲滅絕。 仇敵彷彿眾水, 波浪匉訇,響聲已經發出。
55ĉar la Eternulo ruinigas Babelon kaj pereigas ĝin kun ĝia granda bruo; iliaj ondoj bruas kiel granda akvo, aŭdiĝas ilia malkvieta voĉo.
56這是行毀滅的臨到 巴比倫 。 巴比倫 的勇士被捉住, 他們的弓折斷了; 因為耶和華是施行報應的上帝, 必定施行報應。
56Ĉar venos sur ĝin, sur Babelon, ruiniganto, kaj kaptitaj estos ĝiaj herooj, rompitaj estos iliaj pafarkoj; ĉar la Eternulo, Dio de repagado, nepre repagos.
57君王-名為萬軍之耶和華的說: 我必使 巴比倫 的首領、 智慧人、省長、副省長,和勇士都沉醉, 使他們睡了長覺,永不醒起。
57Mi ebriigos ĝiajn eminentulojn, saĝulojn, komandantojn, estrojn, kaj heroojn, kaj ili ekdormos per eterna dormo kaj ne vekiĝos, diras la Reĝo, kies nomo estas Eternulo Cebaot.
58萬軍之耶和華如此說: 巴比倫 寬闊的城牆必全然傾倒; 她高大的城門必被火焚燒。 眾民所勞碌的必致虛空; 列國所勞碌的被火焚燒, 他們都必困乏。
58Tiele diras la Eternulo Cebaot: La larĝaj muregoj de Babel estos subfositaj, kaj ĝiaj altaj pordegoj estos forbruligitaj per fajro; kaj vana fariĝos la penado de la popoloj, kaj gentoj estos lacigintaj sin por fajro.
59猶大 王 西底家 在位第四年,上 巴比倫 去的時候, 瑪西雅 的孫子、 尼利亞 的兒子 西萊雅 與王同去( 西萊雅 是王宮的大臣),先知 耶利米 有話吩咐他。
59Jen estas la vorto, kiun ordonis la profeto Jeremia al Seraja, filo de Nerija, filo de Maĥseja, kiam tiu iris kun Cidkija, reĝo de Judujo, en Babelon, en la kvara jaro de lia reĝado; Seraja estis la ripozejestro.
60耶利米 將一切要臨到 巴比倫 的災禍,就是論到 巴比倫 的一切話,寫在書上。
60Kaj Jeremia enskribis en unu libron la tutan malbonon, kiu venos sur Babelon, ĉiujn tiujn vortojn, skribitajn pri Babel.
61耶利米 對 西萊雅 說:「你到了 巴比倫 務要念這書上的話;
61Kaj Jeremia diris al Seraja: Kiam vi venos en Babelon, tiam rigardu kaj tralegu ĉiujn tiujn vortojn,
62又說:『耶和華啊,你曾論到這地方說:要剪除,甚至連人帶牲畜沒有在這裏居住的,必永遠荒涼。』
62kaj diru: Ho Eternulo! Vi diris pri ĉi tiu loko, ke Vi ekstermos ĝin tiel, ke estos en ĝi neniu loĝanto, nek homo, nek bruto, sed ĝi estos eterna dezerto.
63你念完了這書,就把一塊石頭拴在書上,扔在 幼發拉底河 中,
63Kaj kiam vi finos la legadon de ĉi tiu libro, alligu al ĝi ŝtonon, kaj ĵetu ĝin en la mezon de Eŭfrato;
64說:『 巴比倫 因耶和華所要降與她的災禍,必如此沉下去,不再興起,人民也必困乏。』」 耶利米 的話到此為止。
64kaj diru: Tiele dronos Babel, kaj ĝi ne releviĝos de la malfeliĉo, kiun Mi venigos sur ĝin, kaj ili pereos. Ĝis ĉi tie estas la vortoj de Jeremia.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.