耶利米書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華說: 以色列 啊, 你若回來歸向我, 若從我眼前除掉你可憎的 偶像 , 你就不被遷移。
1Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados,
2你必憑誠實、公平、公義, 指着永生的耶和華起誓; 列國必因耶和華稱自己為有福, 也必因他誇耀。
2kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.
3耶和華對 猶大 和 耶路撒冷 人如此說: 要開墾你們的荒地, 不要撒種在荊棘中。
3Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornaĵo.
4猶大 人和 耶路撒冷 的居民哪, 你們當自行割禮,歸耶和華, 將心裏的污穢除掉; 恐怕我的忿怒因你們的惡行發作, 如火着起, 甚至無人能以熄滅!
4Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos.
5你們當傳揚在 猶大 , 宣告在 耶路撒冷 說: 你們當在國中吹角,高聲呼叫說: 你們當聚集! 我們好進入堅固城!
5Proklamu en Judujo, aŭdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo, kaj diru: Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.
6應當向 錫安 豎立大旗。 要逃避,不要遲延, 因我必使災禍與大毀滅從北方來到。
6Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
7有獅子從密林中上來, 是毀壞列國的。 牠已經動身出離本處, 要使你的地荒涼, 使你的城邑變為荒場無人居住。
7Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
8因此,你們當腰束麻布,大聲哀號, 因為耶和華的烈怒沒有向我們轉消。
8Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.
9耶和華說:「到那時,君王和首領的心都要消滅;祭司都要驚奇,先知都要詫異。」
9En tiu tago, diras la Eternulo, senviviĝos la koro de la reĝo kaj la koro de la princoj, konsterniĝos la pastroj, kaj la profetoj konfuziĝos.
10我說:「哀哉!主耶和華啊,你真是大大地欺哄這百姓和 耶路撒冷 ,說:『你們必得平安。』其實刀劍害及性命了。」
10Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon — kaj dume la glavo atingis jam la animon?
11那時,必有話對這百姓和 耶路撒冷 說:「有一陣熱風從曠野淨光的高處向我的眾民颳來,不是為簸揚,也不是為揚淨。
11En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem: Seka vento de la altaĵoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;
12必有一陣更大的風從這些地方為我颳來;現在我又必發出判語,攻擊他們。」
12vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili.
13看哪,仇敵必如雲上來; 他的戰車如旋風, 他的馬匹比鷹更快。 我們有禍了! 我們敗落了!
13Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
14耶路撒冷 啊,你當洗去心中的惡, 使你可以得救。 惡念存在你心裏要到幾時呢?
14Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj?
15有聲音從 但 傳揚, 從 以法蓮山 報禍患。
15Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:
16你們當傳給列國, 報告攻擊 耶路撒冷 的事說: 有探望的人從遠方來到, 向 猶大 的城邑大聲吶喊。
16Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo.
17他們周圍攻擊 耶路撒冷 , 好像看守田園的, 因為她背叛了我。 這是耶和華說的。
17Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo.
18你的行動,你的作為,招惹這事; 這是你罪惡的結果, 實在是苦, 是害及你心了!
18Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro.
19我的肺腑啊,我的肺腑啊,我心疼痛! 我心在我裏面煩躁不安。 我不能靜默不言, 因為我已經聽見角聲和打仗的喊聲。
19Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.
20毀壞的信息連絡不絕, 因為全地荒廢。 我的帳棚忽然毀壞; 我的幔子頃刻破裂。
20Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.
21我看見大旗,聽見角聲, 要到幾時呢?
21Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno?
22耶和華說 :我的百姓愚頑,不認識我; 他們是愚昧無知的兒女, 有智慧行惡,沒有知識行善。
22Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.
23先知說 :我觀看地, 不料,地是空虛混沌; 我觀看天,天也無光。
23Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.
24我觀看大山,不料,盡都震動, 小山也都搖來搖去。
24Mi rigardas la montojn — ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas.
25我觀看,不料,無人; 空中的飛鳥也都躲避。
25Mi rigardas — troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis.
26我觀看,不料,肥田變為荒地; 一切城邑在耶和華面前, 因他的烈怒都被拆毀。
26Mi rigardas — la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.
27耶和華如此說:全地必然荒涼, 我卻不毀滅淨盡。
27Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.
28因此,地要悲哀, 在上的天也必黑暗; 因為我言已出,我意已定, 必不後悔,也不轉意不做。
28Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin.
29各城的人因馬兵和弓箭手的響聲就都逃跑, 進入密林,爬上磐石; 各城被撇下, 無人住在其中。
29Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; ĉiuj urboj malpleniĝis, kaj neniu en ili loĝas.
30你淒涼的時候要怎樣行呢? 你雖穿上朱紅 衣服 , 佩戴黃金裝飾, 用顏料修飾眼目, 這樣標緻是枉然的! 戀愛 你的 藐視你, 並且尋索你的性命。
30Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.
31我聽見有聲音,彷彿婦人產難的聲音, 好像生頭胎疼痛 的聲音 , 是 錫安 女子的聲音; 她喘着氣、挓挲手, 說 :我有禍了! 在殺人的跟前,我的心發昏了。
31Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.