耶利米書 24
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1巴比倫 王 尼布甲尼撒 將 猶大 王 約雅敬 的兒子 耶哥尼雅 和 猶大 的首領,並工匠、鐵匠從 耶路撒冷 擄去,帶到 巴比倫 。這事以後,耶和華指給我看,有兩筐無花果放在耶和華的殿前。
1La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
2一筐是極好的無花果,好像是初熟的;一筐是極壞的無花果,壞得不可吃。
2Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi.
3於是耶和華問我說:「 耶利米 你看見甚麼?」我說:「我看見無花果,好的極好,壞的極壞,壞得不可吃。」
3Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis: Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi.
4耶和華的話臨到我說:「
4Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5耶和華- 以色列 的上帝如此說:被擄去的 猶大 人,就是我打發離開這地到 迦勒底 人之地去的,我必看顧他們如這好無花果,使他們得好處。
5Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean;
6我要眷顧他們,使他們得好處,領他們歸回這地。我也要建立他們,必不拆毀;栽植他們,並不拔出。
6kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros.
7我要賜他們認識我的心,知道我是耶和華。他們要作我的子民,我要作他們的上帝,因為他們要一心歸向我。」
7Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
8耶和華如此說:「我必將 猶大 王 西底家 和他的首領,以及剩在這地 耶路撒冷 的餘民,並住在 埃及 地的 猶大 人都交出來,好像那極壞、壞得不可吃的無花果。
8Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta;
9我必使他們交出來,在天下萬國中拋來拋去,遭遇災禍;在我趕逐他們到的各處成為凌辱、笑談、譏刺、咒詛。
9kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
10我必使刀劍、饑荒、瘟疫臨到他們,直到他們從我所賜給他們和他們列祖之地滅絕。」
10kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.